![]() |
![]() |
IF
- la
tradicia novjara aranĝo
por familioj kaj plenkreskuloj 27-a Internacia Festivalo en bavara Nördlingen (Germanio) 27 dec 2010 - 3 jan 2011 (kun plilongiga ebleco ĝis 4 januaro 2011) |
| »
Ĉi-jare denove en IF: 4-a
Internacia
Vintra Universitato *
agnoskita kiel AIS-sesio « Rektoro: prof. d-ro Amri Wandel, Israelo. Estas la ebleco ekzameniĝi kaj akiri AIS-atestojn *aktuala PDF-resumo 27-a IF, 89 KB, 3 p. |
|
IF -
Internacia
Festivalo ofertas al vi specifan programon por
plenkreskuloj kaj
familioj
(kun aŭ sen infanoj). IF okazas sub profesinivela gvido
kaj kunvenigas ĉiujare 140 - 180 personojn el proksimume
20
landoj.
IF
estas aranĝo por
lingve spertaj personoj, kono de Esperanto kaj ĝia uzo estas gravaj,
sed laŭdezire ni ofertas porkomencantajn kaj / aŭ
paroligajn kursojn, ekzemple por via
partnero.
Ni
proponas varian programon,
t.e. matene kaj posttagmeze altnivelaj prelegoj pri la kadra
kaj aliaj
temoj (ofte
en 3 paralelaj ofertoj),
kursoj, promenoj
kaj tuttaga ekskurso; vespere koncerto, magio kaj danco,
silvestraj balo / -bufedo kaj internacia vespero (vd. detalojn en la
pasintjara programo, elŝutebla ĉi-malsupre).
Nia
programo
komenciĝas la 27-an de decembro per la interkona vespermanĝo,
programfino la 3-an de januaro post matenmanĝo. La
plilongiga tago finiĝas la 4-an
de januaro, same post matenmanĝo.
Laŭdezire
paralela (dumtaga)
programo por infanoj sub gvido
de kunlaborantoj. Infanoj laŭeble havu
E-lingvajn konojn. Subtrijarul(-in)oj
estas senkotizaj, sed gepatroj mem okupiĝas pri ili (manĝo kaj
prizorgo). Laŭdezire disponeblas infanaj litetoj en limigita kvanto.
Ankaŭ ĉi-jare nia Knajpo - la fama trinkejo en Esperantujo - bonvenigas vin, ĝuu ĝin denove ĉe biero, vino kaj koktelo, en etosoplena rondo, inter viaj novaj kaj malnovaj geamikoj ... Nördlingen estas
konata bavara urbeto (110 km oriente de Stuttgart), fama
pro sia mezepoka origino kun
komplete konservita urbo-murego; vd. paĝon urbo.
La
klerigejo ofertas
saŭnon, trinkejon
kaj luksajn ĉambrojn (ĉiuj kun duŝo kaj necesejo), ofte kun balkono kaj
TV; vd. paĝon domo.
Laŭdezire transporta servo de / al la (proksima) stacidomo.
|
|
Pliaj (elŝuteblaj) informoj pri
IF ...
Oftaj demandoj > respondoj al viaj demandoj Rekomendoj > alveno per trajno, aviadilo aŭ per aŭto (kun benzinprezoj) Eblas elŝuti niajn paperajn informilojn - en PDF (per Adobe-Reader, versioj 5 - 9) Unua Informilo
> aperis en
februaro 2010:
Informilo/aliĝilo
> PDF,
115 KB, 2 p. / paperforma aliĝilo
Varbilo > PDF, 316 KB, 2 p. Dua Informilo > aperis en aŭgusto 2010: Informilo/aliĝilo
> PDF,
114 KB, 2 p. / paperforma aliĝilo
Tria Informilo
>
dissendita en novembro 2010 al ĉiuj aliĝintojVarbilo > PDF, 331 KB, 2 p. / nova enhavo laŭbezone petu de ni: informoj pri adreso, alveno, aliĝintoj ktp. Kromaj informiloj ... Programo 26a IF > PDF, 257 KB, 20 p. / kun resumo kaj tema enkonduko (el pasintjara IF-broŝuro) Kalendaro 2010 > PDF, 216 KB, 28 p. / elektu monaton per koncerna serĉvorto IF-receptoj > PDF, 153 KB, 14 p. / 25-a IF: kelkaj ideoj, se subite gastoj vizitas vin antaŭ IF... Trinkkantoj > PDF, 67 KB, 18 p. / 24-a IF: internacia kantareto, IF-eldono de Mikaelo Bronŝtejn |
| " ... Dankegon al
la ĉefa motoro HDP, kiu sukcesas tra la jaroj stiri la aranĝon kaj
feliĉigi postulemajn partoprenantojn. " (Claude Nourmont en revuo Esperanto, februaro 2009) |
| IF-anoj
varbas geamikojn: vi kaj la novaj gastoj ricevas rabatokuponon Organizanto: Hans-Dieter Platz HDP(ĉe)internacia-festivalo.de Aktuala informo: 24 dec 2010 aliĝintaj estas 111 personoj el 17 landoj AM AT BE CH DE DK FR GB IL IT JP LT LU LV NL RU SE |
|