La Internacia
Kongresa Universitato (IKU) okazas jam de pli ol 50 jarojn kiel serio de
fakaj prelegoj, kiuj estas ĉiujare prezentataj dum la Universalaj Kongresoj de
Esperanto. La IKU komencis en
la jaro 1951, kiel Internacia Somera Universitato (ISU; la nomon oni
shanghis en 1980, kiam la UK unuafoje okazis en la suda hemisfero). Kial do ne
ekzistu ankau VINTRA Universitato? Serĉante taŭgajn formon kaj kadron mi
pensis pri kunlaboro kun Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Jam en
la naŭdekaj jaroj, kadre de la scienca kaj faka agado de UEA, mi iniciatis kunlaboron
inter AIS kaj IKU. En 1995 okazis en Tampereo la unua komuna sesio, kaj de tiam
preskaŭ ĉiujare okazis dum la UK komuna
AIS-IKU sesio, konsistanta el tri kursoj. Estis nature uzi similan kunlaboron
por la vintra aranĝo, sed kiam kaj kie ĝi okazu?
En la (nordhemisfera) somero la UK servas kiel
organiza kadro por IKU. Vintre ekzistas pluraj tradiciaj tutsemajnaj Esperanto-renkontiĝoj
dum la novjaro, kiuj povas servi kiel taŭga kadro por la paralela vintra universitato.
Mi decidis elekti la Internacian Festivalon (IF), ĉar ĝia riĉa kleriga programo
plej taŭgas al tiuspeca aranĝo (fakte AIS-sesio okazis dum IF jam antaŭe, en
2005, sed kiel paralela, aparta programo de AIS).
Tiel naskighis la Internacia Vintra Universitato (IVU),
kiun mi unuafoje organizis kadre de la pasintjara IF en Düsseldorf, laŭ
formato simila al la "komuna sesio" de AIS kaj IKU dum UK: studsesio
de AIS konsistanta el tri kursoj. Fine de mia kurso (kiu temis pri vivo
ekstertera kaj la planedo Marso) okazis ekzameno por la interesitaj partoprenantoj,
kaj ĉ. 20 sukcesis kaj ricevis oficalajn AIS-atestojn en solena ceremonio kiu
okazis ... dum la silvestra balo.
Sekve de la sukceso de la unua IVU, okazis la
nunjara IVU-2, denove kadre de la IF, kiu okazis samloke kiel pasintjare, en la
junulargastejo en Düsseldorf. La elekto de temoj estis varia: Renato Corsetti
prelegis pri Lingvistikaj observoj pri E-o, Eugen Macko pri Naciaj ideologioj
en Mezeŭropo, kaj mi – pri la temo "Teleskopoj", okaze de la 400-jara
datreveno por la invento de la astronomia teleskopo (resumoj de la tri kursoj
videblas ĉe http://www.internacia-festivalo.de/ sub "Internacia Vintra Universitato"). La
kurso pri teleskopoj inkludis ankaŭ praktiakan parton, en kiu la partoprenantoj
kunmetis veran teleskopon, kaj sekve uzis ĝin (dum la silvestra balo) por
observi stelojn, malgraŭ la subnulaj temperaturoj ekstere. Ankaŭ ĉi foje okazis
ekzameno por la interesiĝantoj. Sukcesis 13 kiuj ricevis atestojn de AIS en
publika ceremonio, ĉi foje kadre de la Armena vespero. Estis simbole ke la
organizantoj, Elena kaj Jasmin Arakelian, havas la saman familinomon kiel fama
armena astronomo, je kies nomo nomighas pluraj galaksioj.
Nun oni jam ekplanas la trian IVU-n, okazonta en la nunjara IF en Nördlingen, Bavario.
![]() D-ro Amri Wandel IL-71799 Makabim Israelo foto: Liba Gabalda |
![]() |