Raporto de Mikaelo Bronŝtejn (Rusio)

aperinta en REGo (Rusia Esperanto-Gazeto), feb 2014, n-ro 1


30-a Internacia Festivalo en Nördlingen
27.12. 2013 - 3.1. 2014
 
 
Ni fieru pri nia IF

Ĉu vi ion scias pri IF-oj, la Internaciaj Festivaloj de esperantistoj? Almenaŭ, ke ili okazas dum jarŝanĝoj en diversaj lokoj de Germanio? Ke ekde la unua IF (1979) en la aranĝo partoprenis sume ĉ. 5000 geesperantistoj el 40 landoj? Ke inter ili nepre ĉeestis, multaj gravuloj de la Movado? Ke, fakte, ĉiuj famaj artistoj de nia Esperantujo koncertis en IF?..
Antaŭ jaro estis anoncite, ke la jubilea, 30-a IF, okazonta en Nordlingen, Bavario tradicie inter la 27.12.2013 kaj 03.01.2014, iĝos la lasta. Eblas kompreni do la ĉagrenon en la koroj de ĉiuj fidelaj adeptoj de tiu jarŝanĝa amaskunveno. Ja multaj el ili partoprenis en IF dum jardekoj (kelkaj eĉ en ĉiuj IF-oj seninterrompe!) – por tiuj la aranĝo estas vera rondo familia, ekster kiu ne imageblas la Novjara festo. Ankaŭ mi, partopreninta nur (!) en 12 IF-oj, veturis al mia dektria kun certa pezo en la koro.
Ho, tuj ĉe la veno al la antikva urbeto forvaporiĝis tiu pezo – ne pro la romantika etoso de la ĉarma Nordlingen, ne pro elstara komforteco de la IF-ejo kun moderne ekipitaj prelegejoj kaj dormoĉambroj, kun elstara saŭno, kaj kun rava arto de lokaj kuiristoj. Du ĉefaj kaŭzoj tute ŝanĝis mian humoron: veno de cento da ŝatataj IF-amikoj plus dudeko da interesaj novaj partoprenantoj kaj anonco de la IF-mastro Hans Dieter Platz (HDP) pri la decido oferti dum la sekva jarŝanĝo ekstran, 31-an Festivalon!
Sed dume startis la 30-a, ekde la Interkona vespero tuj merginta min kune kun ĉiuj IF-anoj en la semajnan programon – eventoriĉan, atentokaptan kaj, por mi, konsiderinde lacigan.
La Internacia Vintra Universitato (IVU), gvidata de fama israela astronomo Amri Wandel jam dum sep jarŝanĝoj, prezentis varian temaron de la prelegoj – ekde astronomio ĝis certaj problemoj de EU. La aŭskultantoj rajtis postprelege ekzameniĝi pri la temo ; multaj profitis tiun eblecon kaj ricevis specialajn diplomojn.
Ne malpli riĉenhava estis la prelegujo ekster IVU, kaj, supozeble, la plej interesa por esperantistoj estis prelego de Stefan MacGill «Novaj ventoj ĉe UEA» . La rusianoj - Tatjana Loskutova, Anna Striganova kaj mi - prezentis manplenon da prelegoj, amase vizititaj. Okazis prezento de eldonejo «Impeto», kie la ĉefredaktoro Dima Ŝevĉenko i.a. ricevis interesan proponon eldoni milpaĝan volumegon de esparantigitaj «Mil kaj unu noktoj». Aparte furoris la kurso de kievanino Larisa Osadĉuk pri origamio.
La sama Larisa, helpata de la filino Asja kaj belgo Alain Delmotte, plenigis unu vesperon per brila prezento de marionet-teatraĵo «Nuksorompilo». Tri aliajn vesperojn plenigis Wolfgang Loose (Germanio) kun opera kabaredo, dediĉita al Verdi, Nataŝa Berce (Svedio) entuziasmiginta kaj kantiginta la tutan publikon kaj mi kun Sergeo Straŝnenko, iom tro longe sed sukcese prezentintaj la rusiajn bardojn. Kromaj vesperoj estis la Interkona, la Internacia kaj, certe, la Silvestra balo kun komuna tostado dum la japana, rusa, ukraina, latva-litova-israela, mezeŭropa, brita kaj islanda Novjaroj, kun luksa bufedo, kun tradicia polonezo kaj kun ĝismatena dancado. Mi diru, ke ne nur dum la Novjara nokto la IF-anon dancadis – esperanta dancvespero, lerte gvidata de Liba Gabalda (Francio) sukcese okazis la 28-an de decembro post la vespera arta programo.
Inter amaso de gajaj kaj amuzaj programeroj menciindas aparta ne tro gaja, sed tre impresiga matineo, organizita omaĝe al Lena Karpunina, Esti Sabban kaj Josi Ŝemer, vivigintaj per sia partopreno kelkajn IF-programojn kaj forpasintaj pro kruela malsano. Enis en tiuj memorhoroj la paroloj de iliaj amikoj kaj parencoj, kantoj, dediĉitaj al ili, israelaj dancoj, kiujn ili ege ŝatis kaj modesta regalo. Endas diri ke la salonoj de ĉi jara IF ricevis la nomojn Lena, Esti kaj Josi.
La tuttaga ekskurso al belega bavara urbeto Rothenburg estis aparte memorinda, kaj eĉ pli - por mi, kiu pro amuzaj cirkonstancoj estis devigita gvidi la okdekpersonan grupon al la vidindaĵoj. Do, anticipe trastudinte la ruslingvan gvidlibron, mi pli malpli sukcese balbutis pri la mirindaj aferoj, i.a. pri tri gutoj de la sango de Jesuo, konservataj en kristala ujo, en la altara kruco de la preĝejo de Sankta Jakobo, pri la unika jul-muzeo, pri la muzeo de la mezepoka justico ktp.
Ĉu mi jam diris pri la famega esperanto-gastejo Knajpo? Ne? Do mi nepre diru, ke tiu estis plenplena ĉiuvespere post la 23-a horo kaj ĝis la 3-a matene, ke la bavara biero estas bongustega kaj ke, dank’ al tiu, sed ankaŭ dank’ al la plej amika etoso, tie okazis multego da amuzaj konversacioj, fervoraj komunaj kantadoj kaj porlongaj interkonatiĝoj, kion povas fidinde atesti ankaŭ miaj lernantinoj, tiĥvinaninoj Nadja kaj Olga.
Nu, ju pli bonas la tempo, des pli rapide flugas ĝi. Forflugis la IF-semajno, lasinte ĝuindajn rememorojn, kaj en la lasta vespero Nataŝa, Sergeo kaj mi, subtenataj de la tuta IF-anaro kantis unu el miaj IF-kantoj, kies teston mi donacas ankaŭ al REGo-legantaro, kiel invitilon. Ĝis la sekva IF en Julich (Germanio)!

Jen Kristnasko denove
nin atingis bontrove,
do post hejma kutima festad’
ni vojaĝon reamas,
nia celo nun samas:
iru ni al IF, kamarad’!

Refr.: Hej, hej – levu la glason!
Hej-hej – kaptu l’ okazon
nur boninkline tosti jarfine
en la amika medi’!
Hej-hej – kur’ kalendara,
Hej-hej – sojlo novjara!
Ĉiujn nin ligis kaj kunvenigis
festo kaj lingvo por ni.

En la mez’ de Europo
nin akceptas HDP -
kun sincera gastamo, kaj do –
ni salutu lin, kaj po
bierkruĉo en Knajpo
levu ĉiu je nia IF.

Inter brilaj abioj,
ardaj tostoj, ĝojkrioj
Certe estas aŭdeblaj en for’.
Kaj sendube eĉ NIFOj
volus veni al IFoj,
se trakosme penetrus inform’.

Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin)
 
Mikaelo
Mikaelo - prelego pri rusaj bardoj
Mikaelo Bronŝtejn
RU-187500 Tiĥvin
Rusio


 
 
fotis: Anna Striganova, Rusio

 

«  reen al paĝo albumo