Jam
la 20-an fojon okazis Internacia Festivalo, la tradicia jarfina aranĝo
en Germanio (ĉi-foje en Kiel) por la "rondo familia" kaj por infanoj.
La kadra temo estis Rusio. Fakte venis arego da rusoj kaj rusianoj, por
kontribui laŭvice al la programo: Mikaelo Bronŝtejn, Elena Puĥova,
Tatjana Loskutova, Nadja Kharatinova, Oksana Zvereva, Aĥman Junusov,
Mikaelo Djukov, Anatoli Ionesov el Uzbekio, Ĵomart kaj Nataŝa el
Kazaĥio/Svedio ...
Sed la ĉefprelegon faris belgino, Kristin Tytgat, kiu mem havs privatan
kaj profesian spertojn pri Rusio. Ŝi rakontis pri interkulturaj rilatoj
kun okcidento. Sed ĉu eblas distingi orienton de okcidento? Eĉ la nomo
Eŭropo devenas el mita princino rabita el Azio... En
Duden-enciklopodio, Eŭropo difiniĝas "duoninsulo de Azio". Laŭ s-ino
Tytgat kun rusoj okazas interesaj spertoj: ili ŝajnas ne koni agendon,
aŭ ne uzi ĝin, sed ili vizitas vin senaverte kaj spontanee.
Christoph Knabe
prelegis per lumbildoj pri "Kiel okcidentano en la breĵnjeva
Sovetunio". Nur malmultaj studentoj el la iama FRG havis la ŝancon
studadi en Leningrado. Ĉu nuntempe pli multaj?
Aĥman Junusov interesege rakontis pri sia monta regiono Dagestano,
kromnomata la lando de paradizo. Eble tial norde de Dagestano situas la
lando de infero Ĉeĉenio: de tie jam enpenetris teroristoj.
Elisabeth Schwarzer enkondukis nin al edukado
de demokratio. Ŝi proponis seminarieton, kiu plene sukcesis: ni
forlasis la salonon kiel veraj diplomatoj eĉ sen diplomo, do ne
diplomitoj.
Dume en la apuda salono aŭdeblis la entuziasma voĉo de la nelacigebla
pastro Kronenberger: li instruis katolik-religiajn kantojn, ja necesajn
por diservo. Feliĉe Elena Puĥova, operkantistino, donis amuzan lecionon
pri muziko: ŝi trejnis internacian ĥoron por la adiaŭa vespero.
La 30-an de decembro ni ekskursis al Lubeko, sub la gvido de la ĉapelita akademiano Werner Bormann.
Ĉiuvespere la rusianoj plenumis distran programon: precipe Mikaelo Bronŝtejn spicis la programerojn per anekdotoj.
La lastan tagon la rusianoj kolektiĝis por
ronda tablo ĉirkaŭ rektangula tabulo. ili respondis amason da demandoj:
de la rusa animo ĝis la Putina reĝimo. Ili ĉiuj revas pri onta UK en
Rusio;: ĉu eble la nepoj ilin benos?
Dieter Rooke, Svislando