|
» Kadra temo: Lingvoj «
Denove post unu jaro ni
renkontiĝis en la
bela bavara urbo Nördlingen
por festi la 27-an IF. La urbo bonvenigis nin impresige blanke vestita. Pro
rigora malvarma kaj neĝa vetero, trajnoj malfruis kaŭzante al multaj
partoprenantoj problemojn. Al la aranĝo aliĝis 111 personoj el 17 landoj, sed ne
ĉiuj povis veni. Tamen la festivalo estis tre sukcesa. Belkolora IF-broŝuro
konatigis nin kun la semajna programo. Ni ĝuis altkvalitajn prelegojn kaj
vesperajn kulturajn prezentaĵojn. Pluraj prelegoj traktis la kadran temon pri
lingvoj; ni povis konatiĝi kun la hebrea, armena, nederlanda, luksemburga, dana,
rusa kaj ankaŭ kun lernigaj teknikoj por lingvoj. Tacuo Huĝimoto el Japanio
klarigis pri idiolekto, dialekto kaj idiomo. Krome oni povis sperti gestan
lingvon kaj lingvon de fabeloj. En la mondo ekzistas miloj da lingvoj, sed nia Esperanto estas la
plej facila kaj belsona, Ni
praktikadis ĝin ĉiutage en gaja, agrabla kaj amika etoso.
Estis
okazo promeni en la urbo, rondiri la urban muregon, viziti preĝejan turon kaj
lokan muzeon. Plurfoje ni povis sekvi vojaĝprelegojn kun allogaj bildoj: tra
Rusio al Mongolio per transsiberia trajno, pri Kubo, Brazilo kaj Bona Espero,
Maroko de la nordafrika Atlaso ĝis Saharo, ĝui bildfabelojn kaj aŭskulti operojn. Aparte
interesaj prelegoj temis pri: kosmo kaj meteorŝtonoj, pri longitudo, pri reta
esperanta proverbaro, pri vintraj sportoj, pri efiko de korea ginsengo kaj
kuracado laŭ metodo de pastro Kneipp, pri Aleksandro Dumas kaj Antoine Galland
kaj aliaj. Pri perkomputila foto-prilaborado konatigis nin Rémy, kiu mem sukcese
spertiĝas en tiu-ĉi ŝatokupo. Per mandalismo ni provis trovi solvojn pri la
estonteco de IF. Tuj naskiĝadis ideoj kaj proponoj por plibonigoj... Filmo pri
la pasintjara IF refreŝigis memoron pri la antaŭa aranĝo.
Okazis
la 4a IVU, skribaj E-ekzamenoj laŭ la normoj de la Eŭropa Referenckadro,
funkciis libroservo. “Posidelki”
kun Ljuba el Rusio donis okazon agrable babili ĉe teo-trinkado kaj gustumi
kelkajn bongustaĵojn el Rusio. Siajn novajn librojn prezentis dum aŭtora horo
Mikaelo Bronŝtejn. Matene okazis gimnastiko, posttagmeze jogo, plurfoje eblis
ĝui saŭnon. Mi, inspirita de vojaĝado en Kubo, invitis dancŝatantojn al afrokuba
dancvespero. Interkonan, distran kaj internacian vesperojn gvidis Mikaelo
Bronŝtejn, dagestanan vesperon Aĥman Junusov. Josi Ŝemer preparis interesan
kvizon. Nia magiisto
Triksini amuzis nin per novaj trukoj. Ĉiuvespere ni kunĝuis restadon en nia
ŝatata “Knajpo”.
La 30-a
de decembro ni tradicie ekskursas. Ĉi-foje ni vizitis la bavaran ĉefurbon - Munkeno. Tie ni tagmanĝis en barelforma
restoracio kaj iom promenis en la urbo. Sed la plej interesa kaj atendata parto
de la semajno estas la silvestra nokto kun abunda bufedo, balo inaŭgurita per
polonezo kaj speciale festa etoso dum bonvenigo de pluraj Novjaroj laŭ la
diversaj horzonoj de la ĉeestantaj partoprenantoj. Do, brakumado, tostado kaj
kisoj tiuvespere abundas.
Korajn
dankojn kaj gratulojn al nia ĉeforganizanto Hans-Dieter Platz (HDP), kiu sukcese
dum pluraj jaroj aranĝas por ni neforgeseblan semajnon kaj zorgas pri ĝia bona
disvolviĝo. Jarfine ni renkontiĝos en la 28a IF, ĉi-foje en Xanten. Bonvenon al
vi ĉiuj!
Liba Gabalda en januaro 2011 |
|
![]() Liba Gabalda FR-91290 La Norville Francio fotis: Floreal Gabalda Francio Raporto de Liba aperis ankaŭ en la bulteno de Espéranto France-Est, 'La Informilo', marto 2011, nro 153, sub redakto de André Grosmmann La Informilo (PDF, 778 KB, 3 p.) |
![]() |