Raporto de Anatoli Ionesov, Samarkand, Uzbekio
20-a Internacia Festivalo en Kiel
» Uzbekio kaj Germanio «
La ĉefa tagĵurnalo en Uzbekio prezentis tutpaĝan artikolon de Anatoli
Ionesov pri la vojaĝo al la 20-a IF en Kiel. La uzbeklingva tagĵurnalo
nomiĝas "Zarafshon" (nomo de la plej granda rivero en Uzbekio, kun
signifo "portanta oron"). La supra titolo tekstas "Uzbekio kaj
Germanio", la malsupraj (enkadrigitaj) grandaj literoj portas la titolon
"En la lando de Fratoj Grimm: Esperanto fortigas ligojn de amikeco". Ĝi
aperis la 16-an de marto 2004 kaj temas pri la partopreno en la
Internacia Festivalo en Kiel kaj la postokaza rondveturo (prelegvojaĝo)
i.a. al Bremen, Antwerpen, Köln, Konstanz kaj Freiburg (parta traduko en la fino de la paĝo).
Anatoli estas la direktoro de "Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco" en
Samarkand kaj prelegis en la jubilea IF pri "Samarkand: Perlo de
l'Mondo - vojkruciĝo inter kulturoj de Oriento kaj Okcidento".
La foto, farita de Heti Fischer (Germanio) dum la prelego en IF, montras
ekspozicieton de malgranda orienta bazaro kun lokaj specialaĵoj kaj
gustumo de samarkandaj vinoj ... Videblas i.a. (de maldekstre): André
Grossmann (Francio), Ranieri Clerici (Italio) kaj Jón Elíasson
(Islando).
Ankaŭ la populara tutlanda - ruslingva - semajngazeto "Business Vestnik
Vostoka" ("Negoca Heroldo de l'Oriento") publikigis artikol-serion pri
la prelegvojaĝo de Anatoli Ionesov. La unua parto (vd. la sekvajn
fotojn) temis pri la 20-a IF en Kiel kaj aperis je la 4-a de marto 2004,
sub la titolo "Kun Esperanto en la lando de Fratoj Grimm", subtitolo
estas "Popola diplomato el Samarkand serie prelegis en Germanio pri
Uzbekio".
La gazeto BVV estas cirkulata en urboj de Uzbekio, en aliaj ŝtatoj de
Centrazia regiono, en la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kaj ankaŭ en
la aviadiloj de la uzbeka nacia flugkompanio, same en trajnoj de la
lando.
La fotoj montras la urbon Kiel kaj la aŭtoron, Anatoli Ionesov.
Parta traduko de la supraj ĵurnalaj tekstoj:
En la lando de Fratoj Grimm - Esperanto kreas pontojn de amikeco
La direktoro de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco Anatoli
Ionesov (Samarkando, Uzbekio) antaŭ nelonge revenis el FRG, kie li
rondvojaĝis laŭ invito de Germana Esperanto-Asocio. Li partoprenis la
Internacian Festivalon en Kiel kaj poste prelegis en diversaj urboj de
Germanio. Ĉi-sube li rakontas pri siaj vojaĝimpresoj.
Internacia Festivalo en Kiel
La vojaĝo komenciĝis en la pleja nordo de Germanio en la havenurbo
Kiel, kie okazis la Internacia Festivalo (IF). Kiel estas ĉefurbo de
Schleswig-Holstein, verŝajne ĝi plej bone konatas pro sia
pitoreska mara fjordo "Kieler Förde", kiu 'entranĉiĝas'
praktike ĝis la urbocentro. Tial grandegaj multferdekaj pramŝhipoj
ĉi tie povas "eniri" la centron de Kiel. Impresa vidaĵo!
Ĉiujare fine de junio en Kiel okazas la plej granda en la mondo
velboatkonkurso "Kieler Woche". Por la partoprenantoj de la festivalo ties
organizantoj aranĝis unutagan ekskursvojaĝon al la malnova urbo
Lübeck. Ĉi tie troviĝas la plej granda en Eŭropo
pramŝipa haveno. Malnova urbocentro situas sur la insulo, kies tuta
teritorio ekde 1987 estas parto de Monda heredaĵo de UNESKO. Sur la
500-jara urba pordego estas latinlingve skribite: "Konkordo en la domo, paco
ekstere". En Lübeck naskiĝis Nobelpremiitoj Thomas Mann kaj Willy
Brandt. Dum la dua mondmilito Lübeck, samkiel multaj aliaj urboj de
Germanio, estis forte detruita. Post multjaraj skrupulaj laboroj oni
sukcesis rekonstrui la romantikan etoson de ties malnova centro kun la fama
konstruaĵo de la urbodomo, kiun jam en la XIX-a jarcento oni nomis
"fabelo el ŝtono". Lübeck famas ankaŭ kiel centro pri produktado de
marcipano. Ni vizitis la specialan muzeon de marcipano, kie ni
konatiĝis kun historio kaj teknologio de farado de tiu ĉi
ŝatata en Germanio frandaĵo.
Ni revenu al nia Festivalo. IF okazas
ĉiujare en diversaj lokoj de Germanio. Tiu 20-a jubilea arigis pli ol
200 partoprenantojn de diversaj aĝoj kaj profesioj el 22 landoj, multaj
venis tutfamilie. Kadre de la Festivalo okazis multnombraj diversspecaj
aranĝoj: seminarioj, prelegoj, "rondaj tabloj", koncertoj,
teatraĵoj, ludoj, dancoj, specialaj eventoj por infanoj kaj gejunuloj.
Interpretistoj, kompreneble, ne bezonatis, ĉiuj bonege komprenis unu la
alian komunikante en la internacia lingvo Esperanto. Estis interese kaj
kortuŝe observi la parolmanieron de tiel nomataj 'denaskaj
esperantistoj', infanoj, kiuj dank' al siaj gepatroj parolas Esperanton ekde
naskiĝo. Cetere, esperantistoj, kie ajn ili loĝu, kutime parolas
kelkajn lingvojn. Veŝajne tion influas ankaŭ propedeŭtika rolo de
Esperanto faciliganta lernadon de fremdaj lingvoj kaj strebo de
esperantistoj al ekkono de aliaj kulturoj kaj popoloj. La festivalo estis
bonege organizita. Pri tio sendube meritas multjara senlaca IF-organizanto
Hans-Dieter Platz (amike nomata HDP) kaj lia teamo de volontuloj. Memorindas
diversaj dumfestivalaj programeroj. Ekzemple: prezentado de miraklaj sanigaj
efikoj de ginsengo fare de Jeong-ok Song kaj Harald Schicke, jen
humurplenaj, jen seriozaj elpaŝoj de Mikaelo Bronŝtejn; majstra
trukfotado de Klaus-Dieter Albrecht, emocia rakonto de dagestanano
Abduraĥman Junusov pri sia lando de montoj, Internacia vespero,
Silvestra balo, koncerto de Kazaĥ-devena paro Ĵomart Amzeev
kaj Nataŝa Gerlaĥ (nun loĝantaj en Svedio), kiuj, interalie,
prezentis sian konatan lirikan kanzonon "Samarkand". Ĝi estas kvazaŭ
ilia rememoro pri la iama vizito al nia urbo dudekon da jaroj antaŭe por
partopreni la organizitan de ni renkontiĝon de esperantistoj de Uzbekio
- UzER, kie fakte okazis ilia unua debuta koncerto antaŭ diversurba
E-publiko. Ĵomart kaj Nataŝa en sia kanto nomas Samarkandon
"fabela lando". Tiu ĉi kanzono ankaŭ donis titolon al unu el iliaj
muzikalbumoj. La organizantoj de IF enprogramigis du miajn prelegojn
"Samarkando, vojkruciĝo de Kulturoj inter Oriento kaj Okcidento" kaj
"La Internacia Muzeo de Paco kaj Solidareco en Samarkando - Unika Muzeo en
Esperantujo".
Ambaŭ elpaŝoj estis akompanataj de lumbildoj,
demonstrataj pere de diĝita projekciilo, pri nia lando, ties popolaj
tradicioj kaj kutimoj, vidindaĵoj de nia regiono, pri nia Pacmuzeo kaj
ties internaciaj projektoj. Krom tio dum la Samarkanda vespero sonis uzbekaj
popolinstrumentaj melodioj, kiuj helpis krei specifan orientan etoson, tion
kontribuis ankaŭ organizita de mi malgranda improvizita samarkanda bazaro,
kie gustumeblis nialandaj dolĉaĵoj, sekigitaj fruktoj, nuksoj.
Certe tie ne mankis ankaŭ gustumado de ŝatata de ĉiuj en la
Oriento aromplena verda teo kaj famaj samarkandaj vinoj. Unuvorte, por
multaj partoprenantoj tio iĝis malkovro de la malproksima, sed amika
lando kun ties riĉega historio, kulturo kaj tradicioj. Kaj post la
festivalo min atendis prelegturneo pri la supremenciita temaro en
Esperanto-kluboj de plej diversaj urboj, mi devis traveturi preskau la tutan
landon de la nordo ĝis la sudo laŭ la itinero zorge ellaborita de
Wolfgang Loose, komisiito de GEA. Entute, miaj prelegoj okazis en 16 urboj,
inkluzive belgan, kaj pli precize flandran, Antverpenon.
(Anatoli Ionesov, Uzbekio)