29-a IF en Dortmund: oftaj demandoj
| Ĉu estas konfirmo post aliĝo ? Jes,
ĝenerale ene de du / tri tagoj ni dissendas (koncizan, sed
personigitan) perretan konfirmon. La perpoŝtan, kun detalaj
informoj, vi ricevas kelkajn tagojn poste. Se eventuale nia perreta konfirmo ne atingas vin, bv. atentigi per kroma retmesaĝo!
Kial aperas germanlingva paĝo post la aliĝo-dissendo ? Temas pri simpla, sed
efika plusendo de via aliĝo: post klako de butono "Klaku ĉi-tie -
via aliĝo plusendiĝas al IF" la servilo rekte plusendas al ni.
Povas esti ke la aperanta germanlingva (varbo-)paĝo iom ĝenas, sed ĝi
estas kvazaŭ via 'tuja' konfirmo; ignoru ĝin kaj reiru al la IF-paĝaro! La servo estas senkosta, sekve ni ne
povas influi la (germanlingvan) varbadon ...
Kial kelkfoje okazas pli frua 'plusendo' de la reta aliĝilo ? Verŝajne okazas kiam
vi plenigas unuopan kampon kaj "erare aŭ intence saltas" al
alia linio ... Tio estas ĝenerala problemo en retaj
formularoj, bedaŭrinde. Ni rekomendas entajpi la tekston (en unuliniaj
kampoj) sinsekve kaj eviti la 'salton'. En plurliniaj kampoj (kun
vertikala linio kaj sagoj dekstre) eblas senprobleme 'salti' al
iu sekva linio ...
Ĉu estas etaĝlitoj ? Kelkfoje
jes. Sed ni nur uzu, kiam ili estas bezonataj. La ĉambroj estas grandaj kaj komfortaj, ĉiuj kun duŝoj kaj
necesejoj.
Ĉu estas aldona pago por dulitaj (dupersonaj) ĉambroj ? Ne.
Sed bv. atenti, ke ni rezervas ilin nur por paroj resp. nur por
plentempaj (kaj plenkotizaj) partoprenantoj. Aliaj (ĉefe subvenciitoj
kaj partatempuloj) ricevas eventuale 3 - 4 litajn ĉambrojn, kompreneble
ĉiuj ĉambroj kun sama komforto.
Ĉu
estas liftoj en la domo ? Ĉu
oni ofertas trinkaĵojn dum la tagmanĝoj ?
La domo ofertas
senkoste limonadojn kaj teojn dum la tag- kaj vespermanĝoj. Nia
"Knajpo" aldone ofertas la kutimajn gastejajn trinkaĵojn
(kolao, vino, biero) je favoraj prezoj.
Kiam
ni uzu la rabatokuponojn ?
La rabatokuponoj
validas (nur) dum la IF-semajno, kaj en nia "Knajpo"
kaj dum la tag- kaj vespermanĝoj. Vi utiligu ilin kvazaŭ vi pagas
kontante; niaj deĵorantoj ĉiam notas la restintan sumon sur la dorsa flanko de via kupono.
En nia IF-oficejo vi povas aĉeti kromajn kuponojn en valoro de 2,
4, 6, 8 aŭ 10 €. Sed kompreneble eblas ankaŭ pagi kontante aŭ vi petu krediton kaj pagu la tuton IF-fine.
Ĉu estos vizito al proksima naĝejo kaj / aŭ saŭno ?
Naĝejo: ni sondas la eblecojn pri naĝeblecoj resp. hala baseno en proksimeco.
Saŭno: ekzistas pluraj eblecoj, ni informiĝas pri konvena saŭnejo kiun ni verŝajne vizitos dum la semajno. Ĉu
vi povas klarigi la funkcion de la internaciaj bankaj ĝiro-kodoj
(pagoj el EU-landoj) ?
Ni volonte
atentigas vin pri la eblecoj de mon-ĝiro de unu al alia EU-lando kaj
klarigas ĉi-sekve ĝiajn avantaĝojn, ĉar uzante la internaciajn
kodojn vi pagas la samajn ĝirkostojn kiel enlande, ofte, kiel ĉe
multaj germanaj bankoj, la ĝiroj estas
tute senkostaj. Vi petu apartan
ĝirilon de via banko por eksterlando, verŝajne la bankoj donas
ankaŭ informilon pri la bonorda plenigo de la ĝirilo:
• Kompreneble vi povas same ĝiri "enlande" al niaj perantoj, en Belgio kaj en Francio. Ĉu pliaj demandoj? Bv. skribi al ni: IF / Platz |