Ankoraŭ
kadre de la kleriga programo de la ĉi-jara IF menciindas nova
iniciato – Internacia Vintra Universitato (IVU), kiu samtempe
estis studadsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). La
Internacia Kongresa Universitato (IKU) nomiĝis Internacia SOMERA
Universitato (ISU) ĝis la jaro 1981 (kiam la UK unuafoje okazis en
la suda hemisfero). Kial ne estu VINTRA universitato? En la IF okazis
la unua sesio de IVU kun tri kursoj - pri astronomio ("Ĉina
astronomio" kaj "Vivo sur Marso?", A. Wandel),
"Historio de la psikiatrio" (H. Eichorn) kaj "Dialogiko,
komunikado kaj Esperanto" (E. Macko), kiuj konsistis el po du
prelegoj. Fine estis ebleco ekzameniĝi kaj akiri AIS-atestojn, kaj
18 personoj diplomiĝis pri Marso. La teorian prelegon kompletigis
praktika sperto – per-teleskopa observado de Marso, kiu dum la IF
estis plej proksima al la Tero.
La
arta vespera programo estis egale varia kaj alloga: koncertis JoMo,
Kajto, Mikaelo Bronŝtejn, okazis danc- kaj biervespero, kaj
kompreneble interkona kaj adiaŭa vesperoj. Aparte imponis la duopo
Ankie kaj Nanne de Kajto, kiu ĉarme kaj alloge prezentis siajn novajn
kaj malnovajn furoraĵojn. Al tio aldoniĝis la spontanea gaja etoso
en la "Knajpo" (la IF-trinkejo) kie ĝis malfrue oni kantis
(kaj dum la novjara balo ankaŭ dancis) kaj foje oni kantis eĉ
matene.
Kio tamen mankis en la ĉi-jara IF estas infanoj – ĉiuj ŝajne migradis kun sia familio al la samtempa Novjara Renkontiĝo (NR), kiun partoprenis ĉirkaŭ 60 infanoj, 40% el la tuta nombro de partoprenantoj. Tiel realiĝis mia pasintjara prognozo (RE, februaro 2007) ke tiuj du jarfinaj aranĝoj okupos du apartajn niĉojn: IF kun pli abunda kaj altnivela kleriga programo, pli UK-eca, kaj NR kun pli familieca elekto, kun aparta porinfana programo, pli simila al la somera REF.