Raporto de André Grossmann (Francio)
aperas en "La Informilo" (Esperanto France-Est), jan-mar 2009
25-a Internacia Festivalo en Düsseldorf
27.12. 2008 - 3.1. 2009
» Kadra temo: Literaturo «
HDP, la konstanta organizanto de IF,
refoje donis al ni rendevuon en Düsseldorf kaj eĉ en la sama
domo kiel en 2007. Sed fakte ni troviĝis en tute alia parto de la
domo, plene modernigita, kun vastaj salonoj, sur pluraj etaĝoj. La
knajpo agrable situis en la enireja halo kun vasta spaco por kune
babili kaj ĝui la etoson. Nur la dormoĉambroj similas al tiuj de
2007. Krome tiu 25a IF estis jubilea. La vespero por festi la
jubileon estis aparte bone organizita kun jubileaj kukoj kaj
ŝaŭmvino. La kadra temo Literaturo proponis interesajn prelegojn.
Sed ankaŭ prelegoj pri scienco, pri vojaĝoj estis aparte
allogaj. Certe ni ne forgesu la kutimajn programerojn kiel ekskursojn,
distrajn vesperojn, silvestran balon, novjaran promenon, kiuj grandparte
kontribuis por igi la tutan semajnon vere alloga kaj ĝuinda.
Al tiu 25a IF aliĝis 167 personoj el
23 landoj. Inter ili estis pluraj novaj partoprenantoj ankaŭ el
landoj ĝis nun preskaŭ ne reprezentitaj, Armenio, Japanio,
Argentino. Jam la 27an de decembro okazis la interkona vespero kun
bonvenigaj salutoj de HDP. Li ankaŭ
klarigis la situacion de la nuna domo, kies antaŭa estrino eksiĝis.
Malgraŭ tio li sukcesis solvi ĉiujn administrajn kaj organizajn
problemojn. Mikaelo Bronŝtejn poste prizorgis la ceteron de la
vespero per kantoj kaj allogaj ludoj. Al 5 kandidatoj estis
proponitaj glasetoj da akvo aŭ vodko. La publiko devis diveni laŭ
la aspekto de la trinkintoj, kiu el ili fortrinkis la solan
vodkoglaseton. Edmond Plutniak ja
aspektis al la tuta publiko la
feliĉulo, kiu trafis la ĝustan glaseton. Sed envere ĉiuj el ili
havis vodkon en sia glaseto. Aliaj trinkintoj sukcesis tion lerte
kaŝi. Jen aliaj ludoj kaptis la atenton de la publiko kaj amuzigis
ĉiujn.
Dum la tuta semajno okazis diversaj
samtempaj prelegoj, inter kiuj ja necesis elekti. La matenaj prelegoj
okazis de la 10a ĝis la 11a30 aŭ eĉ pli longe. En la posttagmezo
okazis du serioj da prelegoj de la 13a30 ĝis la 15a kaj de la 16a30
ĝis la 18a. Pro la samtempeco de la prelegoj, ja necesis bone elekti
kaj iel rezigni pri la ceteraj prelegoj.
Aparte interesaj estis la prelegoj de
Jozefo Ŝemer el Israelo. Lia temo estis "Juda humuro". Li
enkondukis sian prelegon per klarigoj pri la juda religio kaj juda
popolo, ties diversaj tradicioj kaj kutimoj en centra Eŭropo kaj
aliaj mondpartoj. Li aparte emfazis la malfacilajn regulojn de la
juda religio. Eble nur 20% de la popolo sukcesas
ilin sekvi kaj eble nur 10% plene
respektas ilin. Krome li klarigis, ke dum la jarcentoj estis pli
forta tradicio studi ĉe judoj ol ĉe aliaj popoloj. Tial li ne
hezitis mencii plurajn jud-devenajn eminentulojn, sciencistojn tra la
mondo, inkluzive Zamenhof. Sed aliflanke granda parto de la popolo
estis malriĉa kaj eĉ mizera. Certe tre utila enkonduko por poste
pli facile kompreni judajn ŝercojn.
Aliaj prelegoj pri literaturo estis "La
mondoj de fratoj Strugackij". La plej famaj rusaj verkistoj de
scienc-fikciaj romanoj. Mikaelo prelegis pri ili kaj eĉ povis
proponi 7 tradukojn, kiujn li jam sukcesis plenumi.. "Morto de
artisto" estas la nova romano de Anna Löwenstein (Italio)
post la fama verko "La ŝtona urbo". La libro estis akurate
liverita al la surloka libroservo de FEL. Pri "Vivo kaj verko de
la juda poetino Rose Ausländer" prelegis Christiane Oetter
(Germanio). Pri "Armena literaturo
en Esperanto" parolis Karine Arakelyan (Armenio). Sekvis "Rakontaro
Genĝi kaj verkisto Dazaj-Osam"; la rakontaro Genĝi estis verkita
de ĉanbelanino Murasaki-Ŝikibu ĝuste antaŭ 1.000 jaroj; ĝi
estas probable la plej malnova romano
konata ne nur en Japanio, sed eĉ en la mondo. Okaze de la 1.000-jara
jubileo Tacuo Huĝimoto el Japanio komencis ĝin traduki kaj prelegis
pri ĝi. Prelegoj pri vojaĝo estis faritaj de Bernard Vivier pri
Japanio en 2007, kiam okazis tie UK en Jokohamo. Liba kaj Floreal
Gabalda prezentis fotojn, filmon kaj dancojn pri Venezuelo, kiun ili
vizitis en somero 2008. Rémy Bouchet rakontis pri sia
stud-vojaĝo tra Norda Vjetnamio. Li montris bildojn pri la lando kaj
pri famaj historiaj lokoj pro koloniado kaj milito.
La distraj vesperoj arigis en granda
salono "aŭlo" ĉiujn partoprenantojn.Ni povis ĝui la
koncertojn de Ĵak Le Puil, fama pro lia kanto "La danĝera ul'"
kaj multaj aliaj. Iuj ŝatis la koncerton de Alejandro Cossavella el
Argentino, kiu jam de monatoj turneas tra Eŭropo. Li kantis en
Esperanto, kaj en la hispana kaj portugala, ofte simplaj kaj ne
profundaj kantoj. La armena vespero estis ankaŭ tre ŝatata. Karine
Arakelyan prezentis bildojn kaj filmon pri Armenio. Ŝia nevino
Hasmik dancis kaj kantis por la publiko tradiciajn armenajn kantojn.
Poste la publiko estis invitita gustumi specialaĵojn el Armenio,
manĝaĵetojn kaj alkoholaĵojn.
Aparte alloga estis la jubilea vespero
por tiu 25a IF. Kiuj el la partoprenantoj de la nuna IF jam
partoprenis en tiu unua IF antaŭ 29 jaroj? En speciala magia teatro
necesis diveni per palpado, kiu estas kiu. Finfine atingis la
scenejon 13 konataj samideanoj. Ĉiu el ili rakontis iun anekdoton aŭ
spertaĵon pri iama IF. Plej interese estis vidi la fotojn de Brian
Moon, kie aperis tiuj iamaj partoprenantoj, sed ja multe pli junaj.
Poste venis la suprizo de la organizantoj. Oni alportis 2 tri-etaĝajn
kukojn kaj plurajn botelojn da ŝaŭmvino. Certe necesis viciĝi por
ricevi pecon, kiun Harald kaj HDP distranĉis. Poste la etoso iĝis
pli kaj pli gaja inter la diversaj rondoj.
La tuttaga ekskurso celis unue la urbon
Akeno (Aachen). Famaj estas tie la akenaj spickukoj nomataj
"Printillo". Ili ne estas industrie fabrikataj, sed ĉefe
en malgrandaj kukejoj. Ni vizitis unu el ili, ricevis multajn
detalajn informojn pri la fabrikado de "Printillo" kaj
gustumis diversajn. La katedralo de Akeno estis konstruita en la jaro
800 kaj estis la iama reĝa kapelo de Karolo la Granda. La tagmaĝo
okazis en la belga urbo Kelmis. Tie, dum paŭzetoj s-ano Mathieu
Schrymecker interese informis pri la aparta situacio de tiu landlima
anguleto.
Kelmis-Moresnet apartenas al Belgio,
sed inter 1815 –1919 ĝi estis "neŭtrala ŝtato Moresnet"
(pro malakordo inter Prusio kaj Nederlando, Belgio ekzistis nur ekde
1830). La eta "tortopeco" famiĝis inter esperantistoj, ĉar
fondiĝis la Esperanto-stato 'Amikejo', en aŭgusto 1908, do ĝuste
antaù 100 jaroj...
Certe la plej grava kaj sopirata
vespero de la semajno esti tiu de la 31a de decembro por festi la
novjariĝon. Post la vespermanĝo pluraj paroj enkondukis la balon
per prezentado de Polonezo. Ĝi iĝis jam tradicia programero de IF
kaj ege ŝatata de la dancantoj kaj de la publiko. Certe ĉi-jare
abundis la spaco por ĝin prezenti en la granda manĝo-salono.
Poste komenciĝis la balo, kiun HDP
regule interrompis por bondeziri laŭ la horzonoj. Unue, sed iom
malfrue, je la 21a al koreoj, japanoj, kiuj jam de 4 horoj estis en
2009, poste al rusoj je la 22a, al latvoj, litovoj, israelanoj,
armenoj je la 23a. Kompreneble je noktomezo ekestis la novjaro por
ĉiuj. La glasoj estis plenaj por tosti kaj
bondeziri al ĉiuj Feliĉan Novan Jaron
kaj interŝanĝi kisojn. Je la unua matene nova interrompo por
britoj, portugaloj, kaj iom escepte aldoniĝis kanadanoj por ne
bezoni atendi ĝis la 6a matene. Bedaŭro: Rob prizorgis la
dancmuzikon, sed ŝajne ĉi-jare li ne sukcesis kontentigi la
dancemulojn, kiuj ofte plendis pri neoportuna muziko. Tamen kelkaj
sukcesis danci? Sed iam eĉ neniu dancis...
Por la novjara promeno, kiun multaj
partoprenis, ni laŭiris iom la Rejnon tute proksime de la IF-ejo. La
vetero
estis iom pli griza ol en antaŭaj
tagoj. La internacia vespero estis la lasta de
la IF-semajno. Ĝi estis aparte agrabla, ĉar multaj talentuloj
proponis siajn hobiojn, siajn artojn. Arlette Plutniak lerte arigis
kantemulojn por krei la IF-koruson, kiu plezurigis la publikon.
IF 2008-2009 tiel finiĝis, iuj
sukcesis ankoraŭ ĝui la plilongigan tagon. Multan dankon al HDP,
kiu klopodis kontentigi ĉiujn..
André Grossmann
februaro 2009
André Grossmann
FR-68390 Baldersheim
Francio
fotis:
Rémy Bouchet