![]() |
![]() |
IF
- la
tradicia novjara aranĝo por familioj kaj plenkreskuloj 28-a Internacia Festivalo en germana Xanten [Ksánten] 27 dec 2011 - 3 jan 2012 (kun plilongiga ebleco ĝis 4 januaro 2012) |
| ► Ĉi-jare
denove en IF: Internacia
Vintra Universitato *
agnoskita kiel AIS-sesio ◄ Rektoro: prof. d-ro Amri Wandel, Israelo. Estas la ebleco ekzameniĝi kaj akiri AIS-atestojn * 28-a IF, resumo de la IVU-prelegoj (PDF, 174 KB, 3 p.) |
|
Aktualaj
fotopaĝoj de fam. Gabalda (en PDF):
urbo Xanten, 980 KB domo Xanten, 760 KB urbo Nijmegen, 890 KB IF - Internacia Festivalo ofertas al vi specifan programon por plenkreskuloj kaj familioj (kun aŭ sen infanoj). IF okazas sub profesinivela gvido kaj kunvenigas ĉiujare 120 - 160 personojn el proksimume 20 landoj. IF
estas aranĝo por
lingve spertaj personoj, kono de Esperanto kaj ĝia uzo estas gravaj,
sed laŭdezire ni ofertas porkomencantajn kaj / aŭ
paroligajn kursojn, ekzemple por via
partnero.
Ni
proponas varian programon,
t.e. matene kaj posttagmeze altnivelaj prelegoj pri la kadra
kaj aliaj
temoj (ofte
en 3 paralelaj ofertoj),
kursoj, promenoj
kaj tuttaga ekskurso; vespere koncerto, magio kaj danco,
silvestraj balo / -bufedo kaj internacia vespero (vd. detalojn en la
pasintjara programo, elŝutebla ĉi-malsupre).
Nia
programo
komenciĝas la 27-an de decembro per la interkona vespermanĝo,
programfino la 3-an de januaro post matenmanĝo. La
plilongiga tago finiĝas la 4-an
de januaro, same post matenmanĝo.
Laŭdezire
paralela (dumtaga)
programo por infanoj sub gvido
de kunlaborantoj. Infanoj laŭeble havu
E-lingvajn konojn. Subtrijarul(-in)oj
estas senkotizaj, sed gepatroj mem okupiĝas pri ili (manĝo kaj
prizorgo). Laŭdezire disponeblas infanaj litetoj en limigita kvanto.
Ankaŭ ĉi-jare nia Knajpo - la fama trinkejo en Esperantujo - bonvenigas vin, ĝuu ĝin denove ĉe biero, vino kaj koktelo, en etosoplena rondo, inter viaj novaj kaj malnovaj geamikoj ... Xanten [pr: Ksánten]
estas
konata germana urbeto, proksima al la nederlanda limo, konata
pro sia arkeologia parko (kun rekonstruoj el la romia epoko) kaj
majesta katedralo; vd. paĝon
urbo.
La
klerigejo ofertas
agrablajn salonojn, du- kaj kvarlitajn ĉambrojn
(ĉiuj kun duŝo kaj necesejo) kaj etosoplenan trinkejon (nia ŝatata Knajpo);
vd. paĝon domo.
Laŭdezire (senkosta) transporta servo de / al la urba stacidomo.
Dum la plilongiga tago, la 3-an de januaro 2012, posttagmeze, ni vizitos la proksiman nederlandan Gennep, ĉarman kaj pitoreskan urbeton, vd. subpaĝon. En la sekvaj subpaĝoj bv. legi nian aktualan programon kaj la resumojn de pluraj prelegoj kaj kontribuoj. |
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| "Dankon
pro la interesega kaj plezura Festivalo" (Betty Chatterjee, Danlando, 4 jan 2011) "Mi ege ĝuis tiun interesan, enhavoriĉan kaj agrablan aranĝon" (Etsuko Nakazawa, Japanio, 9 jan 2011) "Mi revenis hejmen el la 27-a IF tre feliĉa, tre bonhumora kaj tre kontenta" (Josi Ŝemer, Israelo, 17 jan 2011) |
| IF-anoj
varbas geamikojn: vi kaj la novaj gastoj ricevas rabatokuponon Organizanto: Hans-Dieter Platz HDP(ĉe)internacia-festivalo.de Aktuala informo: 27 dec 2011 aliĝintaj estas 121 personoj el 16 landoj AM BE BR CH DE FR GB IL IT JP LU LV NL PL RU SE |
Xanten
|
![]() |
|
| IF-desegnaĵo: Anna Striganova
(Rusio) |