
| Teksto de la supra
strofo: Malĝoje la homoj rigardis forpasi la tempon treni junecon jam for. La koroj premite nur povis bedaŭri fatalan foriron de l'aĝo el or'. Sed daŭran junecon proponis provizi junulo iama nun aĝa jam tro: kuraĝe sindone ebligis pluvivon per ĉi festivalo al ni HDP. |
Teksto de la dua strofo: |
La IF-himno, kiun HDP mem preferas pli sobre nomi "Festivala Kanto", estis prezentita unuafoje dum la aktiva vespero de la 10-a IF en Sensenstein. Ĝia oficiala aperdato do estas la 2-a de januaro 1994. Tiu unua teksto menciis la jubilean eventon. En la ĉi-kuna versio mi faris malgrandan korekton por adapti la vortojn ankaŭ al postaj IF-oj.
Ĉirkaŭ ĝi jam ariĝis onidiroj. Iuj asertas, ke la himnon verkis mi. Laŭ mia memoro la vero estas pli komplika. La ideo provizi jubilean kanton kaj ties unuaj kelkaj versoj venis de Anton Oberndorfer (Aŭstrio). Krom li, prilaboris la tekston Yashovardhan (Germanio) kaj Helen Fantom (Britio), mi mem kaj eble aliaj, kiujn mi nun forgesas. Helen proponis kiel muzikon, tiun de la kimra popolkanto "The Ashe Grove". Ties esperantan version (Bosko fraksena) la nederlanda senakompana kantgrupo AKORDO prezentis la 28-an de decembro 1993 dum vespera aranĝo de la 10-a IF: ĝia muziko do ankoraŭ resonis en la entuziasmaj oreloj de la sentima kaj tre internacia versofara skipo.
Giulio Cappa, Italio, januaro 1995