Okazis en
Düsseldorf (2008-12-27 / 2009-01-04). Mi estis ege kontenta pri la sperto, kvankam mi
timis iomete iri sola. Finfine en IF neniu estas sola, se oni ne volonte serĉas
la solecon. Ekde la alveno la etoso estas tute simple amika. Mi konatiĝis kun
mia samĉambranino, kiu rapide iĝis mia amikino. En la hotelo, kiu estas tute nova
kaj moderna junulargastejo, ni havis tre komfortan dulitan ĉambron.
La "kapo kaj cerbo " de tiu organizo estas Hans-Dieter Platz, sian nomon li mallongigis al
HDP - "Hodopo"
(preciziginte ke estu sen "sinjoro").
La aktivecoj estis tre variaj; ĉiam
oni povis elekti - ofte oni
hezitis - inter 4 eblecoj, ĉiam interesaj, kelkfoje gajaj, kiel la
"prelegoj" de la magiisto/pupteatristo Triksini, kiu tuj
ludigis nin tiel, ke ni estis
sufiĉe kompetentaj por ludi ni mem per memfaritaj pupoj dum la adiaŭa
vespero,
la lastan tagon.
Dum la silvestra vespero ni estis invititaj al belega bufedo. La plej
multaj inter ni sin vestis ege feste kaj poste komenciĝis la muziko, en kiu eĉ tiuj,
kiuj ne estis tre spertaj dancantoj, povis kundanci en gajaj rondoj.
Do, post la abunda kisado de la nokto novjara, kelkaj iris observi la
stelojn per teleskopo; kelkaj iris ankaŭ eksteren, sed por admiri la
piroteknikaĵojn.
Mi ankoraŭ ne parolis pri la ekskurso al Aachen, al la trilanda ŝtono, al
vilaĝo Kelmis, kie oni provis, kiam ĝi ankoraŭ estis sendependa, instali la
unuan sendependan Esperanto-ŝtateton. Ne funkciis, ĉar en tiu vilaĝo estis
pluraj zinkminejoj, tiel valoraj ke la ŝtateto estis rapide aneksita.
En Aachen ni vizitis bakejon de la famaj "Aachener Printen", tiuj bongustaj spickukoj, kiujn ni povis
gustumi laŭvole. Post tiu vizito, oni rekonis nian grupon per la ruĝaj sakoj de
la "Bäckerei Klein". Ni ankaŭ vizitis la urbon, inter alie kun la belega
katedralo.
Ni tagmanĝis en Moresnet, en restoracio "Select", en kiu okazis la kunvenoj de la "Esperant-ŝtato". La instruisto Mathieu
Schrymecker,
kiu ankaŭ estas fervora esperantisto, klarigis per grandaj mapoj la historion.
Li ankaŭ preparis ekspozicion kun multaj malnovaj fotoj. Li vere estis fiera.
Ni ankaŭ vizitis la malnovan urbon
Düsseldorf laŭ la majesta riverego "Rejno".
Ni multe promenis, ĉar la vetero estis, kvankam malvarma, tre bela. Ni vere
bonŝancis. Entute ni multe ridis, interkonatiĝis, kantis (tre ofte en la tiea
drinkejo "Knajpo", kie
kelkaj inter ni ludis aŭ gitaron aŭ akordionon. Mi povus ankoraŭ daŭrigi la
raporton, sed mi pensas, ke tio sufiĉas por allogi vin por akompani min
venontjare. Tiam IF okazos en Nördlingen, belega urbeto tute ĉirkaŭita de urba murego (konata la tre turista Rothenburg).
De tie la ekskurso iros al Nürnberg.
Mi pensas, ke la etoso estos ankoraŭ pli bona tie. Almenaŭ HDP certas!
Do, ĝis venonta novjaro, en IF Nördlingen!
Nelly Bracke
februaro 2009
(2) Raporto de Barbara Poterucha (Belgio)
aperinta samnumere en "Aktuala Esperanto", feb. 2009
» Ankoraŭ pri Internacia Festivalo «
Ne ofte oni povas renkonti, en la sama aranĝo, tiel
multe da eminentaj literaturistoj kaj eldonistoj, i.a. Anna Löwenstein,
Armela kaj Ĵak Le Puil, Christiane Oetter, Tacuo Huĝimoto, Mikaelo Bronŝtejn,
Paul Peeraerts. Dum aŭtoraj horoj Anna Löwenstein, aŭtorino de la furora romano
"La ŝtona urbo", prezentis sian novan romanon "Morto de
artisto" (el la tempo de la Romia imperiestro Nerono, 54 - 68 p.K.
Christiane Oetter prezentis la vivon kaj verkojn de la juda poetino Rose
Ausländer (1901 - 1988). Mikaelo
Bronŝtejn prezentis kvar tradukitajn librojn, aperintajn dum 2008, kaj ankaŭ
prezentis verkitan de li romanon "Dek tagoj de kapitano Postnikov",
kiu havos teatran premieron en Bjalistoko. Karin Arakelyan el Armenio prezentis
kelkajn tradukaĵojn kaj originalajn verkojn, ankaŭ proprajn. Josef Ŝemer el
Israelo esperantigis pli ol tricenton da judaj ŝercoj de Orienta Eŭropo, kiuj
respegulas la vivon de popolo, vivanta en diasporo. Li baldaŭ eldonigos ĝin
libroforme. Kun fajna humuro li rakontis kaj ridigis la partoprenantojn. Tacuo
Huĝimoto el Japanio prezentis probable la plej malnovan romanon en la mondo,
okaze de la 1000-jara jubileo "Rakontaro Genĝi" kaj la verkiston Dazaj -
Osam - tre populara. Claude Nourmont (Luksemburgio) gvidis "Frandu
Piron" pri la vivo, verkoj, prelegoj kaj konsiloj de belgo-sviso Claude Piron, forpasinta antaŭ unu jaro. Pri
literaturo okazis podia diskuto kaj interesa kvizo kun partopreno de publiko.
Tradukado, ĉu arto aŭ tekniko? Ĵak kaj Armela Le Puil el Francio pritraktis
tiun temon.
Krome,
okazis abundaj prelegoj kaj kontribuoj. Prezentado de diversaj vojaĝoj:
Armenio, Japanio, Nepalo, Rusio, Venezuelo, Vjetnamio, ofte kun gustumado de
ties specjalaĵoj. Amri Wandel, profesoro pri astrofiziko, prelegis pri kosmo
kaj en praktiko montris, kiel uzi teleskopon - ni admiris stelojn! Eugen Macko
prelegis pri "Evoluo de naciaj ideologioj ĉe mezeŭropaj popoloj",
temo interesa kaj aktuala. Renato Corsetti prezentis: "Lingvistikaj
observoj pri kelkaj trajtoj de Esperanto".
Dum unu
semajno okazis 66 programeroj, tre variaj, klerigaj, multaspektaj, altnivelaj
en neimitebla amika etoso. Ĉiuvespere estis
koncerto kaj poste oni povis aŭskulti dum tuta nokto en drinkejo (nomita "Knajpo") lirikajn kaj kortuŝajn
rusajn kantojn kun gitara akompano. Ĉiuj povis elekti laŭ bezono kaj plaĉo:
korpa ekzercado, dancado, Yogo, Tai Ĉi Ĉuan, spirita ekzercado, diservo kun
Triksini, Mantro, muziko, kantado. Ne mankis kuracistaj konsiloj pri la sano.
Oni ne
povas preterpasi ĉeeston de belgoj kaj Belgianoj. Ĉeestis 19 belgoj aŭ
loĝantaj en Belgio. Ni belgoj estis aktivaj en diversaj programeroj. Nelly
Bracke prezentis sian talenton en pupteatraĵo kun Triksini. Spontane kreita,
internacia koruso, en kiu kantis niaj samlandanoj. Kun granda surprizo, aperis
sur scenejo danc-grupo, interalie estis belgoj, kiuj prezentis modernajn
dancojn. Admirinde! Al legemuloj Flandra Esperanta Ligo ofertis plej novajn
eldonaĵojn.
Apartan
mencion meritas la ĉi-jara tuttaga ekskurso al la trilanda angulo Aachen, Kelmis,
Maastricht. Aachen estas urbo 2000 jaraĝa. Monto de iom pli ol 300 metroj kun
la limŝtono inter Belgio, Germanio kaj Nederlando troviĝas apud Kelmis, La
Calamine, Moresnet. Elirante de du busoj, antaŭ la restoracio nomata "Select", profesia ĵurnalisto filmis
partoprenantojn. Antaŭ la enirejo flirtis Esperanta flago kaj salutis nin
samideanoj Mathieu Schrymecker kaj Marcel Delforge. Ni eniris historian lokon,
kie okazis la fondiĝo de Esperanto-ŝtato "AMIKEJO" en aŭgusto 1908.
Ĵurnalisto daŭre filmis, kiam Mathieu Schrymecker, loka esperantisto, rakontis
atentokaptan historiajn eventojn de neŭtrala ŝtato "Moresnet". En aparta salono estis preparita ekspozicio kun
historiaj dokumentoj. Li ankaŭ eldonis poŝtkarton kun poŝtmarko. Preskaŭ ĉiuj
aĉetis, kiel memoraĵo de 100-jara unika evento. Dankon al la ĉicerono
Mathieu Schtymecker kaj ĉiceronino Trude Sinno. Krome, ni estis dorlotitaj per
bongusta kaj abunda manĝaĵo. Mankis nur Ora Libro - por enskribi impresojn de
kontentaj IF-anoj, diversnaciaj Esperantistoj...
Ni
revenis poste al IF-ejo por la balpreparoj, lasta provo de eleganta Polonezo - danco,
kiu malfermis Silvestran balon.
Nur
unufoje HDP, Hans-Dieter Platz, ĉefa organizanto de IF petis strikte
respekti bufedan ordon por eviti kaoson: 1- fotoebleco; 2- sidiĝo; 3-
salutvortoj; 4- manĝo. Laŭ tiu regulo ĉio glate iras. Silvestra bufedo
estis
atendata kun malpacienco. Novjaraj bondeziroj komenciĝis jam de fora
oriento,
kaj horo post horo ni atingis noktomezon por saluti Novan Jaron 2009 en
Düsseldorf - kun ĉampano, vodko, vino. Kisante, ĉirkaŭbrakumante
unuj la aliajn,
bondezirante, ĉiuj amuziĝis. Verva dancado daŭris ĝis la 6-a horo
matene.
Barbara
Poterucha
februaro 2009
 |
 |
Nelly Bracke
BE-3090 Overijse
(maldekstre)
Barbara Poterucha
BE-1200 Bruxelles
(dekstre)
fotis:
Rémy Bouchet
|