
Magdeburg bonvenigas vin
Magdeburg, la ĉefurbo de la federacia lando Saksio-Anhaltio kun
iom pli ol 230.000 enloĝantoj, invitas vin promene al fama katedralo,
al barokepoka urbodomo (kun ĝia monumenteca rajdista statuo) kaj al
iama monaĥejo (la plej malnova urba konstruaĵo, hodiaŭ koncertejo kaj
muzeo).
Magdeburg • historio kaj vidindaĵoj
La unua dokumento, en kiu Magdeburg estas menciita, estas el la jaro 805. En tiu tempo gravaj komercaj vojoj kondukis al la rivero Elbe. En 965 la imperiestro koncesiis al la monaĥejo Sankta Maŭricio la rajtojn por aranĝi foiron, stampi monerojn kaj postuli doganon. En 968 oni fondis la ĉefdiocezon Magdeburg. Du jarcentojn poste formiĝis la unuaj gildoj, kaj la laika juĝista kolegaro estis konfirmata.
La ekonomia potenco kaj la politika influo de Magdeburg iĝis pli grandaj. Komerco, ŝiptrafiko kaj metioj pligraviĝis. En tiu tempo, de 1064 ĝis 1240, oni ankaŭ konstruis la monaĥejon "Unser Lieben Frauen" (Nia Kara Sinjorino), unu el la plej gravaj romanikaj konstruaĵoj en Eŭropo. En 1188 Magdeburg ricevis la privilegion pri urba memadministrado. La urbo iĝis Hanso-membro en 1298 kaj estis ŝatata transŝarĝa loko. Post kiam la romanika katedralo el la 10-a jarcento forbrulis, konstruiĝis de 1209 ĝis 1520 la unua gotika katedralo sur germana tereno, kiu fariĝis simbolo de la urbo. Ankaŭ la "Magdeburga Rajdanto" (ĉirkaŭ 1240, la unua libere staranta monumento en Germanio), la baroka urbodomo, la zoologia kaj botanika ĝardenoj estas vidindaj. En majo 1631 la Tridekjara Milito finis tiun periodon de prospero. La urbo estis preskaŭ plene detruita, sed la siatempa urbestro kaj fama natursciencisto Otto von Guericke elstaris kiel arkitekto de la rekonstruo. Post 1666 la urbo estis finkonstruita kiel prusa citadelo.
Guericke estis sendube la plej fama civitano de Magdeburg. Liaj eksperimentoj kun la "Magdeburgaj duongloboj" fariĝis mondkonataj.
En 1838 komenciĝis la industriigo, kaj Magdeburg atingis ĉirkaŭ 1900 proksimume 230.000 enloĝantojn. Dum la Dua Mondmilito, en januaro 1945, 80 procentoj de Magdeburg forbrulis komplete dum ĉirkaŭ duonhoro per elaera bombado. Post la rekonstruo en 1951 Magdeburg kreskis sub socialismaj kondiĉoj al la kvina plej granda urbo de iama GDR, al urbo de scienco kaj de konstruado de pezaj maŝinoj. Ekestis novaj loĝkvartaloj kun kolosaj kaj blokformaj konstruaĵoj, konforme al la socialisma urbo-planado. Ankoraŭ nuntempe ili karakterizas la periferion de la urbo. En 1990 Magdeburg fariĝis la ĉefurbo de la nova federacia lando Saksio-Anhaltio. La urba centro moderniĝis, ekestis novaj butikumaj centroj, hoteloj kaj administraj domoj. Magdeburg fariĝis nepre vizitinda urbo!