Liba
Gabalda (Francio), en "Magdeburga folio"
januaro / februaro 2005
21-a Internacia Festivalo en Magdeburg
27.12.2004 - 3.1.2005
» TRADICIOJ «
Duan fojon ni havis la plezuron festivali en
Magdeburg. Multaj rememoris la
unuan agrablan restadon tie antaŭ tri
jaroj kaj revenis al tiu iom fora, sed interesa urbo kaj renovigita
junulara domo. Al la ĉi-jara evento aliĝis 159 partoprenantoj el 24
landoj. Tamen ne ĉiuj povis veni pro diversaj kialoj. Samtempe,
sed en malsama loko, okazis Internacia Seminario.
Hans-Dieter Platz
(HDP) faras ĉion eblan por ke la
partoprenantoj bonfartu kaj ĝuu la jarfinan aranĝon. Post vespermanĝo
je bonvenigaj vortoj ni tostis per ŝaŭmvino sojle al la tria jardeko de
IF kaj al la 20-foja HDP-organizado de la Internaciaj Festivaloj.
La kadra temo - TRADICIOJ - estis amplekse
pritraktita kaj ankaŭ oni povis profiti pri aliaj temoj, same
interesaj. El abundaj prelegoj ĉiu povis elekti laŭplaĉe. Ne mankis
prezentoj pri la pasinta UK en Pekino kaj atentigo pri la venonta en
Vilno. Prelegoj pri litova lingvo, pri kursoinstruado de
Esperanto, pri la eŭska lingvo en komparo kun la runa, pri teknikaj
klarigoj por komputilistoj, pri universitataj tradicioj en la AIS de
San Marino, informo pri komunikadkibernetiko, pri mirakla korea radiko
- ginsengo, kies efikojn mi forte aprobas, pri kolesterolo kaj
sangopremo.
Atente oni aŭskultis prelegon pri Siberio, pri
vojaĝo per siberia trajno al Ĉinio, pri Dagestano, pri fama parko
Wörlitz, kiu troviĝas nur 80 kilometrojn de Magdeburg, pri Baltiaj
Esperanto-Tagoj (BET), kaj pri Srilanko dum la plilongiga tago. Krom la
Novjara promeno eblis partopreni en aliaj promenadoj tra Magdeburg aŭ
kurado ("Norda Kurado") por aktivigi la korpan muskolaron kaj ne laste
oni povis serĉi kaŝitan objekton ĉe trezorumado. Aliflanke eblis
trankvile sidi apud knajpo ĉe “Posidelki kun Ljuba” kaj aŭskulti ŝiajn
rakontetojn pri rusiaj spertoj. Ni interbabilis trinkante teon
pretigitan el “samovaro” kaj kantis. Unuafoje dum IF oni spertis
kuirkurson pri japana tradicia manĝo “suŝio”, kiu tre bongustis al
ĉiuj, kiuj partoprenis en ĝia pretigado kaj al kelkaj bonŝancemuloj
venintaj ĝustatempe. Ne mankis alia konata japana tradicio “origamio”,
rusa tradicio pentri botelojn kaj memfaritajn ludilojn. Oni eksciis pri
tradicioj en la Esperanto-movado, pri revuo “Monato”, kiu iĝis
25-jaraĝa, pri Magdeburga grupo de Mondcivitanoj, pri famaj kristnaskaj
kantoj, pri la rusa Oktobra revolucio, pri tradicioj en Litovio kaj la
Jana-festo en Latvio. Vesperoj estis dediĉitaj al kulturaj programeroj.
Koncertis Solotronik el
Hispanio, Evelina Sokolova el
Siberio, Jan kaj
Kay Friese el Germanio kaj dum la internacia vespero ni havis
okazon
admiri diversajn talentulojn el niaj vicoj. Post ĉiu vespera programo
ni renkontiĝis en la “Knajpo” por interbabili kaj trinki bieron, vinon
...
Tuj la duan tagon, post distra skeĉa vespero, okazis
tradicia dancado, ĉi-foje laŭ latinamerikaj ritmoj kaj surmura
projekciado de bildoj por tiu, kiuj deziris inspiriĝi en movoj. Alia
okazo por danci estis dum silvestra vespero. Kelkaj paroj inaŭguris kun
granda sukceso la balon per prezento de mazurko-danco. Ni dancadis ĝis
la 7-a matene!
La tuttaga ekskurso gvidis nin al bela mezepoka
urbeto Tangermünde, kie ni
bone kaj abunde tagmanĝis kaj agrable
promenadis. Ni eĉ havis okazon viziti privatan muzeon. Konklude,
sendube denove okazis tre interesa kaj sukcesa Internacia Festivalo.
Ĉu vi ŝatas pasigi kaj kunfesti Novan
Jaron en esperanto-etoso? Aliĝu
al la 22-a IF ekde nun! Ĝi okazos denove en Trier kaj ni ekskursos
tuttage al najbara Luksemburgio.

Liba Gabalda
Francio
(januaro 2005)
fotis:
Dieter Dungert