| ĉi-jara kadra temo: LINGVOJ |
|
Kelkaj antaŭviditaj prelegoj kaj kontribuoj ... |
|||
![]() |
La hebrea lingvo (עברית / ivrit) La hebrea, kiun eĉ d-ro Zamenhof scipovis, estas unu el la plej antikvaj lingvoj de la mondo, kiuj estas uzataj nuntempe. Ĝi estas la lingvo de la juda popolo, la oficiala lingvo de la ŝtato Israelo kaj la origina lingvo de la Biblio (Mal- nova Testamento). Josi rakontos pri ĝia historio (inkluzive de la "miraklo" de ĝia reviviĝo post 2000 jaroj), prezentos ĝian unikan alfabeton kaj montros, ke temas pri lingvo de radikoj. |
||
|
Mikaelo Bronŝtejn (Rusio): >> "La lingvoj de miaj gentoj Okcidenta Ukrainio, la jaroj post la dua mondmilito. En la urbeto najbare loĝas la homoj de kelkaj etnoj. La infanaro, ludanta kune, parolas kelkajn lingvojn ekde la naskiĝo, cetere, sam- kiel la gepatroj. Sonas do en la strato la ukraina, rusa, pola, jida, cigana – kirliĝante kaj reviviĝante en la komun- infana lingvaĵo ... Mikaelo rakontas pri la lingvoj de sia infanaĝo kaj pri la Zamenhofeca etoso tiutempa ... |
|
||
|
<< Mikaelo Bronŝtejn: Nova libro (1) La plej satira verko de la fratoj Strugackij “Fabelo pri la Triopo”, eĉ en 1967, kiam ĝi estis verkita, preskaŭ dekkvin jarojn post la morto de Stalin, timigis la cenzuristojn. Ĝi sprite kaj freŝhumure kritikis la fifaman Triopon, agantan en la stalina tempo anstataŭ normala jura juĝo.La sorton de la aŭtoroj grave komplikigis ankaŭ la fakto, ke la verkon pirate publikigis la ruslingva revuo “Grani”, eldonata tiutempe en Parizo. “Fabelo pri la Triopo” aperis tutece nur en 1987. Nun vi povas legi ĝin ankaŭ en |
||
|
Mikaelo Bronŝtejn: Nova libro (2) >> La reeldonitan romanon “Dek tagoj de kapitano Postnikov” la aŭtoro plezure prezentas kiel novan libron. Certe, ne nur la impona aspekto kaj altkvalita bindaĵo kaŭzas tion. La libro ensorbis aron da novaj materialoj, akumulitaj dum la jaroj, pasintaj post la unua eldono (2004). Multloke la teksto estis grave redaktita kaj eksonis tute nove.La eldono estas dediĉita al la 100-jara jubileo de la unua kongreso de ruslandaj esperantistoj, organizita de Aleksandr Postnikov en Peterburgo, 1910. |
|
||
|
<< Mikaelo Bronŝtejn: Nova libro (3) |
||
| Rémy Bouchet (Francio): >> Perkomputila foto-prilaborado Parto 1: Prezentado de la programo kiun Rémy uzas, prezentado de la iloj entenataj en la programo, simplaj korektoj, plibonigoj, heligo/mal- heligo, kontrasto, lumineco, rekadrado, ado, forigo de nuboj en la ĉielo ktp. Parto 2: Aplikado de la lernitaĵoj akiritaj dum la unua parto. Kunigo de fotoj, mo- difo per aldono, ŝanĝo aŭ partoj. Prilaboro de tekstoj, karikaturaĵoj ktp. Klarigoj de demandoj |
![]() |
||
|
<< Wolfgang Loose (Germanio):
"Eŭr-opera vojaĝo" kun operoj el 20 landoj kaj 16 komponistoj Nia vojaĝo komenciĝas en Peterburgo per Eŭgeno Onegin (Евгений Онегин) kaj finiĝas en Lisbono per la Afrikanino (L'Africaine) de Giacomo Meyerbeer. La revojaĝo ekas en Sevilo per Carmen kaj finiĝas supozeble en Istanbulo per La Forrabo el la Serajlo (Die Entführung aus dem Serail). Venu kaj spektu konatajn kaj nekonatjn, sed ĉiukaze belegajn kanzonojn de elstaraj artistoj. |
||
| Betty Chatterjee (Danlando) >> Gustumu la danan antaŭ la Universala Kongreso en Kopenhago .... La dana (det danske sprog) estas la oficiala lingvo de Danio, Gronlando kaj la Ferooj, kun ĉ. 5½ milionoj da denaskaj parolantoj. Laŭdire, prave aŭ malprave, la dana similas al gorĝa malsano kaj estas unu el la plej malfacilaj lingvoj en la mondo. Nu, multaj en- migrantoj (ankaŭ Betty) bone sukcesis lerni ĝin ... Betty ofertas al vi kurson (2 x 90 min.) en kiu vi povos ĝui aron da ĉiutagaj vortoj kaj esprimoj. Prepariĝu do por la 96-a UK ! På gensyn i København ! |
|
||
![]() |
<< Isabelle Six (Francio) Konatiĝu kun la gesta lingvo La gesta lingvo estas vida lingvo kiu pre- zentiĝas per simboloj (gestoj), permanaj kaj perkorpaj. Isabelle proponas al vi mal- kovri tiun nekutiman, sed tre utilan kaj belan lingvon. Por praktiki ĝin forgesu do vian langon kaj uzu nur viajn manojn ... |
||
| Anna Striganova kaj >> Dmitry Ŝevĉenko (Rusio) "Lingvo de Fabeloj" Rakonto kun montrado de bildoj pri famaj elementoj kaj herooj de diversaj popoloj - kaj iliaj seriozaj kaj romantikaj signifoj. Rezulte de multfojaj re-rakontoj de la antikvaj fabeloj, ilia saĝeca signifo estis perdita. Anna kaj Dima, ambaŭ magistroj pri literaturo kaj filologio, provos retrovi ĝin. |
![]() |
||
![]() |
<< Anna Striganova kaj Dmitry Ŝevĉenko (Rusio) "Bildfabeloj" Prezento kaj voĉlegado de du originale verkitaj en Esperanto bildfabeloj de Anna kaj Dima "Ŝipeto Narklo" (pri la malnova fabela ŝipeto) kaj "Gorgoĉjo" pri mezepoka Gargoĉjo, vekiĝinta en la nuntempa mondo. Post la voĉlegado niaj du junaj aŭtoroj prezentos novajn proprajn, origine verkitajn en Esperanto librojn pri ŝipeto Narklo kaj aliaj herooj. |
||
| Prof. d-ro Amri Wandel (Israelo) >> "La Universa Lingvo" La prelegoj (same kiel lia estonta libro) sekvas la evoluon de la plej antikva scienco: Astronomio. Kvankam temas ĉefe pri astro- nomio, aperas ankaŭ humanaj sciencoj, do historio, antropologio, arkeologio, ja eĉ teologio. La prelegoj sin turnas al ĉiuj hom- aranoj, kiuj kredas ke la sciencoj, kaj aparte astronomio kaj fiziko, estas la idiomo plej universala: La lingvo de la Universo. (Du prelegoj en la kadro de ĉi-jara 4-a IVU; kun materialo el kursoj de IKU kaj AIS resp. el uni- versitataj kursoj "Astrofiziko kaj vivo ekstertera".) |
![]() |
||
![]() |
<< D-ro Amri Wandel (Israelo) TEJO kaj la paradiza IJK en Kubo Ĉi-jare IJK-anoj troviĝis en eta paradizo - belega plaĝo kun koralrifo, agrablaj kaj komfortaj kabanoj inter palmoj, riĉaj manĝoj, senpagaj trinkaĵoj kaj kokteloj, krome eblis partopreni en salso-danc- kursoj kaj prelegoj. Amri raportas al ni pri ambaŭ, IJK kaj TEJO, pri la nova junulara slango, la 'ombra' manifesto de Raŭmo kaj - kial / kiel 'La Bambo' fariĝis la oficiala himno de TEJO ... (nia foto montras Amri inter Karlijn kaj Klara) |
||
| D-ro Amri Wandel (Israelo) >> "Denove verdas Bona Espero ..." En septembro la Esperanto-mondo estis alarmita:unu el la plej ŝatataj kaj aprezataj projektoj de Esperantujo, la fama Esperanto-bieno kaj lernejo 'Bona Espero' estis trafita de granda kamapara fajro. Nur unu monaton poste, Amri estis en Brazilo kaj vizitis la bienon; li rakontos pri siaj impresoj kaj pensoj rilate ĝian estontecon. (Etulino en Bona Espero; fotis. U.Grattapaglia) |
![]() |
||
![]() |
<< Mag. Tatjana Loskutova (Rusio) Lingva diverseco kaj lingva politiko en Rusio La popoloj de Rusio parolas en pli ol 100 lingvoj kaj dialektoj, kiuj apartenas al diversaj lingvaj grupoj. Malgraŭ penoj en pluraj regionoj konservi lingvan diversecon, en Rusio konserviĝas tut- monda tendenco al disvastigo de ŝtata lingvo. La rusa lingvo estas orient-slava lingvo kaj apartenas al la plej disvastigitaj lingvoj de la mondo. La rusa (kirila) alfabeto havas 33 literojn, kelkaj el ili koincidas laŭ skribmaniero kaj / aŭ prononco kun la latinaj (A, E, O, K, M, T). La pres- formaj variantoj plejparte diferencas de la skribaj. |
||
| Mag. Tatjana Loskutova (Rusio) >> Tra Rusio al Mongolio ... Ĉiu esperantisto ŝatas sperti ion novan kaj interesan ... En junio 2010 efektiviĝis E- karavano tra Rusio al la 6a Azia kongreso en Ulanbatoro, partoprenis 26 personoj el 7 landoj, triono estis IF-anoj. Oni vizitis Moskvon, Krasnojarsk, Irkutsk kaj la Bajkal- lagon, oni aŭskultis rusan operon kaj ren- kontiĝis kun lokaj esperantistoj. Alloga per- trajna vojaĝo permesis ekkoni vastaĵon de Rusio kaj efektivigi delongan revon - veturi per la Transsiberia fervojo ĝis Mongolio ... |
![]() |
||
![]() |
<< Daniel Moirand (Francio) Aleksandro Dumas: lia familio kaj "La Grafo de Monte-Kristo" La aŭtoro Dumas kun pli ol 260 verkoj aperas kiel unu el la gigantoj de la franca literaturo. Liaj du plej famaj libroj "La Tri Musketeroj" kaj "La Grafo de Monte-Kristo" estas mond- skale konataj kaj tradukitaj. En Eo mankis la traduko de la lasta, nun ĝi aperis laŭ la tra- duko de Daniel en eldono de FEL (kaj hav- ebla en nia libroservo). La prelego prezentos kelkajn historiajn elementojn de la kvarŝtupa familio Dumas, krome ĝi donas iom detalan enkondukon pri "La Grafo de Monte-Kristo". |
||
| Daniel Moirand (Francio) >> Antoine Gailland, lia vivo kun enkonduko en la prologon de Mil-kaj-unu-Noktoj ... Malmultaj el ni konas la nomon de Antoine Gailland, franca erudiciulo, orientalisto, kiu fine de la 17a jarcento hazarde malkovris la unuan faskon da arabaj manuskriptoj kun rakontoj ĉerpitaj el la fabelaro de "Mil-kaj- unu-Noktoj". Vi aŭdos pri lia vivo, pri liaj aventuroj en tiu fabela oriento kaj - vi eniros la feinan mondon de la arabaj rakontoj kun prezento de la prologo, kiu ebligas kompreni la sistemon de la arabaj fabeloj ... |
![]() |
||
![]() |
<<
Jeong-ok Song kaj Harald Schicke (Germanio) Seminarieto pri korea ginsengo Ĉu vi jam spertis korean ginsengon, kiun ĉiujare ofertas nia Knajpo? Ni invitas vin konatiĝi kun gusto kaj efikoj de ĝi dum nia seminarieto. Ĉu vi memoras aŭ jam vidis korean kostumon? Spertu ĝin dum nia prezento - la teon servos al vi Jeong-ok en sia "hanbog", la tradicia korea vestaĵo, kompetentajn klarigojn donos al vi Harald. |
||
|
Harald Schicke (Germanio) >> Internacia Naturkuraca Asocio (INA) En 2011 INA festos sian 25-jaran jubileon, en la Esperanto-urbo Herzberg. Eksciu iom pri la historio de INA, pri ĝia laboro kaj pri la diferencoj inter la "klasika medicino" (laŭ PIV) kaj la naturkuraca, aliflanke. "Ni opinias, ke obei al la leĝo de la naturo kaj helpi al la natura forto en la homa korpo, estas la ŝlosilo por kuraci malsanojn." (Harald Schicke, naturkuracisto) |
![]() |
||
|
<< Harald Schicke (Germanio)
Kuracado laŭ pastro Kneipp Pro sia tiutempe laŭdire ne kuracebla pulma tuberkulozo, Sebastian Kneipp serĉis alian vojon. Tiun li trovis en libreto pri la saniga efiko de la incitoj de akvo. Li sanigis sin mem de tiu "nekuracebla" malsano, kuracis aliajn homojn, kolektis amason da spertoj, el kiuj fontis la kvin kolonoj de sana vivo. Tiuj kvin kolonoj estos la temo de la prelego. La kurac- ado estas simpla, malaltkosta kaj efika. Sebastian Anton Kneipp, 1821 - 1897, estis bavara pastro kaj renoma hidroterapeŭto. La bavara urbo Bad Wörishofen famiĝis mondskale pro lia tiea aktiveco. |
||
|
Hannes Larsson (Francio) >>
"Vintraj sportoj" Ni prezentas katalogon de ĉiuj vintraj sportoj: sketado,skiado, teamaj ludoj, sledado ktp. Multaj aliaj ne estas olimpikaj disciplinoj, sed sportemeuloj praktikas ilin. Se oni praktikas vintran sporton ne kiel konkurson, oni parolas pri rekreativaj sportoj, kiuj inkluzivas ankaŭ la plimulton el la supre menciitaj sportoj. Eĉ vintra banado helpas resti sana dum longa tempo. Estos detale prezentata skikurado, la plej bona el la sportoj. Skikurado laborigas la muskolojn de la korpo kaj vi spiras puran aeron. |
![]() |
||
![]() |
<< Rob Keetlaer (Nederlando) Reta esperanta proverbaro Dum jaroj Rob interesiĝas pri proverboj. Tiu interesiĝo kondukis al la plano fari retejon kun proverboj en Esperanto. Lia ideo: enmeti 'ĉiujn' esperantajn proverbojn kaj igi ilin 'facile' troveblaj. Temas pri ampleksa laboro kiun la plano postulas, sed la rezulto ja indas. Rob enkondukas unue pri esperantaj proverbaroj ĝenerale, due li lumigas la ideojn malantaŭ la propra projekto kaj laste montras la nunan staton de la projekto. |
||
| (daŭrigota) ... kaj aro da pliaj prelegoj, diskutrondoj kaj kursoj Ni ofertas ampleksan kaj varian dumtagan programon, plej ofte kun 3 paralelaj program-ofertoj (prelegoj, kursoj, diskutrondoj, promenoj), ĉiu povas do elekti laŭplaĉe. |
|||