Nun en Esperantujo jam eblas elekti inter kelkaj aranĝoj kaj por
junuloj kaj por ĉiam junaj maturaj esperantistoj, sed mia raporteto
estu pri 23-a Internacia Festivalo en Saarbrücken, ja tiun
festivalon mi mem travivis kaj bedaŭretas pro tiuj esperantistoj
kiuj ne povis aŭ ne volis pasigi kun ni belan semajnon inter 27a de
decembro kaj 3a de januaro.
Nomo de urbo Saarbrücken signifas „ponto trans la rivero
Saar“, sed tiu germana urbo iĝis ponto inter 19 landoj kaj
Francio. La temo de la Internacia Festivalo en tiu-ĉi jaro estis "Francio" kaj ĝi estis tre vaste prezentita al partoprenantoj.
Aliĝis 156 esperantistoj kaj kvankam ne ĉiuj povis veni, ni estis
granda kaj amika rondo. Eblis dum la festivala semajno konatiĝi kun
Francio el diversaj vidpunktoj. Jam enkonduka forumo, organizita de
C.Nourmont, montris kiel vidas Francion persono kiu tie naskiĝis kaj
loĝas, aŭ francino japandevena kiu dum jardekoj estas en Francio,
aŭ eksterlandanoj kiuj ofte vizitadas Francion, aŭ franco kiu
elmigris kaj loĝas en Germanio, aŭ franco kies geavoj estis
enmigrintoj el Pollando... Surprizo estis, ke inter ĉeestantoj ne
eblis trovi personon kiu neniam vizitis Francion! Sekvis kaj seriozaj
kaj amuzaj prezentadoj de la lando: lumbilda prelego pri malpli
konataj lokoj de Francio, seminario pri francaj fromaĝoj, prelego
pri franca instruisto de 19-a jarcento Henri, kvizo pri Francio
(ĉiujn prizorgis C.Nourmont kaj B.Moon), pri kunlaboro de Germanio
kaj Francio (U.Brandenburg), kasteloj de Luarvalo (T.Loskutova) kaj
Grezijon aparte (C.Trésorier), pri amikeco inter rusa kaj
franca urboj (M.Bronŝtejn), pri alzaca lingvo (A.Grossman).
Kvazaŭ
por komplikigi por IF-anoj jam malfacilan elekton kion ĉeesti, la
programo enhavis tiajn proponojn: prelegojn pri renesanco en Italio,
pri lingva egalrajteco (ambaŭ de d-ro R.Clerici), pri vivo sur foraj
planedoj, pri vojaĝo al Tibeto (ambaŭ de prof. d-ro A.Wandel), pri
jogo, pri diverseco lingva kaj kultura en Nepalo (ambaŭ de d-ro
Mukunda Pathik Wagle), pri esperanta stilisto J.Forge ( L.Karpunina
kaj G.Bussing), pri rolo de Esperanto rilate multlingvecon (J.Derks),
pri piedirado – sporto por ĉiuj (R.Keetlaer), filmetojn pri
marmoro en Italio (Ugode Riu)... Ĉu sufiĉe elstaraj nomoj de la
prelegantoj kaj ĉu ne vere interesaj kaj diversaj temoj? Sed... tio
estas ankaŭ nur parto de la proponita programo, ja plie estis
aŭtoraj duonhoroj de M.Bronŝtejn, L.Karpunina, N.Caragea, katolika
diservo (pastro A.Kronenberger), seminarieto pri magio (Trixini),
paroligaj kursoj (T.Loskutova), pentrado per rusa maniero „ĥoĥloma“
kaj sur silko laŭ tekniko „batika“ (S.Brovtseva kaj T.Ljuleva),
prezentado de ginsengo kaj bierseminarieto (Jeong-ok Song kaj
H.Schicke), kuirado de uzbekia specialaĵo (S.Brovtseva), vizito al
saŭno, matena taj-ĝi-ĉuan-gimnastiko (B.Poterucha), jogo-ekzercoj
(A.Plutniak), malstreĉa gimnastiko (A.Dupechaud), piramidoludoj
(T.Phoenix), kaj, kompreneble, prezentado kaj diskuto pri
Sudoku-ludo, kiu nun febrigas multajn (H.Theurich).
Pri vespera programo parolu kurte la nomoj: JoMo kun sia tuta ĉarmo,
Trixini kun sorĉa programo, Esperanto-Desperado kun alloga kantado,
M.Bronŝtejn kiu kaj ĉarmas, kaj sorĉas, kaj kantas kaj organizis
multon jam dum multaj IFoj... Internacia vespero, gvidata de li,
estis entute interesa, sed kantanta grupo de IF-barbuloj (16 sur
scenejo samtempe kaj 2 en „rezervo“!) restas „ la najlo“ de
la programo!
Silvestro?
Tiu estis tradicia: abunda bufedo, polonezo kaj mazurko solene
dancitaj por komenco de la balo, laŭvice festataj transiroj al 2007
en diversaj landoj, dancoj ĝis 5.30 matene, bondeziroj kaj kisoj,
noktaj dorlotoj de L.Gabalda per memfaritaj kuketoj kaj regalo de
R.Clerici per italaj dolĉaĵoj... Ankaŭ brunĉo ¹ longega matene
kaj novjara promeno posttagmeze estis tradiciaj kaj agrablaj.
Ekskurso? Ni iris al famega Strasburgo kie vetero favoris, urbo
atendis feste ornamita, restoracio estis bona kaj nia ĉiĉerono C.
Hurstel estis afabla kaj lerta. Okazis eta aventureto kun buso kiu ne
rajtis nin preni de interkonsentita loko, sed tio estas bagatelaĵo.
Kion mi forgesis raporti? Knajpo! ² Bonege lokita en la domo, nek
tro granda, nek tro malgranda, malfermita ĝis lasta gasto kaj bonega
loko por babiladoj, tabloludoj, masaĝetoj, komputilumadoj,
amindumetoj kaj elkoraj konversacioj. Knajpo ĉiam estas iuspeca
centro de IFoj kaj mi tre kontentas, ke persone mi tie pasigas
multajn horojn.
Mankoj? Tradiciaj – ĉefe manko de dormo, manko de tempo por ĉio
dezirata kaj en tiu-ĉi fojo mankis infanoj, ne estis multaj, do
junaj familioj bonvolu plibonigi tiun IF-parton!
Kaj restas la plej ĉefa afero de IF pri kiuj nenia raporto povus
rakonti sufiĉe kontentige: homoj en Internacia Festivalo...
Organizanto kaj ĉefmotoro de IF estas ĉiam Hans-Dieter Platz (ĉiuj
nomas lin HDP), cerbo kaj koro de tiu-ĉi IF estis Claude Nourmont,
kiu kun Brian Moon aranĝis multegon por ĉefa temo „Francio“,
festivalo ne funkcius glate sen multaj kutimaj kaj spontaneaj
helpantoj, ĝi ne estus tiel kortuŝa sen multjaraj ĉeestantoj, nek
tiel alloga sen simpatiaj novuloj...
Kiel diras proverbo, estas pli bone unufoje vidi ol centfoje aŭdi
kaj mi konsilas simple decidi rapide kaj aliĝi senprokraste por 24-a
Internacia Festivalo en Mainz. Tiel vi ŝparos monon, ricevos
rabatkuponojn por Knajpo kaj havos longan periodon de antaŭĝojo pri
garantiite bela semajno de via vivo.
Gražina Opulskienė
2007 01 07
¹ brunĉo: maten-lunĉo (el la angla "brunch")
² Knajpo: etosoplena trinkejo (el la germana "Kneipe")