|
* La nomo venas de la rivero Ruhr, kiu en la suda parto trafluas la regionon. Kun entute 4,5 km² ĝi estas la plej granda aglomera zono en Germanio, pli ol 5 milionoj da homoj loĝas en la regiono. Grandaj urboj (Dortmund, Bochum, Essen, Oberhausen), konataj pro la iamaj industriaj centroj, intertempe pli kaj pli "kunkreskis", tiel ke ofte ne plu estas rekonebla la urba limo. Sekve de strukturaj ŝanĝoj, multaj urboj nun sukcese transformiĝas al modernaj servaj kaj libertempaj metropoloj; la iamaj industriaj gigantoj (minejoj) fariĝis muzeoj, gastigas ekspoziciejojn kaj magazenojn. Antaŭ du jaroj la tuta Rur-regiono, kiel "Ruhr 2010", fariĝis Eŭropa kultura ĉefurbo ... |
![]() |
![]() |
| La tuta Rur-regiono, kiel "Ruhr 2010", fariĝis Eŭropa kultura ĉefurbo |
Dum nia ekskurso ni preterveturos en Essen la iaman minejon "Zollverein", hodiaŭ muzeo |
![]() |
![]() |
| En najbara Bochum ni vizitos la minejan muzeon "Deutsches Bergbau-Museum" |
Same en Bochum ni konatiĝos kun la konata planetario Carl Zeiss |
![]() |
![]() |
| Vidinda estas la kastelo de Oberhausen, kun rigardo al la gasrezervujo (maldekstre en la foto) | La gasrezervujo, konstruita en 1927/29, rekonstruiĝis 1993/94 al moderna ekspoziciejo |