aktualigo: 15 jan 2010)  
 Aktualaj benzin-
prezoj en najbareco
 


 urbo
 Nördlingen
 
blazono


Nördlingen - centro
 
Nördlingen estas konata bavara urbo en la triangulo de Nürnberg (80 km),

München (120 km) kaj Stuttgart (110 km).
Distanco al la aŭtoŝoseo A7 (E43) nur 25 km.

urba domo
centro
La urbodomo el la 13-a jarcento Urba centro kun fontano "Kriegerbrunnen"

Nördlingen
 
Nördlingen famas pro la komplete konservita urba murego, rondiru sur ĝi la urbon!
Longeco 3,5 km, do malpli ol duhora promeno, jen refreŝiga novjara oferto ...
Konata turisma strato ("Romantische Strasse") ligas Nördlingen kun la du aliaj urboj,
konataj
pro la mezepoka origino, Rothenburg ob der Tauber kaj Dinkelsbühl.
Sed nur Nördlingen posedas komplete "funkciantan" urban muron,
la du aliaj bavaraj urboj grandparte nur interrompitan ...
 
urba murego urba muro urba pordego
Rondiru la urbon sur la muro! Rigardo al la urba preĝejo Unu el la grandaj urbaj pordegoj
preĝejo kaj turo "Daniel"
turo "Daniel"
 
Preĝejo Sankta Georgo kun la turo "Daniel". La preĝejo konstruiĝis inter 1427 - 1505
 kaj estas la plej granda gotika hala preĝejo en suda Germanio.
La turo de la preĝejo nomiĝas "Daniel" kaj kun siaj pli ol 350 ŝtupoj invitas al alteco de 90 m.
Belega urba panoramo atendas vin! Ĉiutage, inter 22.00 h - 24.00 h, ĉiun duonhoron, la
nokta gardisto vokas la mezepokan "So, G'sell, so!" (ĉio en ordo!) al la kvin urbaj pordegoj ...

Mezepoka Nördlingen bonvenigas vin!


situo Nördlingen
  
Nördlingen estas facile atingebla per la aŭtoŝoseo A7 (E43),
 elveturejo 114 (Aalen / Westhausen), de tie ĉ. 25 km per la strato B29 al Nördlingen
(vd. ankaŭ nian subpaĝon 'rekomendoj')
 
www.noerdlingen.de (germanlingve)

 Interreta (germanlingva) paĝaro de Nördlingen sub www.noerdlingen.de
  startpaĝoj (plus pliaj paĝoj) ankaŭ en la angla, franca kaj itala lingvoj



«  reen al paĝo domo   •   www.internacia-festivalo.de   •  al IF-paĝo ekskurso  »