Partoprenanto,
kiu unuan fojon partoprenis la tradician internacian festivalon diris
al mi: ĉu estus troige diri, ke UK povus lerni el la IF? Tiuj, kiuj
partoprenis jam
multajn fojojn, ne tro surpriziĝas: ĉio fariĝas rutina, ĝenerale bone
funkcias, kaj kritikemuloj serĉas ĝuste la etajn malagrablajn erojn en
ĝenerale bone funkcianta aranĝo. Spertoj de la organizanto kaj ties
helpantoj
kompreneble ludas grandan rolon. Dum iuj el la programeroj, kiu traktis
pri
kongresoj, iu admiris la bonegan organizitecon de la aranĝo, kiu
verŝajne ŝuldiĝas al tio, ke se sama homo prizorgas la aranĝon de
renkontiĝo, tiu
akiras valorajn spertojn, kiujn li povas reinvesti la postan jaron, des
pli se ĉiam
en la sama lando, foje en la sama ejo, dum por UK ĉiujare LKK devas
reinventi
diversajn paŝojn de la organizo, en malsama lando kun malsama kulturo
kaj
malsamaj cirkonstancoj. Ankaŭ la skalo estas tute alia: en IF kunvenis
ĉ. 150
homoj, do povas esti multaj programeroj, kiujn ne eblus organizi por
pli
grandskala aranĝo, ekzemple ĉiuvespere komuna babilumado, muzikado,
kantado,
trinkado, en sama ejo. Ankaŭ la granda avantaĝo estas, ke ĉio okazas en
la
sama loko: programo, manĝado, tranoktado…
La
kadra temo estis literaturo, kaj tiel estis kelkaj prelegoj pri la
temo, la relative
malmultaj ĉeestintaj aŭtoroj prezentis siajn verkojn en aŭtora horo,
sed tio
ne estis la solaj seriozaj programeroj. Estis tiom riĉa programo, ĉiam
okazis
paralele 4 aŭ 5 programeroj, ke ofte malfacilis elekti, kion ĉeesti: mi
persone bedaŭris iujn koincidojn. Ĉu ĉeesti prelegon de Ulrich Lins pri
'TEJO en 1968' aŭ aŭskulti Renaton Corsetti paroli pri 'Homoj kaj
membroj en
la movado' ? Ne solvebla dilemo. Kaj pri juda humuro Josef Ŝemer certe
ridigos
la ĉeestantojn. Feliĉe la kvaran proponon mi rajtas flankenmeti, ĉar ĝi
rilatas al alia speco de publiko, al kiu mi delonge ne plu apartenas:
temas pri
ekzerca rondo por ne tiom lertaj parolantoj, gvidita de Tatjana
Loskutova. Tio estis
la unua mateno. Posttagmeze denove 4 paralelaj programoj, kaj aldone
ebleco
ekskursi al la malnova parto de la urbo Düsseldorf…Ni ne
havas tempon enui.
Post la kafpaŭzo, denove 4 paralelaj programeroj; i.a. komenciĝas la
unua
sesio de IVU, kun prelego de Renato Corsetti, ne maltrafebla:
lingvistikaj
observoj pri kelkaj trajtoj de Esperanto. Inter la 25 IF kiujn mi
ĉeestis, tiu ŝajnas al mi esti la plej serioza. Ne nur pro la fakaj
prelegoj, ne nur pro
IVU (vidu la apartan raporton de Amri Wandel) sed
ankaŭ pro la okazigo de la tutunuaj novtipaj ekzamenoj. Mi mem miris,
ke eblis okazigi tiun sesion. Mallonge antaŭe venis la propono okazigi ilin en
IF, kaj mi supozis, ke neniu emus fari ekzamenojn en tiu festivala jarfina
etoso. Feliĉe mi malpravis: estis granda interesiĝo, konsiderante la
lastminutecon, la ekzamenojn oni anoncis nur dum la IF mem. Tiuj aferoj donis sian karakteron al la Jubilea IF:
inter la diversaj jarŝanĝaj aranĝoj, ĝi verŝajne estis la sola, kie okazis
tiaj seriozaj eroj.
Tiu ĉi IF estis la 25a, kaj
do necesis festi la Jubileon. Oni tion faris per speciala vespero, kie la
magiisto elmagiis la 13 ĉeestantajn partoprenintojn de la unua IF, okazinta en
la jarŝanĝo 1979/1980. Sekvis anekdotoj el tiu unua IF (kiu tiam estis
samloke kiel IS), kelkaj surprizaj lumbildoj, muzikaj kaj aliaj kontribuoj honore
al la pioniroj de IF, kaj fine la magiisto aŭguris pri estonto de IF. La
vespero glore finiĝis per trinkado de ŝaŭmvino kaj frandado de memorindaj
kukegoj speciale menditaj por la okazo.
La
nunaj partoprenantoj
estas fakte pli
malpli la sama generacio kiu antaŭ 29 jaroj transiris de IS al
IF…kiuj daŭre ŝatas la ecojn de la programo, la etoson, kaj ĉefe
la eblecon retrovi la
geamikojn de jaro al jaro. Ĉi jare la IF
funkciis
kiel aparte altnivela klerigejo, kio ne malhelpis ĝui la kutiman
distran
etoson. Inda Jubileo! Dankegon al la ĉefa motoro HDP (Hans-Dieter
Platz) kiu sukcesas tra la jaroj stiri la aranĝon, kaj feliĉigi postulemajn
partoprenantojn.
januaro 2009
![]() Claude Nourmont LU-5682 Dalheim Luksemburgio (Claude prezentas la unuan kaj la aktualan IF-broŝurojn) fotis: Rémy Bouchet |
![]() |
![]() |