Raporto de Liba Gabalda (Francio)
22-a Internacia Festivalo en Trier
27.12. 2005 - 3.1. 2006
» Eŭropo pligrandiĝinta «
Jam
la kvaran fojon okazis la
Internacia Festivalo en Trier. Ĉiujare la populareco de IF
pligrandiĝas.
Al la evento aliĝis 207 samideanoj. Aperis multaj novuloj, kiuj rapide
enmiksiĝis kaj konatiĝis kun la aliaj. Ni ĉiuj ĝuis agrablan semajnon.
Post bonvenigo kaj salutvortoj de la organizanto Hans-Dieter Platz
(HDP), Mikaelo Bronŝtejn el Rusio konatigis la dumsemajnan programon.
Vera Vlasova el Tiĥvin (Rusio), prezentis kelkajn kantojn.
La programo
estis, kiel kutime, riĉa kaj ĉefe dediĉita al la ĉeftemo: "Eŭropo
pligrandiĝinta". Abundis prelegoj kaj debatoj. Krom pridiskutataj
lingvaj problemoj kaj klerigado estis aliaj interesaj temoj. Ni povis
aŭdi pri spertoj de instruado de Esperanto en suda Hindio akompanataj
per bildprojekciado, sciiĝi pri rusaj festoj. Eblis aŭskulti latvajn
kantojn, spertiĝi pri botelpentrado kaj pri la tradicia japana arto
"origamio". Iuj preferis diversajn gimnastikadojn, aliaj ŝatis ludi
diversajn tabloludojn dum paŭzoj. Interesa estis la konatiĝo kun la
bildlingvo "Bliss". Multaj interesiĝis pri la prelego "maljuniĝo
kaj naturkuracado" kaj plurajn altiris suko-seminario, kie ni gustumis malsamajn pomsukojn.
Dum ĉetabla babilado kun Ljuba
el Rusio ni gustumis tieajn specialaĵojn kaj trinkis teon. Bone
funkciis la libroservo kaj deĵoro en la "Knajpo". Ankaŭ infanoj kaj
gejunuloj bone amuziĝis kaj kunludis. Ne mankis retrospektiva serio da
lumbildoj el la pasinta IF en Magdeburg.
Paralele okazis programo de AIS
kaj de la societo "Europaklub-(EK)". Ni havis eblecon aŭskulti
Ido-lingvon, sufiĉe bone komprenata en Esperanto, kaj iun
nov-inventitan projekton "Linge facil", preskaŭ sambone komprenata.
Tiuj serioj da prelegoj montriĝis allogaj por multaj samideanoj.
Amaso da ĉeestantoj partoprenis
en la organizitaj urbaj vizitoj dum kiuj sperte ĉiĉeronis Brian Moon.
Ankaŭ dum la tuttaga ekskurso en Luksemburgio li ĉiĉeronis kaj klarigis
la historion de tiu malgranda grandduklando.
La vesperoj estis dediĉitaj al
distraj kaj kulturaj programoj: okazis kvizoj, koncertis por ni
ĉarmulinoj el Rusio kaj Dagestano. JoMo el Francio tuj kaptis la korojn
de ĉiuj per siaj bonhumuraj kaj viglaj kantoj akompanataj per trafaj
spritaĵoj. Aldoniĝis gitarkantoj de Mikaelo Bronŝtejn kaj ankaŭ
Solotronik el Hispanio kolektis aplaŭdojn kaj admiron pro sia
sorĉrigardo. Nostalgia dancvespero, per belaj amkantoj, portis nin al
60-70-80-aj jaroj. En la "Knajpo" regis gaja etoso ĝis malfruaj
noktohoroj. Ekestis novaj amikecoj kaj simpatiecoj.
Abunda kaj bongusta silvestra
bufedo kontentigis ĉiujn ĉeestantojn. Festaj vortoj de la direktoro de
la junulargastejo donis apetiton al ĉiuj. Plurfoja festado de novjaroj,
sinsekvaj bondeziroj, kisadoj kaj dancado plenigis la nokton per
ĝojo kaj kontento. La lastan novjaron ni festis kun amiko el Kanado je
la sesa horo matene. Sekvis novjara promeno ĉe la mozela bordo,
kiu refreŝigis la partoprenantojn.
Dum la internacia vespero ni
povis denove percepti, ke Esperanto posedas varian kaj riĉan kulturon.
Sonis kantoj el Rusio, Latvio, Koreio, Belgio, Finnlando, pianludado
kaj flutludado.
Ne ĉion mi povas priskribi, vi
mem partoprenu en la Internacia Festivalo por konvinkiĝi pri la
sukcesa, interesa kaj alloga programo. La venonta IF okazos en
Saarbrücken. Dum la tuttaga ekskurso ni konatiĝos kun la franca
urbo Strasburgo. Ne preterlasu tiun unikan okazon!

Liba Gabalda
Francio
(januaro 2006)
fotis:
Dieter Dungert