![]() |
![]() |
IF
- la
tradicia novjara aranĝo por familioj kaj plenkreskuloj 29-a Internacia Festivalo urbocentre en Dortmund (Germanio) 27 dec 2012 - 3 jan 2013 (kun plilongiga ebleco ĝis 4 januaro 2013) |
| ► Ĉi-jare
denove en IF: Internacia
Vintra Universitato *
agnoskita kiel AIS-sesio ◄ Rektoro: prof. d-ro Amri Wandel, Israelo. Estas la ebleco ekzameniĝi kaj akiri AIS-atestojn * 28-a IF, resumo de la IVU-prelegoj (PDF, 174 KB, 3 p.) |
|
IF - Internacia Festivalo ofertas al vi specifan programon por plenkreskuloj kaj familioj (kun aŭ sen infanoj). IF okazas sub profesinivela gvido kaj kunvenigas ĉiujare 120 - 160 personojn el proksimume 20 landoj. IF
estas aranĝo por
lingve spertaj personoj, kono de Esperanto kaj ĝia uzo estas gravaj,
sed laŭdezire ni ofertas porkomencantajn kaj / aŭ
paroligajn kursojn, ekzemple por via
partnero.
Ni
proponas varian programon,
t.e. matene kaj posttagmeze altnivelaj prelegoj pri la kadra
kaj aliaj
temoj (ofte
en 3 paralelaj ofertoj),
kursoj, promenoj
kaj tuttaga ekskurso; vespere koncerto, magio kaj danco,
silvestraj balo / -bufedo kaj internacia vespero (vd. detalojn en la
pasintjara programo, elŝutebla ĉi-malsupre).
Nia
programo
komenciĝas la 27-an de decembro per la interkona vespermanĝo,
programfino la 3-an de januaro post matenmanĝo. La
plilongiga tago finiĝas la 4-an
de januaro, same post matenmanĝo.
Laŭdezire
paralela (dumtaga)
programo por infanoj sub gvido
de kunlaborantoj. Infanoj laŭeble havu
E-lingvajn konojn. Subtrijarul(-in)oj
estas senkotizaj, sed gepatroj mem okupiĝas pri ili (manĝo kaj
prizorgo). Laŭdezire disponeblas infanaj litetoj en limigita kvanto.
Ankaŭ ĉi-jare nia Knajpo - la fama trinkejo en Esperantujo - bonvenigas vin, ĝuu ĝin denove ĉe biero, vino kaj koktelo, en etosoplena rondo, inter viaj novaj kaj malnovaj geamikoj ... Dortmund
estas pulsanta urbo en la urba regiono Ruhr
(kie abundas la grandaj urboj, kiel ekz. Essen, Bochum,
Oberhausen, k.a.), fama pro sia sukcesa ŝanĝo de industria
regiono
al serva metropolo kun alta libertempa valoro; vd. paĝon urbo.
La
klerigejo situas meze en la urba centro (300 m al ŝatata promenira kaj
butikuma strato Westenhellweg;
500 m al la ĉefa stacidomo), ĝi ofertas grandan
elekton de ĉamboj (unu- aŭ dupersonaj, kun duŝo kaj necesejo, agrablajn salonojn kaj
etosoplenan trinkejon (iama profesia restoracio, nia dumsemajna Knajpo);
vd. paĝon domo.
Aliĝu jam nun kaj atentu niajn ofertojn de rabatokuponoj!
|
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||
| "La 28-a IF estis etosoplena kaj agrabla, dankon HDP" (anonima, en enketilo) "La aranĝo al ni tre plaĉis. Ni aparte bone aprezis la ekskursan tagon kiu vere estis nekutima. Gratulon kaj dankon!" (Marie-Josée kaj Bernard Vivier, Francio, 6 jan 2012) "IF estas unu el tiuj bonaj per-esperantaj aranĝoj, kie ĉiu trovas aktivaĵojn laŭ sia gusto" (Claude Nourmont, Luksemburgio, 12 jan 2011) |
| IF-anoj
varbas geamikojn: vi kaj la novaj gastoj ricevas rabatokuponon Organizanto: Hans-Dieter Platz HDP(ĉe)internacia-festivalo.de Aktuala informo: 12 feb 2012 aliĝintaj estas 35 personoj el 9 landoj BE CH DE FR GB LU NL RU SE |
Dortmund
|