Jam la 25-an fojon la geamikoj de
la tuta mondo renkontiĝis en agrabla kaj gaja etoso. Ĉi-jare la Internacia
Festivalo estis vere festa kaj enhavoriĉa. Laŭ promeso ĝi okazis en renovigita,
plej moderna junulargastejo en Germanio. Multaj el ni povis sperti tiun
transformiĝon. Grandaj salonoj ekipitaj per la plej modernaj teknikaĵoj, nova
manĝejo kun kuirejo kaj vasta enirhalo kie ni ĉiuvespere knajpumis ĝis malfruaj
horoj.
La
aranĝon, post malfermaj kaj salutaj vortoj de nia organizanto HDP, sprite gvidis
dum la interkona vespero Mikaelo Bronŝtejn. Ekde la sekva tago komenciĝis serio
da interesaj prelegoj, inter kiuj grandan sukceson havis tiuj pri la juda humuro
de Josi Ŝemer el Israelo. Ankaŭ la virtuala mondo de “Dua Vivo”, prezentita de
Anna Löwenstein kun rekta interreta interveno de la brazilano Emilio Cid vekis
intereson inter la spektantoj. Tiun-ĉi jubilean festivalon honoris per sia
persona ĉeesto la eksprezidanto de UEA, Renato Corsetti. Li ankaŭ plurfoje
prelegis. La ĉeftemo pri literaturo estis plurfoje traktita en multaj prelegoj.
Literaturan prezenton pri prelegoj, verkoj kaj entute pri la vivo de la
neforgesebla Claude Piron traktis Claude Nourmond. Ne mankis la famkonata
Triksini kiu per siaj magiaĵoj kaj pupteatraj prezentoj gajigis la ĉeestantojn.
El fora Japanio venis prezentado kiel enpaki per tukoj donacojn kaj ne mankis
origamio. Dum vojaĝaj prezentoj ni konatiĝis kun Rusio, Japanio, Nepalo,
Armenio, Vjetnamio, Argentino kaj Venezuelo. Okazis pluraj aŭtoraj horoj ĉar
inter ni troviĝis konataj verkistoj kaj artistoj. Dum praktikaj ekzercoj oni
spertis sur sia dorso kupadon kun klarigoj pri utileco de tiu saniga terapio.
Dum meditado oni malstreĉiĝis kaj same pri ekzercoj de jogo aŭ matena “Tai-chi”
gimnastiko. Venezuela tamburado vigligis la ĉi-jaran dancvesperon. Okazis ankaŭ
aliaj danckursoj kaj antaŭ la Silvestra balo ne mankis la polonezo. Ĉe piano ne
sidis kaj ludis nur Iano, sed montriĝis ke estas inter ni aliaj talentaj
muzikistoj. Riĉe provizita libro-servo bone funkciis. Samkiel lastjare, ankaŭ
ĉi-foje okazis IVU (Internacia Vintra Universitato). Ĉe la fino d-ro Amri Wandel
disdonis atestilon pri sukcesa partopreno al kelkaj ekzamenitoj. Unuafoje estis
ebleco ekzameniĝi ankaŭ pri Esperanto. El Herzberg - La Esperanto urbo speciale
por tiu celo venis Zsófia Kóródy.
Dum
la tuttaga ekskurso ni vizitis la urbon Aachen siatuantan en proksimeco de belga
kaj nederlanda limoj. Krom la bela kaj impona katedralo ĝi famas pri spickukoj.
Ni vizitis tipan bakejon kie ni estis regalitaj per tiuj bongustaĵoj kaj en la
apuda vendejo ni povis ilin aĉeti. Poste ni daŭrigis al Kelmis-Moresnet, kie nin
atendis esperantistoj en restoracio “Select”, kie antaŭ 100 jaroj fondiĝis
Esperanto-ŝtato “Amikejo”. La akcepto estis tiel varma, ke ni sukcesis foriri
nur ĉe vesperiĝo. Oni filmis nian alvenon kaj restadon. La Trilandan Angulon
(Belgio, Nederlando kaj Germanio) kiu troviĝas en apudeco ni vidis je mallumo
kaj ne plu estis tempo viziti kiel planite Maastricht.
La
vesperaj programoj estis buntaj. Ni ĝuis gitarkoncerton de la konata franca
artisto Ĵak Le Puil, el Argentino vizitis nin kaj koncertis Alejandro
Cossavella kiu turneis en Eŭropo. En armena vespero ni spektis filmon, dancadon,
kantadon kaj gustumadon de ties specialaĵoj. Dum la jubilea vespero ni estis
regalitaj per ŝaŭmvino kaj du trietaĝaj tortoj kun marcipana stelaro gajigis
tiun neforgeseblan eventon. En la programo oni rememoris la unuan IF-on. La
lasta, Internacia vespero konsistis el kontribuoj de talentaj ĉeestantoj.
La
sukceso de tiu jarfina evento rezultas el perfekta laboro de nia organizanto HDP
(Hans-Dieter Platz), el efika kunlaboro de liaj helpantoj kaj el harmoniaj
rilatoj de ĉiuj ĉeestantoj kies partopreno kontribuas al ties sukceso. HDP faras
ĉion eblan por ke la partoprenantoj bonfartu kaj ĝuu la jarfinan aranĝon. Ĉi
jarfine la Internacia Festivalo okazos en Nördlingen, en la bavara parto de
Germanio. Venu ĝui ankaŭ vi!!!