![]() |
![]() |
| Rememoro: jarfino en Jülich 2014 |
![]() |
| - Ni adiaŭas la longjaran
tradicion de IF - supre: novjaraj anoncoj laŭ horzonoj |
![]() |
| Impresoj
el la pasintjara 31-a IF » silvestro - kosma observado -
adiaŭa ŝaŭmvino - spektu pliajn fotojn en niaj IF-albumoj - |
Karaj geamikoj, en Jülich ni adiaŭis la longjaran tradicion de IF, mi esperas ke vi konservas bonan memoron pri viaj pasintjaraj partoprenoj. Mi dankas pro via fidela partopreno, elkoran dankon ankaŭ al niaj longjaraj kontribuantoj, al kompetentaj prelegantoj kaj al niaj senlacaj helpantoj kaj kunlaborantoj. Vi ĉiuj kunhelpis sukcesigi IF kaj kontribuis ke dum multaj jaroj F fariĝis renoma kaj alloga jarfina aranĝo! Dankon al vi ĉiuj! Aktuala informo: Germana Esperanto-Asocio (GEA) daŭrigas la jarfinan tradicion per nova aranĝo LUMINESK'. Ĉefa organizanto estas Andreas Diemel kiu ankaŭ partoprenis en la pasintjara 31-a IF. Sub la interretaj adresoj www.luminesk.de resp. www.esperanto.de vi povas ricevi pliajn informojn kaj elŝuti/printi belkoloran informfolion. Por pliaj demandoj, informoj kaj aliĝoj bv. skribi al demandoj@luminesk.de. Sub la adreso http://luminesk.eo.tel (en la komenca paĝo) vi ekvidas telefon-numerojn kaj filmeton kun invito de Andreas. Vizitu nian subpaĝon "albumo" (utiligu la apudan butonon), spektu la aktualajn kaj pasintjarajn IF-albumojn! Aldoniĝis la kompleta, pli ol unuhora filmo de familio Gabalda pri pasintjaraj IF-oj (9a IF - 30a IF). Rememoru IF - kaj ĝuu la filmon! Laŭdezire foliumu nostalgie tra la informpaĝoj de la pasintjaraj IF-oj (31-a IF ĝis 25-a IF). Per klako al "startpaĝo" vi ĉiam revenas al tiu ĉi paĝo. Niaj interretaj adresoj (www kaj reto) restos senŝanĝaj, la (nova) privata retadreso estas <HDPlatz(at)online.de>. Okaze vizitu nin denove kaj eksciu informojn. Adiaŭ IF, ĝis revido en Esperantujo! Kun saluto kaj danko, via HDP Ni kondolencas:
|
||||||||||||||||||||