Sed ĉi foje
la programo estis ne tute ordinara.
Unue, ĉar
pasintjara unuafoja provo organizi enkadre de IF Internacian Vintran
Universitaton (IVU) montris sin pozitiva, do IVU funkciis ankaŭ ĉi jare kun tri
enhavoriĉaj kursoj. Prof. d-ro Amri Wandel (Israelo) prezentis la kurson
“Teleskopoj: niaj okuloj al la Kosmo”, kiu enhavis ankaŭ praktikan parton kun
uzo de vera atronomia teleskopo por spekti planedojn kaj astrojn. Prof. d-ro
Renato Korsetti (Italujo) verve kun abundaj ekzemploj gvidis la kurson
“Lingvistikaj observoj pri kelkaj trajtoj de Esperanto”. Dipl. inĝ. d-ro Eugen
Macko (Germanio) prelegis pri evoluo de naciaj ideologioj ĉe mezeŭropaj
popoloj.
Trie, ĉar
aro da proponataj programeroj estis eksterordinare abunda. Ĉiu el tri dumtagaj
sesioj – unu matena kaj du posttagmezaj – vokis la IF-anojn per kvar aŭ eĉ kvin
samptempaj aranĝoj. La konkurenco estis streĉa, sed ĉiu el prelegantoj,
kursgvidantoj, promenorganizantoj ricevis sian publikon. Alia afero – ke tiuj
kompatindaj ergvidantoj mem ne havis rajton elekti. Ekzemple, ĉu mi, preleginta
pri la mondoj de fratoj Strugackij samtempe kun prelego de Tatjana Loskutova
pri Nepalo plendu, ke ŝi ricevis pli da aŭskultantoj? Tute ne, ĉar ankaŭ mi
volonte aŭdus pri Nepalo! Sed ni faris nian laboron, kaj, evidente, ambaŭ
publikoj restis kontentaj pri farita elekto.
Kaj kvine,
plej loge por mi, ĉar kadra temo de IF ĉi foje estis Literaturo - kun reale valoraj kaj abundaj
internaciaj kontribuoj.
Christiane
Oetter (Germanio) rakontis pri Rose Auslander; sekvatage okazis promenvizito al
la tombejo en Duesseldorf, kie estas tombo de la poetino. Karine Arakeljan
(Armenio) prezentis superrigardon pri armena literaturo en Esperanto. Tacuo
Huĝimoto (Japanio) parolis pri la antaŭjarmila rakontaro Genĝi kaj pri multe
pli moderna verkisto Dazaj-Osam, kies centjariĝon oni celebros en 2009.
Ridegeksplodoj sonis jen kaj jen el la salono, kie Josef Ŝemer (Israelo) prelegis
pri la unika juda humuro. Claude Nourmont (Luksemburgio) aranĝis kaj gvidis
prezenton pri la vivo kaj verkoj de Claude Piron. Armela kaj Ĵak Le Puil
(Francio) malkaŝis siajn spertojn pri literatura traduko.
Digne
garnis la kadran temon tri aŭtoraj horoj –
la mia, de Ĵak Le Puil (Francio), kaj de Anna Loewenstein (Italio); la
lasta vere estis plej furora, ĉar la aŭtorino prezentis sian novan
verkon “Morto de artisto” – la romano ĵus
aperis,
kaj konvena stoko estis venigita tuj el belga presejo speciale por la
prezento.
Podia
diskuto “Esperanto-literaturo: de kie kien?” okazis kiel vigla interŝanĝo de
opinioj inter la podianoj (Anna Loewenstein, Tacuo Huĝimoto, Ĵak Le Puil,
Mikaelo Bronŝtejn, Paul Peeraerts) kaj la publiko pri la vojo kaj problemoj de
nialingva literaturo en la vastega literatura mondo.
Plensukcese
kaj atentokapte pasis la kvizo pri Esperanto-literaturo; la ĉefan valoran
premion – stokon da libroj kun aŭtografoj de la aŭtoroj gajnis per siaj scioj
Edmond Plutniak (Francio).
Enketado de
IF-partoprenintoj pri iliaj literaturaj preferoj donis rezultojn tre interesajn
kaj meditigajn, kiuj indas apartan analizon, iom poste farotan.
Sed ja jes
– mi partoprenis la tradician tuttagan ekskurson – ĉi jare al la Trilanda
Angulo, kie limas Germanio, Belgio kaj Nederlando, kun aparta atento al ĉarma urbeto Aachen. Kaj ne malpli tradician
ĉiuvesperan bierumadon-kantadon en Knajpo, kie kun Segeo Straŝnenko el Riga,
helpata de kantema areto mi trakantis la tuton de “Oraj kantoj” plus amason da
rusaj, ukrainaj, polaj, hebreaj… Kompreneble, mi ne preterlasis ankaŭ la
Silvestran balon kun tradicia polonezo kaj bonvenigado de la nova jaro, laŭvice
venanta al diversaj horzonoj. Eĉ tiu bonvenigado estis pli intensa ĉi jare. Ĉar
plimultis reprezentantoj de la horzonoj, sekvis unu la alian japana, armena,
rusa (moskva), latva-litova-israela, mezeŭropa, brita kaj kanada novjaroj; ĉiu
el ili revokis tostadon, gratulojn, interkisiĝon – ĝis la mateno…