137
gastoj el 21 landoj kaj tri kontinentoj de la 26-a Internacia Festivalo
(IF) ĝuis la amikan etoson de la tradicia renkontiĝo en la bavara urbo
Nördlingen de la 27-a de decembro ĝis la 4-a de januaro. Kulmino
de la aranĝo estis la silvestra festo kun tostoj al la novjaro en la
landoj de la partoprenantoj. Kvarfoje oni tostis al la nova jaro - de
la gastoj el Rusio, orienta Eŭropo, meza Eŭropo kaj Britio - de la 10-a
vespere de la silvestra tago ĝis la 1-a matene de la novjara tago en
Germanio..
Por
la 26-a IF la organizanto Hans-Dieter Platz, pli bone konata en
Esperantio sub la mallongigo HDP, denove preparis vere internacian
programon. Sub la kadra temo "Fabeloj, fabloj kaj legendoj" li
prezentis vere internacian programon, kiu ampleksis pli ol 60 erojn.
Ekster tiu kadro estis prelegoj de la 3-a Internacia Vintra
Universitato agnoskitaj kiel AIS-sesio. Parolis i.a. profesoro Amri
Wandel pri "Fabeloj de sezonoj kaj astroj", d-ro Eugen Macko pri
"Ekologio de kulturoj kaj la hipernacia lingvo" kaj Hannes Larsson pri
"Distraj matematikoj". De Yashovardhan Singh la gastoj povis ekscii pri
"La historio de la nulo"..
La
tuttaga ekskurso gvidis la IF-anojn al la proksima urbo Nurenbergo
(germane: Nürnberg), la lulilo de la Esperanto-movado en Germanio.
Tie vivis fine de la 19-a jarcento Leopold Einstein, famkonata pioniro
de Esperanto. Li fondis la unuan Esperanto-asocion kaj eldonis la unuan
Esperanto-gazeton. La urbogvidadon preparis membroj de la nurenberga
grupo, kiu ankoraŭ hodiaŭ estas unu el la plej aktivaj en Germanio.
Plej
allogaj estis la kulturaj aranĝoj vespere - dagestana, rusa kaj israela
vesperoj - kaj la "knajpo", la intertempe internacie konata babilejo de
IF, kiu funkcias dum la programpaŭzoj kaj vespere ĝis longe post
noktomezo.
La
26-a IF ne nur profitis de la bona laboro de la organizanto kaj de la
multaj helpantoj, sed ankaŭ de la bona loko. La "Jugend- &
Familiengästehaus" en Nördlingen laŭ kvalito troviĝas ie
inter bona junulargastejo kaj hotelo. Pro ĝia taŭgeco HDP jam elektis
ĝin por la venonta IF. La ekskurso gvidos la gastojn al la bavara
ĉefurbo Munkeno.
Alfred Schubert
(januaro 2010)