Raporto de André Grossmann
en "La Informilo", marto 2005
(Espéranto France Est)
21-a Internacia Festivalo en Magdeburg
27.12.2004 - 3.1.2005
La
21a Internacia Festivalo okazis jarfine de 2004 en la ĉarma urbo
Magdeburg , kie jam antaŭ 3 jaroj okazis Internacia Festivalo en la
sama renovigita junulargastejo.
Ĉi-foje
aliĝis 159 partoprenantoj el 24 landoj. Sed bedaŭrinde kelkaj ne povis
veni pro diversaj kialoj. Malsaniĝo, manko de vizo,
ktp. Refoje Hans-Dieter Platz, la organizanto kaj mastro de tiu aranĝo,
sukcesis krei amikan kaj internacian etoson por tiu jarfina
ferio-semajno. Li efektive jam organizis 20 Internaciajn Festivalojn el
la 21 okazintaj. Tial post la unua vespermanĝo li bonvenigis la
partoprenantojn kaj proponis tosti per ŝaŭmvino sojle al la tria
jardeko de IF kaj al lia 20a IF.
Ĉiutage
estis proponitaj prelegoj, unu en la mateno kaj du en la posttagmezo.
Plej multaj el ili rilatis al la kadra temo
"Tradicioj". Tradicioj laŭ la landoj, la regionoj, la religioj aŭ eĉ
laŭ la
asocioj. Tiel oni povis aŭdi pri tradiciaj kutimoj en Rusio, pri
festoj en Litovio, pri la somera Johano-festo en Latvio, pri
Origami-arto en
Japanio, juda tradicio en Israelo, kaj eĉ tradicioj en Esperantujo,
universitataj tradicioj en la Akademio Internacia de la Sciencoj, kaj
tradicioj en
IF.
Multaj
aliaj diverstemaj prelegoj estis proponitaj, kiel 25-jara magazino
"Monato", naturmetoda medicino, Ginsengo-radiko,
Srilanko, kristnaskaj kantoj, Esperanto en la komputilo kaj en la reto,
spacmisioj al Marso, UK en Pekino kaj postkongreso al Urumqi, pri
Siberio, vojaĝo per siberia trajno al Ĉinio, pri Dagestano, pri fama
parko Wörlitz, kiu troviĝas nur 80 kilometrojn de Magdeburg, pri
Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET), ktp.
Krome
preskaŭ ĉiu-posttagmeze eblis promeni tra la urbo kaj ricevi la
interesajn klarigojn de Dieter Dungert, loĝanta en Magdeburg.
Ankaŭ
okazis kursoj por perfektiĝi en Esperanto, por instrui la lingvon.
Kurseto pri la litova lingvo, pri pentro-arto en Rusio, pri
japana paperfaldado Origami, pri japana kuirado de suŝio kaj ankaŭ
danckurso per lerni valson.
La
vesperoj estis dediĉitaj al kulturaj distraj programeroj. Koncertis
Solotronik el Hispanio, Evelina Sokolova el Siberio, Jan kaj Kay Friese
el Germanio kaj dum la internacia vespero ni havis okazon admiri
diversajn talentulojn el niaj vicoj. Post ĉiu vespera programo ni
renkontiĝis en la "Knajpo" por interbabili kaj trinki bieron, vinon aŭ
specifajn IF-koktelojn.
Ĉe
iuj tabloj societaj ludoj pasie okupis la ludantojn por agrable
amuziĝi, pli bone konatiĝi kun aliaj ludantoj kaj eĉ sperti novajn
ludojn.
La
tuttaga ekskurso gvidis nin al bela mezepoka urbeto Tangermünde,
kie ni bone kaj abunde tagmanĝis kaj agrable promenadis. Ni eĉ havis
okazon viziti privatan muzeon rilate al GDR-objektoj, nostalgio al
pasinta epoko.
La
tempo rapide pasis kaj jam alvenis la lasta tago de la jaro. Por la
silvestra bufedo, bele ornamitaj tabloj kaj bele prezentitaj pladoj por
memservado atendis la gastojn. En la du lastaj IF ekestis bela tradicio
malfermi la silvestran balon per pola popola danco Polonezo. Ĉi-jare
estis proponita alia pola danco, Mazurko, kiun lerte gvidis Liba
Gabalda kaj Grazina Ubik. Deko da paroj ekzerciĝis dum iom da horoj kaj
malferme al la balo prezentis tiun Mazurkon al la ceteraj gastoj, kiuj
siavice varme kaj aplaŭde gratulis la dancantojn. La balo estis
malfermita.
Nur
la bondeziroj al novjariĝo interrompis la muzikon. Sed jam je la 22a ni
bondeziris al partoprenantoj en kies landoj jam okazis la
jarŝanĝo, el Rusio kaj refoje je la 23a por la gastoj el Litovio,
Latvio, Finnlando, Israelo. Tamen kiam ekestis noktomezo tiam ĉiuj
bondeziris per tostado de glasoj kaj interŝanĝis kisojn. Jen IF refoje
ebligis agrable transiri al la nova jaro kaj ĝui dancadon ĝis la 5a
matene aŭ eĉ pli longe por iuj.
La
unuan de januaro, dum la novjara promeno, kiun lerte gvidis Dieter
Dungert, ni refoje povis admiri la ĉarmon de la urbo Magdeburg kaj ties
belajn fasadojn.
Por multaj, la IF-semajno finiĝis la 3an de januaro. Tamen eblis resti plian tagon kaj tiel viziti la novan kanalo-kruciĝon kaj
lasta vespero finiĝis per bongusta rakledo kaj dankoj al la organizanto HDP.
Ĝis venontaj renkontiĝoj kaj ĝis venonta IF en Trier.
André Grossmann
Francio (feb 2005)