Raporto de Tatjana Loskutova (Rusio)
aperinta en REGo, Rusia Esperanto-Gazeto, februaro 2007, nro 1 (38)
23-a Internacia Festivalo en Saarbrücken
27.12. 2006 - 3.1. 2007
» Dolĉa Franclando «
La temo de la pasinta IF anoncita antaŭ unu jaro, ŝajnis por okcidenteŭopanoj tro konata, eble eĉ
banala (kiu, en la 21a jarcento, ankoraŭ ne estis en Francio!?). Por aliaj ĝi estis alloga, kiel ekzemple por mi. Tamen unua demando “kiu neniam estis
en Francio?” dum la enkonduka forumo, tre lerte organizita de Claude
Nourmont (francino loĝanta en Luksemburgio), eĉ iom embarasigis la
publikon. Neniu levis manon, neniu diris “ne”. Evidentiĝis, ke ĉiu el ĉ. 150 partoprenantoj (de 3 kontinentoj kaj 20 landoj) de tiu ĉi novjara
E-aranĝo jam vizitis Francion. La proponita aliro al la temo “Francio, kio ĝi estas por vi?” vekis veran intereson de la ĉeestanta publiko, ĉar dum ĝi la 7 elektitaj de Claude diverskategoriaj kaj diverslandaj personoj
rakontis pri siaj franclandaj spertoj, pri tio kio plaĉis al ili en la lando
aŭ kio pli ŝokis? Mi ne malkovros la sekreton, ke multaj parolis pri
konataj vidindaĵoj, pri Parizo kaj ankaŭ pri kelkaj “strangaj” francaj
kutimoj (ekz-e gefrancoj salutas unu la alian per kvazaŭ kisoj survangaj
(ŝmaĉsoneto kaj alproksimigataj vango) de 2 ĝis 4 fojoj depende de
la regiono, en kiu oni loĝas). Kaj certe estis menciitaj francaj fromaĝoj
kaj vinoj. Do, la sama Claude en formo de seminarieto dum daŭro de
IF rakontis pri fromaĝoj, kies gustumado estis akompanata de
ruĝha Bordeaux-vino. Sed kiu inventis la faman en Francio bakaĵon
“Croissant”, ne multaj sciis. En la riĉenhava broŝuro de IF aperis
informo pri tio, kiun eltrovis HDP, Hans-Dieter Platz, la ĉefa organizanto
kaj la daŭre vigla “motoro” de la aranĝo. Evidentiĝis, ke la aŭstroj: la
nokte laborantaj aŭstraj bakistoj de Vieno en 1683 rimarkis la invadon de
turkoj kaj avertis pri tio la aŭtoritatojn, kiuj povis forte rebatigi
malamikojn… Dank’ al tio (kaj al Dio) la bakistoj kreis novan bakaĵon en
formo de “turka duonluno”…
IF prezentis al sia partoprenantaro multajn
aliajn prelegojn pri Francio: ”Francio – nia previlegia
partnero” (U.Brandenburg, Germanio), “Malpli konata Francio” (C.Nourmond kaj
B.Moon, Luksemburgio), “Kasteloj de Luarvalo” (T.Loskutova, Rusio), kaj ankaŭ
pri kastelo Gresillon (C.Tresorier, Germanio), kulturdomo de franclandaj
esperantistoj, kiu havas pli ol 50-jaran historion, sed travivas nuntempe
nefacilan periodon kaj bezonas nian E-apogon. En sia prelego M.Bronshtejn
(Rusio) rakontis pri la ĝemeligho de rusia Tiĥvin kaj franca Hérouville,
pri la amikiĝo inter iliaj geesperantistoj. Tamen, memkompreneble, ne
eblis rakonti ĉion pri Francio dum unusemajna E-aranĝo en Saarbrücken,
germana urbo, kiu situas je 5 km for de Francio. Por pliriĉigi siajn konojn
pri la lando la IF-anoj vizitis historiplenan, pli ol 2000-jaran
Strasburgon, kie kun loka E-ĉiĉerono (C. Hurstel) ili paŝadis laŭ stratoj de la fama
kvartalo “La Petite France” (eta Francio), tra la malnova urbocentro konservinta
tiumomente sian kristnaskan dekoron kaj multnombrajn butikojn apud la impona
gotika katedralo.
Kun larĝamplekse prezentita Francio digne konkurencis dum
IF ankaŭ la diverstemaj ĝeneralklerigaj prelegoj: “Lingva egalrajteco,
lingvaj rajtoj, lingvaj hom-rajtoj: kien-a itinero?” (R.Clerici, Italio),
“Jean Forge - vivo kaj verko de brila esperanta stilisto” (L.Karpunina kaj
G.Bussing, Rusio-Germanio), “Kiel ginsengo helpas al mia sano?” (Ĵ.Song kaj
H.Schicke, Koreio-Germanio), “Vivo sur foraj planedoj” (A.Wandel, Israelo),
“Lingva kaj kultura diverseco en Nepalo” (M.Pathik, Nepalo) kaj multaj aliaj.
Paralele okazis 3 - 4 prelegoj, do partoprenantoj devis fari ĉiam malfacilan
elekton.
Vespere ĉiujn atendis interesaj kulturaj programeroj. La koncertoj
de JoMo dum multaj jaroj vigligas kaj entuzismigas la publikon. Ĉi-jara lia koncerto ne estis escepto. Nekonata por multaj geesperantistoj, la
grupo Esperanto-Desperado havis survoje aŭtopaneon. Tamen tri fervoraj
junaj muzikistoj el Danlando bonorde atingis IF-ejon kaj prezentis sian arton
al atendanta ilin ĉeestantaro. La germana magiisto Trixini dum sia
koncerto ĉarmis ne nur infanojn, sed ankaŭ plenkeskan publikon per siaj
magiaj agoj. Ĉiuj scivolis, kiel iam en infaneco, kiel tiu aŭ alia
magiaĵo efektiviĝas? Ne trovinte la solvon, sed dankante la artiston pro
lia majstreco, la spektatantoj arde aplaŭdis. Dum unu el vesperoj kvar tripersonaj teamoj konkuris en scioj pri Francio. Certe, ĉiu teamo havis
siajn simpatiantojn, kiuj iumomente provis diversmaniere suflori
respondojn. En konkurenca batalo gajnis trinacia teamo (Rusio, Germanio,
Britio), kiu ricevis botelon da ŝaŭmvino. E-perfektiĝo estas unu el
bezonoj de tiuj IF-anoj, kiuj ankoraŭ ne tre lertas lingve. Do, la paroliga
kurso estis organizita kaj funkciis por ili. Same siajn “klientojn” havis
aliaj kusoj: magiaj seminarietoj, jogo-ekzercoj, “Tai-chi-chuan”, manlabora
kaj malstreĉiga kursoj, same kuirkurso. Senlace deĵoris en la Libroservo la
reprezentantoj de Flandra E-Ligo disponiginte varian elekton de
E-literaturo. “Laborinte” dumtage, la IF-partoprenintoj ŝatis “ripozi” en la
tradicia Knajpo, kie eblis trinki kaj babili ĝuante la faman IF-etoson en
amika rondo.
La pinta programero de ĉiu IF - silvestra balo kun
bongustega silvestra bufedo, post kiu komenciĝis la balo mem per majesta
polonezo, kiun partoprenis pli ol 20 diversnaciaj paroj. Ankaŭ “mazurkon”
oni vigle kaj plezure dancis (la lastan organizis L.Gabalda, Francio). La
bonvenigoj de la nova jaro laŭ horzonoj estas neforgeseblaj momentoj, kiuj
alternis kun dancoj, muziko, la sivestra ŝaŭmvino kaj ĉampano! Vere, ne ĉiuj restis stoikaj kaj eltenis ĝis la mateno, kiam venis tempo saluti
usonajn partoprenantojn okaze de la veninta nova jaro al ilia
lando. Kutime kronas la IF-on la internacia vespero lasttage antaŭ
forveturo. Ĝi estis plenplena da interesaj kaj allogaj programeroj, tamen mi
aparte volus mencii tute novan, tiam ĵus inventitan de M.Bronŝtejn. Li
sukcesis ne nur kunvenigi ĉiujn barbulojn de la aranĝo (ĉirkaŭ 20
barbozajn virojn), sed ankaŭ kantigi ilin, kio tre ĉarmigis la etoson de la
lasta fakte adiaŭa vespero de la 23-a Internacia Festivalo. La vica, la 24-a IF,
okazos en Mainz, kaj ĝi atendas vin ĉiujn, kiuj volas sperti altkvalitan
E-aranĝon!
Tatjanan Loskutova, Ivanovo, Rusio
- februaro 2007 -

Tatjana Loskutova
Tatjana (maldekstre)
gajnis francan ŝaŭmvinon "Crémant d'Alzace"
(ĉi-tie kun Heleno el Britio kaj Munkunda el Nepalo)
fotis:
Remy Bouchet (Francio)