La IF mem okazis en
moderna novkonstruita junularfamilia gastejo kun propra saŭno. Ĉi foje la kadra temo
estis: Fabeloj, fabloj kaj legendoj. Laŭ nia kalkulo okazis ĉirkaŭ
60 diversaj programeroj kaj bedaŭrinde ne estis eble viziti ĉiujn. Do ni devis ofte
inter tri aŭ kvar samtempaj programeroj decidi, kiun ni vizitas aŭ
partoprenas. Fabelo Andersen, fabelo fratoj Grimm, Rusa fabelo, Latvaj fabeloj
kaj Dagestana fabelo estis la prelegoj, kiuj rekte tuŝis la kadran temon. Ili
montris la diferencojn inter la diversnaciaj fabeloj kaj ties komunecojn.
En la kadro de la 3-a Internacia Vinta Universitato (IVU) estis
prezenditaj jenaj prelegoj: “Fabeloj de sezonoj kaj
astroj”, “Distraj
matematikoj (du partoj)”, “De cifero al nombro –
historio de la NULO” kaj
“Ekologio de kulturoj kaj la hipernacia
lingvo”. Kelkaj prelegoj plivastigis nian nunan scion pri
landoj ekster Eŭropo.
Estis interalie la prelegoj “Lecionoj el
Afganio” kaj “Raporto pri Norda Koreio”. Krome mi volas ankaŭ ne forgesi, ke okazis
du “Aŭtoraj horoj” de geverkistoj. Se mi bone nombris, dum la IF ĉi-foje
estis aŭdeblaj 29 diverstemaj prelegoj.
Por la plibonigo de la
sanstato ĉiu povis viziti la saŭnon kaj partopreni ĉiutagan kurson
“Tai chi chuan – tradicia ĉina arto”. Dancemuloj
povis lerni flamenkon aŭ “liniajn dancojn”. Eĉ desegna
kurso okazis ĉi-foje. La tuttaga ekskurso gvidis nin al Nürnberg. Ĝi posedas imponan kastelon kaj
mezepokan urban centron. Kompreneble ni povis manĝi tagmeze la mondkonatan Nürnberg-an
Kolbaseton.
La vesperoj estis aranĝitaj kiel
rusa, dagestana kaj israela vesperoj. Unu vespero estis la Zamenhofa Vespero,
okaze de la 150-a datreveno de la naskiĝo. Kulmino de la Festivalo estis denove la SILVESTRA BALO. Post bonega manĝo
en bufeda formo kaj dancado ni bonvenigis kvarfoje la novan jaron laŭ la
diversaj horzonoj. La lastaj partoprenintoj enlitiĝis frumatene.
La 26-an IF entute
partoprenis ĉ. 140 geesperantistoj el 21 landoj kaj tri
kontinentoj. Finfine ni ne volas forgesi danki al HDP (Hans-Dieter
Platz) por la bone
preparita kaj aranĝita Internacia Festivalo. Ni partoprenis ankaŭ
la plilongigan tagon kaj vizitis en tiu tago la
urbeton Dinkelsbühl.
La venonta, la 27-a IF, okazos denove en Nördlingen kun la tuttaga ekskurso
al München. Ni nur povas rekomendi al ĉiuj: vizitu, partoprenu kaj ĝuu la
Internacian Festivalon.
![]() |
Anita kaj Franz-Peter Kurtz DE-19055 Schwerin Germanio februaro 2010 |