Kotizoj: 29-a IF Dortmund

en EUR / € / eŭroj   ●   2012 nur etaj kotizo-ŝanĝoj

Antaŭpago
popersone min. EUR 60
( = kotizoparto)
ĝustatempa pago certigas la aliĝkategorion
 (Ĉu paga problemo? Bv. kontakti nin!)
 
  
ALIĜO ĝis 30 jun ĝis 30 sep ĝis 30 nov ekde 1 dec
jaroj  -    3 - - - -
      4   -    9  140 145 150 155
   10   -  15 190 195 200 205
    16  -   24  240 245 250 255
  ekde   25 350 355 360 365

plilongigo: unu tagkompleto 15 % de la resp. kategorio

(konto-informoj en paĝo kontakto)

► Kotizoj  (en EUR, popersone, 27 dec 2012 - 3 jan 2013, laŭ aĝo je 27 dec 2012)
inkludas la programon, loĝigon *, tri manĝojn tage, silvestrajn bufedon / -balon kaj novjaran brunĉon 
* tutsemajna loĝigo (27 dec - 3 jan) en komfortaj ĉambroj, ĉiuj kun duŝo kaj necesejo
• partatempaj pagoj: vd. malsupre sub > utilaj informoj (1.1) 
• unulitaj ĉambroj: laŭ la disponeblo jarfine (vd. ĉi-sekvan informon)
plilongigo: unu plilongiga tago (3 - 4 jan) kun matena programo kaj posttagmeza ekskurso  
  
► Fakultative tuttaga ekskurso (inkl. de restoracia menuo)
infanoj (kun infana menuo) 40 EUR
aliaj (kun kompleta menuo) 50 EUR
  unulita ĉambro (pluspago po nokto) 15 EUR
(ĉe disponeblo; ĉambro kun propraj duŝo kaj necesejo)



► Rabatoj  (popersone, nur pers. pli ol 25 jarojn aĝaj)
en formo de rabatokuponoj * - por uzo en nia E-trinkejo KNAJPO  
* la rabatokuponojn vi trovos en via dokumentujo, surloke en Dortmund
 
aliĝo ĝis 31 marto 2012 4 EUR
loĝloko ekster  Germanio 4 EUR
kompletpago ĉe aliĝo (resp. pago de restinta kotizo antaŭ 15 aŭg) 4 EUR
pago de restinta sumo (antaŭ 30 nov) 2 EUR
novaj gastoj / varbado 2 EUR
  2 -   4 foja partopreno 2 EUR
  5 -   9 foja partopreno 4 EUR
10 - 14 foja partopreno 6 EUR
15 - 19 foja partopreno 8 EUR
20 - 24 foja partopreno 10 EUR
25 - 29 foja partopreno 12 EUR


 
► FONDUSO 
Laŭ propono de partoprenintoj ni iniciatis FONDUSON por subvencii IF-partoprenantojn el nepagipovaj kaj reformaj landoj. Ĉiujare ni subvencias dudekon da aliĝintoj. Ni anticipe dankas pro via financa subteno resp. rezigno pri honorario; bonvolu noti vian eventualan porfondusan monhelpon.
► SUBVENCIOJ 
Subvenciojn povas ricevi lingve spertaj aliĝintoj, kiuj bezonas monhelpon, precipe el nepagipovaj kaj reformaj landoj. La subteno dependas de Fonduso-ebleco, de partopren-nombro kaj de program-kontribuoj. Bonvolu priskribi viajn eblajn kontribuojn.
► UTILAJ INFORMOJ (1.)
Aliĝkonfirmon resp. Duan kaj Trian Informilojn (kun pli detalaj informoj) vi ricevos post aliĝo • La antaŭpago (po persono min. EUR 60) estas parto de la kotizo, ĝustatempa pago certigas vian aliĝkategorion • Kotizo-kalkulo laŭ la aĝo je 27 dec 2012 • Partatempulojn kaj pliaĝulojn ni akceptas, se (r)estas liberaj lokoj (organiza rezervo) • Infanoj ĝuas kotizo-rabaton kaj dormas en la gepatraj ĉambroj, ekde 16 jaroj eventuale aparta ĉambro (organiza rezervo) • Unulita ĉambro: laŭ disponeblo jarfine (aŭ similpreze en urbaj hoteloj) • Dulita ĉambro: nur plenkotizaj partoprenantoj • Popersonaj subtrahoj ĉe malaliĝo: ĝis 30 septembro 2012 = sen subtraho, ĝis 31 oktobro 2012 = 15 €, ĝis 30 novembro 2012 = 30 €, ĝis 15 decembro 2012 = 45 €, ĝis 20 decembro 2012 = 60 €, ekde 21 decembro 2012 resp. neĉeesto = 100 € plus eblaj kromkostoj de la domo • Antaŭpagan pluson ni transskribas al sekvonta IF • Eblas transdoni la (antaŭ-)pagon al novaliĝinto, kun alĝustigo kaj min. sama kotizo-alteco
► UTILAJ INFORMOJ (1.1)  
Partatempaj pagoj laŭ tagaj kompletoj. Sen silvestra kombino po 16 %. Kun silvestra kombino laŭ jena detaligo: 6 kompl. po 16 %, 5 kompl. po 18 %, 4 kompl. po 19 %, 3 kompl. po 20 %, 2 kompl. po 21 %, 1 kompl. 22 %. Laŭdezira komenco, ekz-e de mateno ĝis mateno = 1 tagkompleto  Ekzemplo de partatempa kalkulo: via resp. tutsemajna kotizo estus 350 € (aliĝo ĝis 30 jun), vi restus dum 3 tagkompletoj sen silvestra kombino > vi kalkulu 16 % el 350 € (= 56 €)  x 3 tagoj = 168 €. Alia ekzemplo: via resp. tutsemajna kotizo estus 360 EUR (aliĝo ĝis 30 nov), vi restus dum 5 tagkompletoj kun silvestra kombino > vi kalkulu 18 % el 360 € (= 64,80 €) x 5 tagoj = 324 € Via antaŭpago estas parto de la kotizo
► UTILAJ INFORMOJ (2.)  
IF estas aranĝo por lingve spertaj personoj, kono de Esperanto kaj ĝia uzo estas gravaj • Laŭdezire ni ofertas paroligajn kursojn, ekz-e por via partnero • Ni proponas  varian programon, t. e. matene kaj posttagmeze altnivelaj prelegoj pri kadra kaj aliaj temoj, kursoj, promenoj kaj urbaj vizitoj, vespere muziko, koncerto, magio kaj danco • Nia programo komenciĝas la 27-an de decembro per la interkona vespero, programfino la 3-an de januaro (kun plilongigo la 4-an de januaro) post la matenmanĝo • Infanoj havu laŭeble lingvajn konojn en Esperanto • Laŭdezire paralela (dumtaga) programo por infanoj, sub gvido de kunlaborantoj • Subtrijarul(in)oj estas senkotizaj, sed gepatroj mem okupiĝas pri ilia prizorgo/manĝo • Je dispono estas infanaj litetoj en limigita kvanto 


 «  reen al paĝo temo   •   www.internacia-festivalo.de   •  al IF-paĝo kontakto  »