27-a IF en Nördlingen: oftaj demandoj




aktualigo: 26 sep 2010  
 
Ĉu estas konfirmo post aliĝo ?
Jes, ĝenerale ene de du / tri tagoj ni dissendas (koncizan, sed personigitan) perretan konfirmon. La perpoŝtan, kun detalaj informoj, vi ricevas kelkajn tagojn poste. Se eventuale nia perreta konfirmo ne atingas vin, bv. atentigi per kroma retmesaĝo!

Kial aperas germanlingva paĝo post la aliĝo-dissendo ?
Temas pri simpla, sed efika plusendo de via aliĝo: post klako de butono "Klaku ĉi-tie - via aliĝo plusendiĝas al IF" la servilo rekte plusendas al ni. Povas esti ke la aperanta germanlingva (varbo-)paĝo iom ĝenas, sed ĝi estas kvazaŭ via 'tuja' konfirmo; ignoru ĝin kaj reiru al la IF-paĝaro! La servo estas senkosta, sekve ni ne povas influi la (germanlingvan) varbadon ...

Kial kelkfoje okazas pli frua 'plusendo' de la reta aliĝilo ?
Verŝajne okazas kiam vi plenigas unuopan kampon kaj "erare aŭ intence saltas" al alia linio ... Tio estas ĝenerala  problemo en retaj formularoj, bedaŭrinde. Ni rekomendas entajpi la tekston (en unuliniaj kampoj) sinsekve kaj eviti la 'salton'. En plurliniaj kampoj (kun vertikala linio kaj sagoj dekstre) eblas senprobleme 'salti' al iu sekva linio ...

Ĉu estas etaĝlitoj ?
Ĝenerale ne. En kelkaj dulitaj ĉambroj ja eblas 'aldoni' etaĝlitojn, sed nur kiam ili estas bezonataj. La ĉambroj estas relative grandaj, luksaj, ofte kun TV kaj balkono. Kelkaj ĉambroj estas du-etaĝaj, kvazaŭ apartamentaj, ekz. apartaj lito-paroj por gepatroj kaj infanoj aŭ konataj paroj. Ĉiuj ĉambroj kun duŝoj kaj necesejoj.

Ĉu estas aldona pago por dulitaj ĉambroj ?

Ne. Sed bv. atenti, ke ni rezervas ilin nur por paroj resp. nur por plentempaj (kaj plenkotizaj) partoprenantoj. Aliaj (ĉefe subvenciitoj kaj partatempuloj) ricevas eventuale 3 - 4 litajn ĉambrojn, kompreneble ĉiuj ĉambroj kun sama komforto. Por partatempuloj estas ankaŭ la ebleco tranokti en urba hotelo (kun simila pago kaj kelkminuta promenvojo).

Ĉu estas lifto en la domo ?
Je dispono estas unu lifto en la domo, en la proksimeco de la manĝejoj
.

Ĉu oni ofertas trinkaĵojn dum la tagmanĝoj ?

La domo ofertas senkoste ĉ. 10 diversajn limonadojn (kun plej variaj gustoj) dum la tag- kaj vespermanĝoj. Nia "Knajpo" aldone ofertas la kutimajn gastejajn trinkaĵojn (kolao, vino, biero) je favoraj prezoj.

Kiam ni uzu la rabatokuponojn ?

La rabatokuponoj validas (nur) dum la IF-semajno, kaj en nia "Knajpo" kaj dum la tag- kaj vespermanĝoj. Vi utiligu ilin kvazaŭ vi pagas kontante; niaj deĵorantoj ĉiam notas la restintan sumon sur la dorsa flanko de via kupono. En nia IF-oficejo vi povas aĉeti kromajn kuponojn en valoro de 2, 4, 6, 8 aŭ 10 €. Sed kompreneble eblas ankaŭ pagi kontante aŭ vi petu krediton kaj pagu la tuton IF-fine.

Ĉu estos vizito al proksima naĝejo kaj / aŭ saŭno ?

Saŭno: La domo disponas pri propra saŭnejo (kun ripozejo kaj duŝoj), teretaĝe. Ni povos uzi ĝin laŭ IF-bezono (vd. la surlokajn informojn); por IF-anoj ĝi estos senkosta. Ni ofertas vizitojn ĉiun duan tagon, vespere post la vespera programo kaj unufoje posttagmeze, paralele al la novjara promeno. Ĝenerale ni antaŭvidas saŭnon por virinoj kaj viroj kune, sed laŭdezire eblas mendi ankaŭ apartigitan saŭno-tempon. En nia IF-oficejo vi povos ricevi saŭno-rekomendojn ("10 saŭno-reguloj"); ĉiukaze vi antaŭvidu por vizito du grandajn mantukojn (unu por la komenca kaj fina sekigoj, dua por sidi aŭ kuŝi sur ĝi en la saŭnejo).
Naĝejo:  Estos la ebleco viziti urban naĝejon, iom ekster la centra urbo; promenvojo iom pli ol 30 min., prefere vi uzu aŭton aŭ urban aŭtobuson (detaloj surloke).

Ĉu vi povas klarigi la funkcion de la internaciaj bankaj ĝiro-kodoj (pagoj el EU-landoj) ?

Ni volonte atentigas vin pri la eblecoj de mon-ĝiro de unu al alia EU-lando kaj klarigas ĉi-sekve ĝiajn avantaĝojn, ĉar uzante la internaciajn kodojn vi pagas la samajn ĝirkostojn kiel enlande, ofte, kiel ĉe multaj germanaj bankoj, la ĝiroj estas tute senkostaj. Vi petu apartan ĝirilon de via banko por eksterlando, verŝajne la bankoj donas ankaŭ informilon pri la bonorda plenigo de la ĝirilo:
  1. Ĝenerale vi devas indiki unue la nomon de la adresato, ekz-e ĉe IF skribu » H.D.Platz «
  2. Sekvas la internacia kodo IBAN, temas pri la konto-numero en internacia formato, al IF vi uzu jenan numeron: DE13 54510067 0091856676 (vi povas skribi kun aŭ sen interspacoj). Klarigo: La unuaj du literoj estas la landa kodo, sekvas ducifera kontrol-numero, poste la banka kodo kaj fine la (jam konata) konto-numero de IF ...
  3. La tria indiko estas la BIC- aŭ SWIFT-kodo, la identigilo de la banko, jen: PBNKDEFF. Klarigo: La unuaj kvar literoj estas la banka mallongigo, sekvas la lando (DE) kaj poste la sidejo de la banko, laŭdezire la bankoj povas aldoni ankaŭ la kodon de la branĉo ...
  4. Se oni demandas pri nomo / adreso de la cel-banko, skribu "Postbank Ludwigshafen"
  5. En kesteto por la sendo-maniero indiku nepre "normalan" transsendon, ne rapidan, ofte estas la cifero » 0 « (nulo)
  6. En kesteto "kostoj" prefere nenion indiku, ja ne necesas ene de EU. Ekster EU vi devus indiki, kiu pagas la sendokostojn, ĝenerale temas pri t.n."Our"-ĝiro, kio signifas, ke vi, la sendinto, transprenas ĉiujn sendokostojn ... 
  7. Eventuale sekvas la demando pri la mallongigo de la cel-lando, do DE
  8. Demando pri la valuto: ĝenerale temas pri EUR (€) aŭ via landa valuto
  9. Sekvas la demandoj pri la "sumo" kaj la "celo", do ekz. "60" (antaŭpago de 60 €) kaj "IF-antaŭpago" ...
  10. Kiel lastaj indikoj sekvas via konto-numero kaj via subskribo - jam ĉio!
Demandu vian bankon, se foje vi estas necerta; krome, se la ĝirkostoj estas pli altaj ol la enlandaj, atentigu la bankon pri la EU-dekreto 2560 / 2001 de 19 dec 2001. Ekde 1 julio 2003 ĉiuj EU-bankoj laŭleĝe devas apliki la dekreton!

  Kompreneble vi povas same ĝiri "enlande" al niaj perantoj, en Belgio kaj en Francio.

Ĉu pliaj demandoj? Bv. skribi al ni:  IF / Platz

 

«  reen al IF-startpaĝo