La 25-a Internacia Frestivalo okazis de la 27a de decembro 2008 ĝis la
3a de januaro 2009 en Düsseldorf (Germanio), organizita de
Hans-Dieter Platz, pli konata per la nomo HdoDoPo (HDP). Estis 170
partoprenantoj el 22 nacioj.
Ĉar
mi jam partoprenis en IF antaŭ pli ol 20 jaroj, HDP konsnetis al mi
rabaton de 2 eŭroj, kaj krome mi ricevis 4 eŭrojn, ĉar mi loĝas ekster
Germanio. Tiu 6-eŭra rabato validis por la 'Knajpo'. 'Knajpo' estas
germanismo por 'trinkejo'. Tie mi trinkis multajn tizanojn, ĉar kiel
multajn partoprenantojn, min kaptis malvarmumo. Fine de la restado
amikino Grazina, el Litovio, proponis al mi ginsnegan teon.
La
interkonan vesperon gvidis Mikaelo Bronŝtejn el Rusio. Poste, en ĉiu
normala tago estis 4 aranĝoj (prelegoj, promenoj, ludoj...) matene, 4
post la tgamnaĝo kaj 4 inter la kafpaŭzo kaj la vespermanĝo. Necesis do
elekti, kaj mi raportas pri tio, en kio mi ĉeestis.
La
ĉi-jara temo estis 'literaturo'. Okazis podia debato kun Anna
Löwenstein, Tacuo Huĝimoto, Armela kaj Ĵak Le Puil kaj Paul
Peerarts pri la temo 'Esperanto-literaturo, de kie kien?' Ĝin gvidis
Mikaelo Bronŝtejn surbaze de demandaro, kiun li estis antaŭe disdoninta
al la ĉeestontoj. Mi alvenis kun malfruo, reveninte el promenado. Dum
mi ĉeestis oni parolis pri 'traukado, merkato, recenzoj. Mi trovis, ke
oni traktas tro da sinsekvaj punktoj, kaj ne sufiĉe profundiĝas en ĉiu.
Mikaelo Bronŝtejn gvidis ankaŭ kvizon. La plej malfacila demando estis,
kiu verkis 'Du el' ? Mi estis inter la 9, kiuj respondis, William Auld
ka Marjorie Boulton. Ne! 2 personoj trovis la ĝustan respondon,
Marjorie Boulton kaj Poul Thorsen. Kaj mi havas la verkon en mia salono!
Dum sia aŭtora horo Mikaelo Bronŝtejn prezentis sian aktivadon dum
2008: li tradukis, eldonis alies verkojn, verkis teatraĵon ktp. Li
ankaŭ kantis kantojn, kiuj iam aperos en nova KD.
Anna Löwenstein prezentis sian novan romanon 'Morto de artisto'.
Kiel 'La ŝtona urbo' temas pri historia romano, kiun ŝi mem elangligis.
Tiu dua romano rakontas la vivon de imperiestro Nerono.
Sed ne ĉiuj prelegoj rekte rilatis al la temo. Josi el Israelo prelegis
dufoje pri juda humuro, kiu laŭ li estas propraĵo de orienta Eŭropo.
Pli ol liaj teoriaj konsideroj plaĉis liaj ŝercoj. Plurajn mi konis sen
scii, ke ili estas judaj. Ĉu Judoj kopiis aliajn popolojn, ĉu inverse?
Rusino montris bildojn pri vojaĝo sia en Nepalo, Franco raportis pri
Rusio, kun komnetoj de Mikaelo Bronŝtejn, kaj la argentina kantisto
prezentis sian landon.
En la lundo mi partoprenis en promenado al la juda tombejo. Ni omaĝis
al la juda poetino Rose Ausländer, kaj ni revenis piede laŭlonge
de Rejno.
En la mardo okazis la tuttaga ekskurso. Matene en Akeno, iama ĉefurbo
de la imperio de Karolo la Granda, ni vidis la katedralon kaj fabrikon
de spickukoj.. Ni veturis al restoracio en Kelmis (Belgio). Dum la
manĝo loka esperantisto klarigis la malsimplan historion de tiu loko,
longe pridisputita de pluraj nacioj. En 1908 estis tie proklamita la
Esperanto-ŝtato 'Amikejo'. Post la manĝo ni veturis al loko,
kiierenkontiĝas la limoj de Belgio, Nederlando kaj Germanio. Kiam ni
estis ree sidantaj en la du busoj, HDP anoncis, ke ni ne veturos al
Maastricht, ĉar mankas tempo. Tamen la ekskurso estis interesa. Sed mi
revenis el ĝi malsana, tial mi ne plu eliris el la junulara gastejo
antaŭ la tago de la hejmenveturado. tiam mi nek vidis la historian
parton de Düsseldorf nek partoprenis en iu el la du novjaraj
promenadoj.
Vespere estis unu programo por distri ĉiujnb partoprenantojn, estis
koncertoj de Ĵak Le Puil kaj de argentina kantisto, kaj armena vespero.
Unu el la vesperoj estis dediĉita al la jubileo, ĉar temis pri la 25a
Festivalo. La jubilean programon gvidis Trixini. Komence IF celis esti
ranĝo por mezaĝuloj, kiuj ne plu partoprenas en junularaj aranĝoj, sed
ankoraŭ ne estas maljunaj. Ili laboris dum la jaro kaj alvenis jarfine
kun siaj infanoj. Sed montriĝas, ke de iu jaro al alia ĉiam revenas la
samaj, malmultaj venis unuafoje. IF estas novjara aranĝo, ĉe kiu regule
retroviĝas bando de geamikoj, kiuj kompreneble ĉiufoje aĝas unu plian
jaron. Ne estis multaj infanoj, ĉar la gefiloj kreskis.
Mi iris al la novjara bankedo, ĉar necesis, ke mi min nutru. Je la 21a
horo oni bondeziris la novjaron al la Armenoj, ĉar estis la 24a horo en
Armenio, kaj al la Japanoj, ĉar en ilia lando jam estis mateno. Je la
22a horo mi jam kuŝis en la lito kun miaj mikroboj. Ĉar la junulara
gastejo ne disponigis al li sufiĉe da ĉambroj, HDP ne povis doni al mi
unulitan ĉambron. La samĉambranino estis ĉarma, sed ni ne dormis dum la
sama tempo.
En la sabato 3a de januaro sonoris mia vekilo je la 4a horo. Mi
pretiĝis kaj trovis en la enirejo kelkajn esperantistojn babilantajn
rigardinte la stelojn kaj adiaŭonte la forveturontojn. Mi vekis
Bruno'n, la ŝoforon, kiu afable kondukis min al la stacidomo.
Tiom plaĉis al mi tiu dua partopreno en IF, ke mi aliĝas al la amikaro:
mi aliĝos al la 26a IF, kiu okazos de la 27a de decembro 2009 ĝis la 3a
de januaro 2010 en Nördlingen (Bavario) kun la temo 'fabeloj'.
Jacqueline Lépeix
februaro 2009