PLENIGU VIAN KORON PER AMO KAJ BONECO
VIAN MENSON PER
SAĜECO KAJ VIAN ANIMON PER FORTECO KAJ ESPERO.
REALIGU ĈIUJN VIAJN REVOJN!
Nördlingen, en
Bavario, estas unu el la tri mezepokaj germanaj urbetoj, kune kun Rothemburg
kaj Dinkesbühl, kiu eĉ integre konservas la muregon kiu gardas la urbon ekde
la 14-a jarcento.
La murego, kun siaj kvin pordegoj kaj dekunu turoj
malfermiĝis ĉi-jarfine por ebligi eniron
de fabeloj, fabloj kaj legendoj el la tuta mondo, kiel la kadra temo de
multetna kunveno de ĉ. 150 homoj venintaj de 21 landoj, de tri mondopartoj,
kiuj en plenpaca kaj harmonia etoso kunvivos ekde la 27-a de decembro ĝis la 3a
de januaro, ene de la unuigo kiu rezultas de la komunikado per la mirinda
kaj belega internacia lingvo, Esperanto. El Litovio, Japanio, Israelo, Rusio,
Britio, Usono, Hispanio, Ĉeĥio, Slovakio, la skandinavaj landoj, Francio,
Nederlando, Aŭstrio, Italio, Svislando, Luksemburgio, Latvio kaj kompreneble
Germanio, alvenas viroj kaj virinoj serĉante kunecon kun siaj gefratoj, la
homoj.
Dank’al la laboro kaj entuziasmo de Hans-Dieter Platz,
helpita de sia amikaro, ĉi-jare realiĝas la 26-a Internacia Festivalo de
Esperanto, kaj eble, kiel HDP (amika kromnomo de la organizanto) diras: oni
povos konstati ke ne malofte la fabeloj havas komunan fonton. Fabeloj, fabloj
kaj legendoj jam estiĝis homara propraĵo; tre konataj estas la popolaj fabeloj
de la dano Andersen, de la franca Perrault kaj la kolektoj de la germanaj
fratoj Grimm. Vere pravas HDP.
Interesaj okazoj pri la festivala kadra temo estos prelego
de Stano Marĉek (Slovakio), Mikaelo Bronŝtejn (Rusio), Hannes Larsson
(Francio), Biruta Rozenfelde (Latvio), Kees Ruig (Nederlando) kaj la prezento
de Lena Karpunina.
Ankaŭ estos prelegoj pri diversaj kulturoj, sociaj,
historiaj, sciencaj, amuzadaj kaj aventuraj aferoj - temoj pri Pollando
(“Bildoj de juda Pollando: tio kio estis kaj (ne) restis”), lecionoj el Afganio
(de Ulrich Brandenburg el Belgio) kaj raporto pri Norda Koreio, prelegoj pri
astronomio (de d-ro Amri Wandel el Israelo, profesoro pri astrofiziko en la
universitato de Jeruzalemo, specialisto pri aktivaj galaksioj kaj
astrobiologio), ĵurnalismo - Paul Peeraerts (Belgio) kaj Alfred Schubert
(Germanio), Ekologio de kulturoj, de Eŭgen Macko el Germanio kiu studis
filozofion, internacian politikon kaj socipsikologion en la universitato de
Munkeno, pri matematiko - “Historio de nulo” de Yashovardhan Singh
(Hindio/Germanio) kiu diplomiĝis pri matematiko kaj magistriĝis pri lingvistiko kaj kunverkis plurlingvan
matematikan vortaron, prelego pri kajakado, de Ugo de Riu kaj Annarosa Andrei
(de Italio) kiuj krome kondukos diskutrondon pri Ĝemelaj urboj kaj Esperanto,
kaj interesa prezentado pri la mondfama germana tabulludo “La koloniantoj de
Katano”. La programo inkluzivas ĉarman japanan prezentadon (de Masumi kaj Tacuo
Huĝimoto) pri enpakado per tuko, por montri interrilaton de objektoj kaj koro;
eĉ estos prelego de Harald Shicke (Germanio) pri la porka gripo.
Oni ankaŭ festivalkadre okazigos aliajn turismajn, sociajn
kaj korkunvenajn eventojn, en etoso de internacia komprenado. La
tradicia
interkona (glacirompa) vespero, vizito al la bierejo Ankerbräu
-kial ne viziti
bierejon en Germanio!-, ekskurso al Nürnberg kaj la
esperantgvidita vizito (de
Brian Moon, el Luksemburgio) al la Rieskrater-muzeo (kun sia kolekto de
meteoroj kaj temoj pri astronomio. Nördingen fondiĝis en la
kratero, farita de meteoro, kiu falis surteren antaŭ dekkvin
milionoj da jaroj). Kiel kultura amuzado estos rusia nokto (kun kantoj,
dancoj,
oksikokoj kaj vodko, kun Vera Vlasova kaj Inga Krejson, la israela (kun
Esti
Sebban) kaj la dagestana (prezento de Aĥman Junusov, Elena Smirnova kaj
Elena
Sepikhanova -Dagestano estas lando de norda regiono de Kaŭkazo-) kaj
kompreneble internacia nokto por ĉiuj kiuj volas improvize sinprezenti.
Ne
mankas ĉiunoktaj kunvenoj en la “Knajpo”, kies afabla
'Knajpistino' estas Vida
Kulikaŭskiené el Litovio.
Por internacie bonvenigi la novan jaron en festa kaj ĝoja
etoso, oni okazigos la tradician Silvestran bufedon kaj balon, inaŭgurita per
mazurko, tipa pola danco, gvidata de Liba Gabalda. La unuan tagon 2010
esperant-celebros diservon la pastro Bernhard Eichkorn el Germanio.
Miajn plej bonajn dezirojn al ĉiuj por la nova jaro, per la
samaj vortoj kiujn skribis al mi Vida Kulikaŭskiené de Litovio: “Plenigu koron
per amo kaj boneco; menson per saĝeco kaj animon per forteco kaj espero.
Realigu ĉiujn viajn revojn!”.
Guillermo Macías y Díaz Infante *
Aguascalientes, Meksikio
* membro de la Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio