27-a IF en Nördlingen: niaj rekomendoj
 

aktualigo: 1 dec 2010 
Alveno per trajno:
 
 

Per trajno al Nördlingen: Venante el la direktoj Augsburg, München, Nürnberg, Würzburg, Kassel, Berlin, Hamburg aŭ Salzburg - vi veturu ĝis Donauwörth (sudoriente, ĉ. 35 km), tie vi ŝanĝu al regiona trajno al Nördlingen (ĉ. 30 min.). Venante el direktoj Ulm, Stuttgart, Frankfurt am Main, Köln, Bregenz/Aŭstrio - vi veturu ĝis Aalen (okcidente, ĉ. 40 km, ankaŭ tie vi ŝanĝu al regiona trajno al Nördlingen (ĉ. 40 min.).
  
Ŝpar-ebleco: La rabatita bileto (germane: "Sparpreis") kostas ekde 19 € (ĝis 250 km) kaj ekde 29 € (pli ol 250 km). Du personoj vojaĝas ekde 49 €. Ĝis 3 aldonaj personoj nur pagas po 20 €, infanoj (ĝis 15 j.) veturas senkoste. Kondiĉoj: frua aĉeto de la bileto (eblas ankaŭ tuja aĉeto de bileto tien-reen) kaj antaŭmendo de trajno. Ni proponas aĉeti la bileton kelkajn semajnojn antaŭ la IF-komenco, ofte la kontingentoj estas limigitaj; bv. informiĝi en via loka agentejo. La oferto ankaŭ validas en rapidtrajnoj (ekz. ICE, kun pluspago), do ne ligita al nur regionaj trajnoj. Ankaŭ mendebla en interreto.
Alia ebleco estus la t.n. semajnfina bileto ("Schönes-Wochenende-Ticket") kaj la veturo nur per regionaj trajnoj (germane "Nahverkehr"). Ĝi kostas 37 € (en fervoja aŭtomato, 39 € ĉe giĉeto) kaj validas en unudirekta veturo de/al ĉiuj germanaj urboj. En nuna IF nur konvena, se ekz. vi volas utiligi ĝin por la reveturo reveturante jam dimanĉe. Valida por ĝis 5 personoj, sed la malavantaĝo estas la pli ofta ŝanĝo de la diversaj regionaj trajnoj.
  
IF-servo: Laŭdezire senkosta transporta servo de / al stacidomo Nördlingen, sed la distanco al la IF-ejo estas mallonga, 10 15 promen-min. Nia transporta servo estos senkosta, sed bv. antaŭmendi ĝin. Detalan priskribon vi trovas en nia Tria Informilo (nur al aliĝintoj, disssendita komence de novembro resp. dissendota post aliĝo) aŭ vi petu ĉe ni.
Interreta paĝaro de la germana fervojo:
www.bahn.de
Ankaŭ en la angla, franca, itala, hispana, nederlanda - kaj kromaj lingvoj. Trajnstacio estas Nördlingen. Skribu: Nördlingen resp. Noerdlingen. En pli grandaj urboj la ĉefa stacidomo nomiĝas "Hauptbahnhof" (mallongigite: Hbf), en Nördlingen sufiĉas skribi "Bahnhof" (stacidomo), mallongigite: Bf.
La fervoja paĝaro prezentas proponojn el pli malpli ĉiuj dezirataj (ankaŭ eksterlandaj) urboj. Eta klarigo: la "specialaĵo" de la germana fervojo estas la daŭra interŝanĝo de la interretaj paĝoj; ĝia aspekto ofte diferencas de monato al monato ... Kiel ajn, en la startpaĝo alklaku (kutime supre) la preferatan lingvon (aŭ landon), en la videbla kesto (ofte maldekstre) vi indiku viajn dezirojn (t.e. urbo de ekveturo, alveno, ktp). La daton indiku laŭ maniero tt.mm.jj, startu per la malsupra "suchen" (serĉi) ... Se io mankas aŭ estas malklaraĵo, la sistemo redemandas vin. Por pli detalaj informoj (ŝanĝo de trajno, perono ktp.) klaku sur la maldekstran sagon de la koncernaj rezultoj. En kazo de rabatita semajnfina bileto (vd. supre) vi indiku "Nahverkehr" (regionaj trajnoj resp. sen rapidtrajnoj). Kroma informo: kutime meze de decembro okazas la fervoja horara ŝanĝo, povas do esti, ke la sistemo "rifuzas" daton post 13 decembro, tiukaze simple indiku similan semajnan tagon en novembro aŭ komencon de decembro ... La spertoj montras, ke en multaj, ĉiukaze en la ĉefaj konektoj, apenaŭ io ŝanĝiĝas, tamen (pro sekureco) rekontrolu la informojn post la 13-a de decembro.

Alveno per aŭto:
   

Nördlingen, ĉ. 110 km oriente de Stuttgart, estas facile atingebla per la aŭtoŝoseo A7 (E43), elveturejo 114 (Aalen / Westhausen), de tie 27 km per la strato B29 al Nördlingen. Ĉi-sekve ni donas al vi kelkajn sugestojn:
  1. El Skandinavio resp. Hamburg sekvu A7 al la sudo ĝis elveturejo 114.
  2. El Belgio, Nederlando vi veturu ĝis Köln, sekvu A3 trans Frankfurt am Main (dir. Nürnberg) kaj iom post Würzburg (aŭtoŝosea kruciĝo "Biebelried", elveturejo 73) vi sekvu A7 al la sudo (dir. Kempten / Füssen) ĝis elveturejo 114.
  3. Alia varianto, el Belgio resp. Luksemburgio, vi veturun direkton Mannheim (A6), daŭrigu A6 (dir. Nürnberg) ĝis aŭtoŝosea kruciĝo "Feuchtwangen / Crailsheim", elveturejo 48, nun sekvu A7 (dir. Kempten / Füssen) ĝis elveturejo 114.
  4. El nordorienta Francio vi veturu trans Saarbrücken ĝis Mannheim, daŭrigu laŭ alineo 3.
  5. El Svislando resp. suda Francio trans Basel al aŭstra Bregenz kaj germana Lindau, nun A96 ĝis Memmingen, poste A7 (dir. Würzburg) ĝis elveturejo 114. (Eblus jam elveturi ĉe elveturejo 116 (Heidenheim, de tie ĉ. 35 km per la strato 466 tra Nattheim kaj Neresheim al Nördlingen - iom pli mallonga, sed malpli rapida vojo).
  6. El Italio trans Milano al aŭstra Bregenz kaj germana Lindau, daŭrigu laŭ alineo 5.
  7. El Aŭstrio trans Salzburg al München (A8), daŭrigu A8 ĝis aŭtoŝosea kruciĝo "Ulm / Elchingen", elveturejo 65, nun sekvu A7 (dir. Würzburg) ĝis elveturejo 114.
  8. El Ĉeĥio al Nürnberg (A6), daŭrigu A6 ĝis aŭtoŝosea kruciĝo "Feuchtwangen / Crailsheim", elveturejo 48, nun sekvu A7 (dir. Kempten / Füssen) ĝis elveturejo 114.
  9. El orienta Germanio (A4 resp. A9) daŭrigu A9 ĝis Nürnberg. Ĉe aŭtoŝosea kruciĝo "Nürnberg-Ost", elveturejo 60, vi sekvu A6 (dir. Ansbach / Mannheim) ĝis aŭtoŝosea kruciĝo "Feuchtwangen / Crailsheim", elveturejo 48, nun sekvu A7 (dir. Kempten / Füssen) ĝis elveturejo 114.
Aliĝintoj ricevis/-os pliajn detalojn (pri enurba veturo al la IF-ejo) en novembro/decembro, pere de nia Tria Informilo!
 
Averaĝaj prezoj de benzino kaj dizelo ĉirkaŭ Nördlingen - kaj najbaraj landoj
en EUR / €  -  stato je 1 dec 2010:
En Germanio (vd. la ĉiutage aktualigitajn prezojn) la benzin- kaj dizelprezoj estas kutime
altaj. Venante el (aŭ veturante tra) alia lando, bv. do kompari kaj provizi vin survoje ...

     
  Informoj   Lando Benzino
  Sup / 95
 Plus / 98    Dizelo  
 
  Notu, ke la prezoj
  povas varii de tago
  al tago kaj de urbo
  al urbo ...
   
 
  Aktualaj prezoj
 
ĉirkaŭ Nördlingen
  
   
 
    
... kaj prognozo:
    ruĝa = plus .. cendoj
   
verda = minus .. cd.
 
   
 
  Aŭstrio 1.19 1.15 1.23 1.11
  Belgio 1.34 1.35 1.41 1.09
  Britio 1.33 1.36 1.47 1.34
  Ĉeĥio 1.17 1.21 1.18 1.16
  Danlando 1.29 1.34 1.44 1.15
  Francio 1.30 1.32 1.43 1.13
  Italio 1.33 1.31 1.36 1.25
  Luksemburgio 1.14 1.14 1.17 1.00
  Nederlando 1.47 1.44 1.56 1.16
  Pollando 1.13 1.14 1.17 1.07
  Svedio 1.15 1.27 1.25 1.21
  Svislando 1.15 1.17 1.20 1.20

 
Alveno per aviadilo:
 
Plej proksimaj (internaciaj) flughavenoj estas Nürnberg / NUE (90 km), Stuttgart / STR (115 km) kaj München / MUC (München-FJS, 130 km).
Ni mencias kelkajn urbojn (kiujn eventuale IF-anoj povus uzi) kun bonaj konektoj al unu el la flughavenoj resp. al ĉiuj tri.
1: Al Nürnberg el jenaj urboj: Amsterdam, Basel-Mühlheim, Bruxelles, Göteborg Saeve, Helsinki, København, London-Stansted, Moskva-Domodedovo, Paris-CDG, Paris-Orly, Roma-Fiumicino, Sankt-Peterburg-Pulkovo, Wien 
per jenaj flugkompanioj: ĉefe Air Berlin, parte ankaŭ Lufthansa, KLM, SAS.
2: Al Stuttgart el jenaj aldonaj urboj: Birmingham, Moskva-Vnukovo, New York-JFK, Warszawa 
aldone: flybe, Germanwings, LTU.
3: Al München el jenaj aldonaj urboj: Dublin, Marseille, Pisa, Praha, Riga, Tel Aviv, Vilnius 
aldone:Air Baltic, Aer Lingus, TUIfly.
 
De Nürnberg-flughaveno eblas pluveturi per metroo ("U-Bahn", ĉ.15 min.) al la ĉefa stacidomo, poste per trajno trans Donauwörth al Nördlingen. Kostoj ĉ. 22 - 25 €, veturdaŭro ĉ. 2 h).
De flughavenoj Stuttgart kaj München eblas pluveturi per tramo ("S-Bahn", ĉ. 40 min.) kaj ŝanĝi en aŭ apud Stuttgart resp. München (en München eventuale ankaŭ en alia urboparto), poste per trajno trans Aalen resp. Donauwörth al Nördlingen. Kostoj ĉ. 25 - 30 €, veturdaŭro ĉ. 3 h) 
 vd. ankaŭ la suprajn trajnajn rekomendojn "Per trajno al Nördlingen".
Aĉetu la biletojn en la flughaveno, kun celo Nördlingen (mendu: "nach N
ördlingen" / na:ĥ Nørdlingn). Petu laŭbezone horaron ("bitte Fahrplan" / bide fa:rbla:n) aŭ konsultu jam antaŭe la interretan paĝon de la fervojo (vd. supre). Rekomendo: se vi aĉetas la trajnajn biletojn jam ĉe via loka agentejo, demandu pri bavara (rabatita) bileto, ĉar veturante ekz. de Nürnberg resp. de München al Nördlingen vi restas sur "bavara tereno" kaj do rajtas ricevi "bavaran bileton" ...
Kelkaj interretaj paĝaroj de konataj flugkompanioj:
(eblas elekti deziratan lingvon kaj / aŭ landon)


www.airbaltic.de  
www.airberlin.de 
www.airfrance.fr
www.aerlingus.com
www.britishairways.com
www.easyjet.com
www.flybe.com
www.germanwings.com

www.klm.com
www.ltu.de
www.lufthansa.com 
www.ryanair.com
www.scandinavian.net
www.tuifly.com
www.wizzair.com

 
Bv. noti: en interretaj mendoj ofte aldoniĝas (ĉefe en rabatitaj prezoj) kaŝitaj kostoj por valizoj, pago per kreditkarto, ktp.* Nia rekomendo: konsultu unue specialan serĉilon. Se vi komprenas la germanan (aŭ anglan) ni rekomendas la serĉilon www.checkfelix.de kiu estas tre superrigardebla kaj listigas (eble nur iom malrapide) la plej favorajn flugprezojn (inkl. de ĉiuj kaŝitaj kostoj), krome ĝi indikas la flugkompanion (mallongigite) kaj ĝian interretan paĝon kie eblas rekte mendi la (plej favoran) oferton. Aliaj rekomendindaj (germanlingvaj) serĉiloj estas www.swoodoo.de kaj www.flug.idealo.de ("swoodoo" i.a. montras prezo-komparon por pluraj tagoj; "idealo" indikas ĉiujn kompaniojn kiuj flugas al la celita urbo).
* Ekzemploj de manipulo: a) interreta vojaĝagentejo indikas ke t.n. eŭropa asekuro (?) estas inkluzivita, sed kiam vi forigas la "mendo-punkton" vi subite ŝparas 12 € ... b) konata flugkompanio privarbas (preskaŭ) senkostajn flugojn inter eŭropaj centroj; en la etinformoj oni ja indikas ke aldoniĝas asekuroj kaj impostoj, sed fine la unuopa flugo kostas multoble pli ...

Ĉu vi deziras kromajn informojn?
Laŭdezire petu pliajn detalojn pri flugoj kaj/aŭ trajnaj konektoj al Nördlingen.
Skribu al ni: IF / Platz

 

 «  reen al IF-startpaĝo