|
» IF: Kio allogis ilin al Nördlingen ... «
Kio
logis ĵurnaliston el Dagestano, profesoron de la Universitato de Jerusalemo, tutan
grupon da japanoj kaj amaseton da aliaj (fam)konataj esperantistoj al neĝa kaj
frosta urbeto Nördlingen, ĉe la rando de Bavario, en la fino de la jaro
2010? Internacia Festivalo, kompreneble, kiu jam estis en sia 27a eldono,
daŭre reĝisorita de HDP, alivorte Hans- Dieter Platz. Pluŝa ursego Steiff ĉe la enirejo de la moderna kaj komforta gastejo bonvenigis centon da partoprenantoj, kiuj poste ĝuis interkonan vesperon, sekvata de babilado kaj t(d)rinkado en la fama IF-Knajpo*, kiun nelacigeble prizorgis Harald kaj Grazyna. Tuj en la etoson ! oni retrovas malnovajn konatulojn, kaj ekbabilas kun novalvenintoj. IF elstaris ĉi jare
per la riĉeco kaj alta nivelo de la prelegoj. Okazis la 4a Internacia
Vintra Universitato, agnoskita kiel AIS-studsesio, kun 10 prelegoj
enkadre de ĝi (eĉ multe pli ol dum UK, konsiderante, ke en IF ĉiu
prelego daŭras 90
minutojn), kaj ankaŭ aliaj elstaraj
prelegoj ekster tiu kadro. La prelegantoj talente prelegis, la kursoj
estis
gajaj, kaj la ĉeestantoj tute feliĉaj. Ĉu la ĉielo falos sur niajn
kapojn ? Ni lernis pri meteoritoj per du prelegoj de
Bernard-Régis Larue,
aparte trafa temo en loko kreita de meteoritoj antaŭ 15 milionoj da
jaroj, kaj
per vizito de interesa muzeo pri regiona kratero. La vivon de
Aleksandro Dumas
kaj ties prauloj tre atentokapte prezentis Daniel Moirand, tradukinto
de la ĵus aperinta ‘Grafo de Monte-Kristo’. Same
atentokapta estis lia prezento pri
Antoine Galland, kiu venigis eŭropen la ‘Mil kaj Unu
Noktoj’n. Tre gaja estis
la kurso pri hebrea lingvo gvidata de Josef Shemer. Ĉu la nederlanda
estas
monda lingvo? - surprize demandis Kristin Tytgat. Ĉar la oficiala kadra
temo estis ‘lingvoj’, ni gustumis iom da dana prepare al la
UK, kaj eksciis
kelkajn bazaĵojn pri la armena, la jida, la latva, la luksemburga, la
rusa, pri
kelkaj dagestanaj lingvoj, kaj ankaŭ pri la franca gesta
lingvo. Mi ne povas
citi ĉi tie ĉiujn interesajn temojn, pri kiuj eblis kleriĝi dum tiu
semajno : pri astronomio, pri vojaĝoj tra operoj, Siberio, Kubo aŭ
Maroko, pri reta esperanta proverbaro,
pri pripensado laŭ mandalisma formo (kiu traktis ĝuste pri la
estonteco de IF). Pri la 26a IF (ankaŭ en la sama ejo) ni spektis
profesinivelan filmon de Liba kaj Floreal Gabalda. Kelkaj
programeroj celis plibonigon de nia sano: prezentoj pri korea ginsengo, pri kuracado
laŭ pastro Kneipp (sen rilato al Knajpo…)
kaj ne laste la saŭno, kiun ĝuis multaj partoprenantoj. Eblis ekzameniĝi
pri iuj AIS-kursoj kaj por la 3a fojo okazis KER-ekzameno. La
libroservo de FEL proponis abundan sortimenton da novaj kaj malpli novaj
libroj. Mikaelo
Bronstein, kiu ankaŭ reĝisoris grandan parton de la vesperaj programoj,
prezentis sian novan libron‘Urbo Goblinsk’, kaj Dmitrij Ŝevĉenko kun Anna
Striganova prezentis du siajn bildfabelojn « Ŝipeto Narklo » kaj
« Gargoĉjo ». Se temas
pri la vesperoj, la tradiciaj eroj fariĝas puraj rutinaĵoj, por tiuj, kiuj
jam de jardekoj partoprenas en la IF. Silvestra bufedo laŭorda: foti,
sidi, saluti, manĝi… kaj poste la silvestra balo. La nova jaro laŭ la
horzonoj, ĉi jare ekde Japanio ĝis
Britujo. Plej imponis la prezento
de la magiisto kun la blua ŝtono Triksini, kiu kapablas ridigi eĉ tiujn, kiuj
jam dekon da fojoj vidis lian spektaklon. Plurfoje
estis organizita ekskurso en la ĉarma urbeto, kun impona mezepoka murego (la
sola komplete konservita en Germanio), bone konservitaj turo-pordegoj, granda
kirko Santa Georgo, urbodomo, trabfakaj domoj kaj muzeoj. La tuttaga ekskurso
kondukis al Munkeno, la ĉefurbo de Bavario, pri
kiu en tiom mallonga tempo eblis gustumi
nur iom de la etoso, almenaŭ en la fama ‘Hofbräuhaus’,
kie la ekskursantoj
abunde tagmanĝis kaj trinkis. Mi enketis ĉe partoprenintoj. Pri la
demando, kio estis plej malbona? venis la respondo: la foriro en la
lasta tago. Entute tre ĉeestinda renkontiĝo. La aranĝon
salutis el Moskvo la nuna ambasadoro de Germanio en Rusio Ulrich Brandenburg,
kiu ĉi jare pro laboraj devoj ne povis partopreni en IF ; li promesis ke venontjare li klopodos veni al la 28-a IF en
Xanten. Ĉu ankaŭ vi ?
|
|
![]() Claude Nourmont LU-5682 Dalheim Luksemburgio (Claude prezentas sian novan AIS-diplomon) fotis: Liba Gabalda |
![]() |