|
Gardas la ringo de l’ mur’ pacon por ĉarma urbeto, antaŭnovjara dormem’ kaj kvieto, kaj la abia murmur’. Lastajn momentojn de l’ jar’ bekas nun la tempobirdo, tamen alvenas nek trist’, nek sopir’, levu la glasojn ni ĉar - En Bavario, biere ebria fluge rapidas semajno feria. Trans la programo bunte varia de januar’ jam videblas la tria! Kion ni faru? L’ tempon ne ŝparu! Ĝuon de festa ripozo ekflaru por tutanima fola ebrio – en Bavario! Plenas je steloj ĉiel’, plenas pokaloj je vino, plenas je sentoj nun ĉies animo, kvazaŭ ĉampana botel’. Do sen hezit’, amikar’ ni la animojn malkorku, ŝaŭmon de l’ sent’ malavare alportu al festotablo ni, ĉar – En Bavario, biere ebria… Kaj por disiĝa moment’, por adiaŭa malgajo restu en koroj guteto de l’ gajno – ŝaŭmo de l’ rava event’. Triston de la kalendar’ tiu guteto ĝojigu, en malproksimo nin plu interligu kaj proksimigu nin, ĉar - En Bavario, biere ebria… 24.12.2010 Munkeno Jen litra kruĉo en la mano! Jen porka kruro sur telero! Ŝvebigas korpon kor-elano en bonaera atmosfero kun gusto de l’ bier’ bavara, kun voko de l’ rostaĵ’ vianda - tiel destino malavara min benas por momento franda. 30.12.10 Noerdlingen Venis en flamo de l’ morna ĉiel’, bato, la prahistoria… En ronda kav’ de iama falstel’ dormas urbet Bavaria. Rufajn tegolojn sur ĉiu tegment’ tuŝas novjara mateno. Laŭ olda muro de Noerdlingen’ garde rondiras la tempo. 01.01.11 Al HDP Ĉu ni elĉerpiĝas, kara? tro haste nin tempo lulas, kaj la laboreg’ multjara la sanon – ve, ne stimulas. Sed multas en mond’ amikoj, pensantaj pri mi kaj pri vi, do emu fortiĝi ni, kaj en nia labor’ plu vivi. 02.01.11 Wemding Ĉe l’ kafejo, nomata “Schlecht” ¹ staras ni kun hezito. Ĉu malbonas manĝaĵ’ sur plet’, aŭ mensogas la mito pri la schlecht Eble mastro kun pensa rekt’, sen rimors’ kaj prokrasto skribus “besser” ² anstataŭ “schlecht” por ke ĉiu ajn gasto ne plu vidu la nomon “Schlecht”. Sed la mastr’ de l’ kafejo “Schlecht” ludas la kontraŭdirojn, kaj fieras pro la elekt’ de la nomo, ĉar nur admirojn vekas manĝ’ en kafejo “Schlecht”. 03.01.11 ² besser (germane) = pli bona |
Aspiro Bardeca nurenberga kompani’! L’ komprenon senprobleme trovas ni en harmoni’ de l’ vortoj kaj muzik’, en la volvanta kanta gramatik’. Do ĝuste nin kunigis sorta pad’ por kuna sido, rido kaj kantad’. 04.01.11 Erlangen Saloneto aparta restoracia. Kelnereto alporta, la plago mia, frapas la enirpordon preskaŭ konstante, kaŭzas bruon, malordon, dum mi perkante ne atingas publikon, daŭre vaĉantan propran nur umbilikon, ne l’ sonon ĉantan… Do mi finu hodiaŭ l’ aferon mian per sincera “Adiaŭ, por ĉiam.” 05.01.11 Al Alois Voj’ al la fina venko nun en nebul’, amiko. Mankas favora vento, pelas amas’, publiko l’ pensojn, esence helajn. L’ sorto al ni kruelajn tagojn tro ofte donas, ofte la viv’ ne bonas por streb’, espero, kreo… Sed iru ni. Sen veo. 06.01.11 Freiburg Ulla fumas. Ni paŝas surmonten. Infanaro kuregas renkonten laŭ dekliva padeto ŝvarcvalda. Eble ankaŭ ni kuros tre baldaŭ post rigardi l’ urbeton de l’ supro. Akva lirlo, ŝtoneta susuro nin ĉe lanta paŝad’ akompanas. Mi jam tiun ĉi belon ekamas, ekŝategas kaj ekamindumas! Nin ĉirkaŭas montar’. Ulla fumas. 07.01.11 Hazarde en Freiburg Posedantino de rusa butiko ege fervoras pri l’ rusa muziko. Pompas la formoj, l’manoj aplaŭdas – ŝi min perceptas, aŭskultas kaj aŭdas! Mi ja scivolas pri l’ anatomi’ sed ŝi ne volas kanti kun mi… 07.01.11 Samvespere Ni kunsidis ĉe Manfredo en vendredo Kun fromaĝo kaj kun vino. La kulmino de l’ paroloj mondrenversaj plej diversaj venis post la noktomezo, kaj la pezo de la pensoj ne plu premis, kaj ni emis – ne konkludojn saĝajn formi, sed nur dormi. 07.01.11 Schwerin Aĥ, Laima, ho kiel vi stiras! Samtiel la viv’ preteriras en hasta, bombasta senlaco… “Jen placo. Jen ĉefa palaco. Jen lago. La dua. La deka.” Mi gapas kun frunto malseka por nur elbalbuti en fino: “Mi vin ne forgesos, Ŝverino!” 08.01.11 Renkonto Dum koncert’ en Ŝverino gvatas min sinjorino el la vico unua. Loze falas harondo, rekoneblas la blondo kaj rigardo la blua. Mi singulte tusetas, stumblas kaj pardonpetas ĉe l’ fervora kantado: malaperis ĉi haroj antaŭ dudek sep jaroj! Nun venigis la pado nin al tiu renkonto – jes, malgrandas la mondo, do amikon mi petu tuj min foti kun mia ekstertempa vizio. Mia kara, ridetu! 08.01.11 |
Entrajne Ĉu vivolongo nia nana min sopirigas? La rememor’, tutcerte, vana nin iel ligas. Pretervivinte duonvivon en svaga disto, ni tamen lasu la naivon cedi al tristo, do trovu nin indiferentaj l’ renkonta horo… Sed kial pulsas stultaj sentoj En mia koro? 09.01.11 Dresden Stacidomo konata. Ankaŭ preĝejaj kupoloj. La valizon en aŭton - sen senbezonaj paroloj, kaj antaŭen, al celo laŭ la inunda ebeno! Mi ne havas nun tempon. Do - ĝis poste, Dresdeno! 10.01.11 Saŭnado Kvasto – l’ flaŭro, mi – la faŭno, naŭdek gradoj en la saŭno, sed en Elbo – du! Do mi pensas, ĉu risku mi post av’ Alberto kuri laŭ ŝtupar’ kun lerto ĝis la akva frid’ kaj kun fola rid’ en malvarman akvon fali, kaj denove sin instali en varmega en’ de l’ ŝvitiga ben’? Mi kuraĝas, kuras, saltas. Pika frido, spiro haltas… Sed ja kia rav’ – Plonĝi kun la av’! 10.01.11 Berlin Jen la tago por promeno! Per frosteto rave pika tiklas min berlina beno en ĉi tiu tag’ unika. La paŝado en nebul’, do kun fumetoj ĉe elspiro realiĝas mensa muldo de l’vidito kaj admiro. Kaj registras mia kapo bildojn por la onta kreo… Anjo, fotu min sen ĉapo apud tiu nova ZEO!.. 11.01.11 Herzberg Esperanto-centro. La gastlibro plenas. La venantoj, certe tiun urbon benas, ĉar abundas ŝildoj, flirtas verdaj flagoj – jen fotindaj bildoj, kaj glorindaj agoj. Zamenhof granita kun okuloj tristaj. La urbet’ benita. Kvin esperantistoj. 12.01.11 Krefeld Veno. Tusad’. Butikaro. Samlandanino. Malŝparo en aĉetado plej hasta, ĉar, evidente, la lasta. Dura fromaĝ’. “Jaegermejster”. Mi ne kapablas komerce pensi ĉe ĉiu aĉeto! Estu truet’ en buĝeto, tamen mi agu kun certo antaŭ la lasta koncerto. 13.01.11 Al Ebel-familio Saluton, Volodja kaj Rosa, fidelaj amikoj! Forflugis la tempo mojosa en urbaj butikoj. Forglitis l’ inspiro koncerta kaj kuna kantado. Kandeloj degelis, kaj certa nur hor’ por sidado ĉetable kun vodko miela kaj la rememoroj pri l’ juno, kandele degela, la tagoj, la horoj de nia SEJMeca fortuno, kaptita bontrove… Ni kunas, kaj nin nia juno varmigas denove. 14.01.11 |
![]() Mikaelo Bronŝtejn RU-187550 Tiĥvin (Rusio) fotis: Rémy Bouchet (Francio) |