La 22-a IF - kion
novan skribi, kiam oni estas unu el la malmultaj partoprenintoj, kiuj
jam ĉiujn 22 festivalojn ĉeestis? Kompreneble, kompari kun la antaŭaj
... sed verŝajne tio tedus la legantojn. Do, nur kelkajn impresojn mi
liveros ĉi-tie.
La
ciferoj: ĉ. 200 partoprenantoj el dudeko da landoj, do la plej granda
el la tri aranĝoj. La organizado: profesia; ekde la komenco sub la
zorgo de H.D.Platz, pli konata kiel HDP, kun aro da helpantoj pri ĉiuj
aspektoj de la programo, transporta servo, preparo de la diversaj
salonoj, servado en la knajpo,
ktp. La etoso: bonega, kun daŭre la plej sukcesa programero: la Knajpo.
Fakte preskaŭ ĉiujare oni povus verki la samon. Ke oni ĝuas revidi la
samajn familiojn, kun la grandiĝintaj infanoj (kiujn oni apenaŭ
rekonas...), ke oni ĝuas retrovi la samajn konatojn (sen la
grandiĝintaj infanoj, kiuj preferas memstare iri al IS, aŭ ne
esperantumi...), ke oni ĝuas konatiĝi kun novaj homoj, ekzemple ĉi-jare
venis juna germano loĝanta en Francio, kiu eklernis per la reto antaŭ
tri monatoj, cetere sub la gvido de unu el la partoprenantoj de IF, kaj
li tute kontentige jam parolis.
La urbo kie ĝi
okazis, Trier, estas unu el la plej ĉarmaj urboj kiujn mi konas, kaj
kun plezuro la partoprenantoj (re)vizitis la centron, la katedralon,
kaj aliajn monumentojn ... sed ne ĉion, kion ili deziris, ĉar jen muzeo
estis fermita, pro forta glacio ne eblis aliri iujn lokojn, pro riparoj
alia monumento ne estis vizitebla, ktp.
Pri la temo "Eŭropo pligrandiĝinta" okazis pluraj prelegoj de fakuloj, ĉiam en plenaj
salonoj, malgraŭ paralele okazantaj aranĝoj; la temon ilustris
vizito al Luksemburgio, kie estas pluraj eŭropaj institucioj, kaj al la
vilaĝo Schengen. Kaj eblis kleriĝi pri aliaj aktualaj temoj: la birda
gripo - ĉu pandemio minacas nin? Pri maljuniĝo kaj naturkuracado. Pri
la enhavo de sukoj, kun gustumado kaj lertaj klarigoj de
naturkuracisto. Pri Marso: ĉu vivo sur la ruĝa planedo? Kaj ankaŭ pri
Karl Marx, kiu naskiĝis en Trier. Pri kantoj de Latvio, pri vojaĝo tra
Siberio per trajno, kaj multaj aliaj temoj. Interese estis aŭskulti la
sperton de du italoj, kiuj ĵus iris al Barato por instrui Esperanton.
Kiel kutime infanoj ĝuis apartan prizorgadon, kun manlaborado, ludoj, kantoj kaj ceteraj aktivaĵoj.
Kaj pelmele,
novaj kaj tradiciaj programeroj: Jumeiho-terapio, origamio,
botelpentrado laŭ tradicia rusa maniero, rusa teumado, malstreĉiga
gimnastiko. Societaj ludoj estis tre popularaj, same ĉe infanoj kiel ne-infanoj.
Kaj la silvestro?
Bufeda ordo, fotoeblecoj, sidiĝo, salutvortoj de la mastroj, manĝo.
Malfermo de la silvestra balo per polonezo. Novjaro rusa, novjaro
israela, novjaro nia, piroteknikaĵoj ekstere, novjaro angla, novjaro kanada. Tiu listo kompreneble ne respegulas la kutime bonan etoson en tiaj momentoj!
Kaj la unua de januaro? Brunĉo, mallonga refreŝiga subpluva promeno, knajpo. Prelego, vespermanĝo, vespera programo pri Dagestano, Knajpo ...
Vesperaj
programoj estis ĉiuj allogaj. Elstaris la koncerto de JoMo. Lin mi
spektis jam plurfoje, kaj denove ĉiufoje plene ĝuas la ludadon de tiu
talenta artisto, kiu ĉiam sukcesas kapti la intereson de la publiko. Internacia vespero, kie partoprenas diversaj talentoj inter la ĉeestantoj, estis aparte bona ĉi-foje.
Speciala afero ĉi-jare estis la paralela programo zorgita de AIS kaj Eŭropa Klubo, pri kiu vi legas aliloke apartan raporton. Tiu programo allogis novajn homojn, kiujn ni kutime ne vidas en IF.
Pluan fojon IF meritis sian nomon kaj renomon, de bunta, multaspekta, kleriga, bone organizita, etosoplena renkontiĝo.
Luksemburgio / Francio
(februaro 2006)
fotis:
Hans-Dieter Platz