Mi deziras prezenti al vi mian lernantinon kun tuja konfeso, ke inter ŝiaj multaj instruistoj (ŝi lernas – krom la ordinaraj lernejaj objektoj – dancarton, pianludon, kantarton, pentroarton) mi instruis al ŝi nur Esperanton. Inga Krejson, 16-jaraĝa, estas konata al la partoprenintoj de Tiĥvinaj Esperantistaj Metiejoj (TEM-oj) pro sia kantado kaj dancado surpodie kaj pro afabla ĉiuvespera deĵorado en la Bardkafejo. TEMoj tre entuziasmigis ŝin, do ŝi venis aŭtune al mia progresiga E-kurso kaj dum duonjaro eltrovadis tempon inter siaj multegaj okupoj por tre efike labori ankaŭ tie. Laŭ iniciato de Vera Vlasova, profesia muzikistino, instruistino pri piano en la Artlernejo de Rimskij-Korsakov, dum aŭtuno-2009 estis preparita varia koncerta programo, kiun la triopo (Vera, Inga kaj mi) sukcese prezentis dum la 26-a Internacia Festivalo (IF) en Bavario kaj poste kelkloke en Normandio.
Dum la IF ni varbis en nian teamon Riga-anon Sergeon
Straŝnenko, kiu grave helpis nin kiel la dua gitaristo kaj kantisto en nia
programo. Certe, Inga estis la stelo de la koncerta programo; mi opinias, ke
nur dank’ al ŝia kontribuo la Rusan koncerton kelkaj IF-anoj nomis la plej
sukcesa koncerto en la tuta 26-jara historio de IF-oj. Brila ideo de Vera estis
tuja kunkantigo de Inga kun la samaĝa Denise, afrika knabino, edukata de
germana esperantista familio. La knabinoj sukcesis eksterordinare agordi la
voĉojn kaj prezenti ĉarmajn blusojn. Sube estas prezentita la raporto de
Inga pri ŝia unua vojaĝo al eksterlanda Esperantujo. Mi speciale fieras, ke mi
ne devis elspezi mian tempon por korektado – nur kelkaj eraretoj estis en ŝia
verko. Necesas nur aldoni al sia raporto, ke
la 26-a Internacia Festivalo kun kadra temo « Fabeloj » kaj kun ĉ.
150 partoprenantoj el 21 landoj brile funkciis inter la 27-a de decembro 2009
kaj la 3-a de januaro 2010. Krom laŭtemaj prelegoj pri fratoj Grimm, Charles
Perrault, Ivan-la-Stultulo, dagestanaj fabeloj k.a. okazis aliaj elstaraj
eventoj: la tradicia Vintra Universitato kun prelegoj pri astronomio, matematiko,
ĥemio, interesega prelego de Ulrich Brandenburg pri la situacio en Afganio,
multaj ekskursoj, prezentadoj ktp. Pro nia provluda okupateco ni sukcesis
partopreni ne multon el tio – jen la sola bedaŭrindaĵo de nia vojaĝo. Ĉi jare Inga finas la mezlernejajn studojn kaj devas elekti sian
vojon en la vivo. Mi deziru al ŝi trafan
elekton kaj brilajn sukcesojn en tiu vojo.
![]() |
Mikaelo Bronŝtejn RU-187500 Tiĥvin Rusio (en februaro 2010) fotis: R.Bouchet |
Ĉiutage estis diversaj
prelegoj, kie oni povis ekscii tre multe da novaĵoj kaj interesaĵoj, sed poste,
je la 8-a komenciĝis la «vesperoj»: Interkona, Dagestana, Rusa, Zamenhofa,
Israela kaj Internacia. La plej respondecan nian
koncerton en Germanio – la Rusan vesperon ni tre longe preparis: ni devis lerni
multe da tekstoj, fari koruson el niaj diversaj voĉoj, prepari tradukojn kaj kostumojn,
organizi provludojn… Kaj certe, antaŭ la koncerto ni tre klopodis kaj deziris,
ke ĝi plaĉu al la homoj, kaj, laŭ mia opinio, ĉio estis sukcesa. La plej ĉefa por
mi - estas ke la koncerto pasis bone, kaj ke ni scipovis iomete levi la humoron
de la homoj. Pri mi mem mi povas
diri, ke preskaŭ ĉiuj miaj rememoroj estas ligitaj kun tiuj vesperoj, kie mi ne
malmulte eksciis pri tradicioj kaj historioj de diversaj landoj kaj krom tio,
konatiĝis kun multaj interesaj homoj. Estis kelkaj lecionoj de mazurko, kiun ni dancis en unu el
plej memorindaj vesperoj – la Novjara vespero. Ankaŭ estis rimarkinda
kaj bongusta manĝajo dum IF, en unu granda amika kompanio, neordinara
atmosfero. Ĉio tio faris la unuan mian restadon en IF neforgesebla. Mi ricevis
multe da pozitivaj emocioj kaj helaj rememoroj.
![]() |
Inga Krejson RU-187500 Tiĥvin Rusio (en februaro 2010) fotis: R. Bouchet |