Raporto de Tatjana Loskutova, Ivanovo, Rusio
22-a Internacia Festivalo enTrier
27.12. 2005 - 3.1. 2006
» Vojaĝante tra Eŭropo «
Ĉiam,
kiam vi lanĉas iun malproksiman vojaĝon, vi komencas cerbumi pri ĝia
allogo kaj ĝia intereso, ĝia neceso kaj ĝia utileco. Vi certe pensas,
ĉu vi havas sufiĉan tempon kaj monon por ĝi? Eble, tiam freneze
ektumultas enkape la kantvortoj, kaj vi ĝoje kaj fervore murmuras: "Ni
vojaĝas, ni serĉas ĝojon, malproksimo logas nin". Ĉu vere vojaĝoj estas
tiom allogaj? Ĉu estas ia vivoĝojo en ili? Ĉu ne nervozigas vin frapoj
de ferradoj? Ĉu ne lacigas vin multaj trajnŝanĝoj kaj daŭraj landlimaj
pasport- kaj dogankontroloj, kiam iliaj oficistoj
observeme okulumas vin, serioze foliumas la pasportajn paĝojn por
stampi daton, vokas poŝtelefone, klare pronancante la numeron de via
pasporto, iun nevideblan plian kontroliston, kiu informas pri rezultoj
(feliĉe negativaj!). Tiumomente via koro plirapidigas siajn batojn kaj
leviĝas, supozeble, la sangopremo kaj via tuto plene streĉita atendas
"verdikton".
Certe,
tiuj vojaĝaventuroj estas jam ne por ĉiuj eŭropanoj. Tie, en okcidenta
Eŭropo - ne plu landlimoj, landkontroloj, doganistoj: Tamen signoj de
pasinteco ĝis nun videblas: bariloj kaj dometoj de oficistoj ĉe antaŭaj
interŝtataj landlimoj. Ilia trista, senviva aspekto memorigas la
falon de la Berlina muro kaj la ŝanĝojn, kiuj okazis tra tuta Eŭropo en
la 90 -jaroj de la pasinta jarcento.
Al tio, kia iĝis nuntempa Eŭropo kaj kio atendas ĝin en estonteco, kiom sekurecan kaj defendan politikon ĝi havu, ĉu efikan oficialan lingvopolitikon ĝi ellaboris, kaj kiu lingvo estu la neŭtrala Eŭrolingvo kaj al multo alia estis dediĉita la ĵus pasinta IF (Internacia Festivalo), kies ĉeftemo estis "Eŭropo pligrandiĝinta". La 2000-jara germana urbo Trier, la "Dua Romo", bonvenigis ĉirkaŭ 200 (aliĝis 207) geesperantistojn el 25 landoj de la mondo. Ĉi regiono estis grava ne nur por la Romianoj. Ĝi restas same signifa nuntempe: en la tute proksima luksemburga Ŝengen naskiĝis la ideo de "Eŭropo sen limoj", kie en julio 1990 ses landoj subskribis la konvencion - "Ŝengena vizo" famiĝas tutmonde. La ĉeftemo de IF estis prezentita per interesegaj kaj atentokaptaj prelegoj de Brian Moon "Eŭropaj institucioj en perspektivo" (Luksemburgio), de Ulrich Brandenburg "Eŭropo respondeca: la komuna eksterlanda kaj sekureca politiko de EU en konstitucia vakuo" (Germanio), de Cristina Tanc "Eŭrolingvistiko" (Rumanio), de prof. d-rino Eva Polakóvá "Universitata klerigo en pligrandiĝinta Eŭropo" (Slovakio) k. a. Same la ĝeneralklerigaj temoj trovis siajn aŭskultantojn. Ĉiu el lapartoprenintoj de IF-22 havis varian elekton de prelegoj por sia kleriĝo kaj plezuro. Ekzemple, la problemoj de maljuniĝo kaj de pandemio estis diskutitaj dum la prelegoj de Harald Schicke (Germanio), la japan-devena Jumeiho-terapio kaj -gimnastiko sub gvido de Bert Schumann (Francio) helpis malaperigi muskolan streĉon ĉe certaj interesitoj, je sia gitara akompano Aŭstra Pumpure (Latvio) konigis al ĉeestantoj emociajn naciajn kantojn.
Apartan
mencion meritas ĉi-foja kromprogramo: dum la tuta semajno pri neŭtrala
lingvopolitiko de EU kaj aliaj temoj diskutis AIS-anoj, kiuj sub la
gvido de prof. d-ro Helmar Frank kontribuis al la IF-programo per
pluraj eroj. Dum IF estis organizitaj dunivelaj E-kursoj por tiuj, kiuj
volis perfektigi siajn lingvosciojn, jam kutima tablotenisa turniro kaj
ankaŭ aparta kurseto por infanoj de ĵudo-lukto. Infanoj estis
prizorgataj en "Ludejo" kaj "Klubejo" paralele al la ĉefa programo,
tial iliaj gepatroj povis senĝene ĉeesti la IF-programerojn. Legemuloj
povis plezurigi sin, foliumante kaj aĉetante E-librojn en libroservo de
Flandra E-Ligo (Belgio), kiu jam de multaj jaroj estas je dispono de
IF-anoj.
Jarfino
estas kutime en pligrandiĝanta Eŭropo tempo de ferioj. Kaj multaj
partoprenantoj uzis la eblecon ripozi promenante tra la urbo kun
kompetenta ĉiĉerono Brian Moon aŭ aŭskulti vesperajn koncertojn
preparitajn de ĉiam ĝojplena kaj artistema JoMo (Francio), de Mikaelo
Bronŝtejn kaj Vera Vlasova (Rusio), plenumintaj la lirikajn kaj
kortuŝajn kantojn, de Aĥman Junusov kaj Elmira Kurbanova
(Dagestan/Rusio) kun ampleksa programo pri Dagestano (kun
kantoj). La tuttaga ekskurso al najbara Luksemburgio celis konatiĝon
kun la ĉefurbo, ĝia malnova parto kun la kazematoj kaj la grandduka
palaco, la elstara ruĝa ponto kaj multaj viadukoj. Posttagmeze busoj
veturigis la IF-anojn al la vinvilaĝo Schengen, kiu situas inter la
(iamaj) limoj de Luksemburgio, Francio kaj Germanio. Neniu el venintoj
al tiu-ĉi historia loko preterlasis la okazon fotiĝi ĉe la monumento,
simbolanta la subskribon de la "konvencio de Ŝengen".
La
Silvestra balo ĉiam atendata kun malpacienco donis eblecon ne nur
frandi la altprofesiajn kuiraĵojn, sed gustumi la diversspecajn vinojn
kaj ĉampanon, aplaŭdi la elegantajn polonezo-dancantojn kaj mem verve
danci, bonvenigante la novan jaron.
La
tradicia "Knajpo", sen kiu ne imageblas IF, estis taŭga loko por
diversflanka pridiskuto de iu ajn temo ĉe taso da kafo aŭ glaso da
biero (laŭ gusto kaj bontrovo). Funkciante de mateno ĝis frua mateno la
gasteja servo pere de IF-Fonduso celis ankaŭ subvencii partoprenantojn
el reformaj landoj laŭ propono de pasintjaraj partoprenantoj.
La
supre priskribitan riĉan programon en la gastama junulardomo helpis
efektivigi la diversnacia kaj diversaĝa teamo de helpemaj
geesperantistoj, sed la ĉefa kaj fervora organizanto, nelacigebla kaj
entuziasma HDP (Hans-Dieter Platz) planas jam vican, la 23-an IF-on, en
Saarbrücken. Ĉu ne tentas vin la temo "Francio", kiu elvokas en la
imago la mildan klimaton de lazura marbordo, fabelajn kastelojn de
Luarvalo, aromajn vinojn kaj neripeteblajn gustojn de francaj fromaĝoj?
Aliĝu sub www.internacia-festivalo.de kaj regalu vin per IF kaj vojaĝo
tra la daŭre pligrandiĝanta Eŭropo!

Tatjana Loskutova
Ivanovo, Rusio
(februaro 2006)
fotis:
Rémy Bouchet