(aktualigo: 22 okt 2010)  
Tuttaga ekskurso
30 dec 2010 al München (Munkeno)
  fakultativa oferto / per aŭtobuso
 (inkluziva estas restoracia menuo)
 
infanoj (kun infana menuo)      35 EUR
aliaj (kun kompleta menuo)       45 EUR
 

Munkeno, la ĉefurbo de Bavario, situas ĉe la rivero 'Isar' kaj havas ĉ. 1.5 milionojn da loĝantoj. La metropolo estas urbo de arto kaj de kulturo, same de lukso kaj de
biero. Ofte oni parolas pri la 'monda urbo de la koro' aŭ eĉ pri la 'sekreta ĉefurbo'
de Germanio - alia komplezo estas 'ĉefurbo de biero' kio aludas la plej grandan popolan feston de la mondo (Oktoberfest). Allogas famaj kirkoj, muzeoj, butikoj
kaj eĉ pli famaj gastejoj ... ekzemple 'Hofbräuhaus', fondita jam en 1589, kiu
fariĝis la simbolo de 'bavara gajeco'. En pratempo la gastejo de bierfarejo de la
reĝa korto, nun en posedo de la bavara ŝtato. Partoprenu nian ekskurson, parolu kun lokaj esperantistoj, konatiĝu kun la urbaj vidindaĵoj, ĝuu bavarajn specialaĵojn!
 
München
'Frauenkirche' - la ekkonilo de München, en la proksimeco de la centra placo,
la hala preĝejo el brikoj konstruiĝis en la 15-a jarcento, la tombo-monumento
(el nigra marmoro) memorigas al la imperiestro Ludoviko IV de Bavario


Baroka preĝejo 'Theatinerkirche' Malfrugotika urbodomo kaj Maria-kolono


 'Theresienwiese' kun la mondfama 'oktobra festo', la plej granda popola festo
oni festas ĝin ekde 1810, siatempe la bavara reĝo Ludoviko I inaŭguris la feston pro
sia geedziĝo. Ĝi daŭras 14 tagojn kaj finiĝas en la unua dimanĉo de oktobro.
 
 Esperanto-Placo en la tuja apudeco de 'Theresienwiese' ...
 
Hofbräuhaus
 
'Hofbräuhaus' - la mondfama gastejo el mezepoko bonvenigas vin
 kaj invitas al tagmanĝa menuo - kun lokaj specialaĵo kaj biero ...
 (menuo inkluzivita en la biletprezo)
 



«
 reen al paĝo urbo   •   www.internacia-festivalo.de   •
 al IF-paĝo temo  »