(aktualigo: 22 okt 2010)  

Nova junulara hotelo en Nördlingen
 

 
La junulara kaj familia hotelo en Nördlingen ...
 
... situas apud la historia urba murego. La urbo famas pro la mezepoka origino
kun komplete konservita urba murego, rondiru sur ĝi la urbon!
Tra la proksima turo-pordego vi atingas la centron en nur kelkaj minutoj.
 
klerigejo klerigejo
Vi vidas malantaŭe la urban muron kun la proksima pordego al la urbo.
Helaj, flankaj salonoj invitas al kursoj, seminarietoj kaj prelegoj.
klerigejo klerigejo

La klerigejo estas facile atingebla peraŭte, la aŭtoŝoseo A7 (E43) estas
en distanco de nur 25 km. La stacidomo (atingebla per regionaj trajnoj) estas
ankaŭ piede atingebla, sed ni organizas transportan servon, alven- kaj reveturtage.


Rejna panoramo
Ĉefa enirejo de la nova domo, inaŭgurita en septembro 2007.
Ĝi harmonie integriĝas al la urba konstrustilo.
Al la eŭropa kaj la bavara flagoj aldoniĝos denove la Esperanto-flago, jarfine ...
klerigejo klerigejo 
Granda (senkosta) parkejo antaŭ la klerigejo
dormĉambro dormĉambro
Luksaj dormĉambroj: parte kiel duetaĝaj apartamentoj (maldekstre), parte dulitaj,
ĉiuj ĉambroj komforte ekipitaj kun duŝo kaj necesejo, ofte kun balkono kaj TV.
Knajpo Knajpo
Invitas vin al babilado dumtaga kaj dumnokta:
la granda endoma kafejo estas je via dispono kiel IF-Knajpo
kun multaj sidlokoj kaj ĉarma koktelejo ... Je via sano!
(Sur la foto maldekstre: la estro de la domo, sinjoro Andreas van der Sanden,
al pluraj el ni konata el la 14-a, 17-a kaj 26-a IF. Kun granda simpatio li bonvenigas nin!)





«  reen al IF-startpaĝo   •   www.internacia-festivalo.de   •  al IF-paĝo urbo  »