Raporto de Tatjana Loskutova, Ivanovo, Rusio
en "REGO" (Rusia E-gazeto), feb 2004 (1)
20-a Internacia Festivalo en Kiel
» Rusio - ne nur por rusoj «
Traleginte ĉi-titolon, ĉu vi
samopinias? Verŝajne, jes. Kaj vi pravas, ne nur pro tio, ke en Rusio
vivas entute pli ol 100 etnoj kaj nur 80 % de la loĝantaro estas rusoj,
sed ankaŭ pro la kialo, ke la pasinta Internacia Festivalo (IF) estis
dediĉita al Rusio.
En malproksima germana urbo Kiel, ĉe la fjordo de la Balta maro, en
junulargastejo, kunvenis ĉ. 200 personoj el 21 landoj kaj tri
kontinentoj. En senfrosta kaj senneĝa vetero, la partoprenantoj de IF
konatiĝis kun Rusio, la "nekonata por multaj, sed kara hejmlando por la
enloĝantoj" (laŭ vortoj de HDP - Hans-Dieter Platz, la senlaca kaj
zorgema organizanto de IF). Ni, rusianoj, provis laŭeble plene prezenti
nian landon dum la prelegoj kaj la koncertoj: la historion (ne ĉiam
gloran), la lingvon (tre komplikan, sed belsonan), la kulturon (riĉan
kaj multfacetan).
Inter la plej allogaj programeroj estis la t.n. "Ronda Tablo", dum kiu
kvin rusianoj de kvin naciecoj respondis al diversaj demandoj de
partoprenintoj. Du horoj ne sufiĉis por pridiskuti ĉion, kio interesis
la IF-anojn. La konversacioj daŭris en "Knajpo", ĉe glaso da "Baltika",
rusa biero aŭ limonado, speciale venigitaj al la IF-trinkejo. Same tie
ofte sonis la gitaro kaj la kantado de Elena Puĥova (Ĉeĥio), de Oksana
Zvereva, Mikaelo Bronŝtejn, Vitalik Malenko (Rusio) kaj de Ĵomart kaj
Nataŝa (Svedio / Kazaĥio).
Tamen ne nur rusianoj prilumis la temon de la fama jarfina E-aranĝo -
multaj aliaj partoprenintoj kontribuis al la programo per interesaj
prelegoj: Biruta Rozenfelde (Latvio), Anatoli Ionesov (Uzbekio),
Christoph Knabe (Germanio), Kristin Tytgat (Belgio), Tom Phoenix
(Usono) kaj André Grossmann (Francio), k.a.
La libroŝatantoj povis foliumi kaj poste aĉeti la elektitajn librojn en
la libroservo de Flandra E-Ligo, kiu jam de multaj jaroj venigas
E-literaturon kaj diversajn esperantaĵojn al IF. Ankaŭ abundis distraj
programeroj: danckursoj, tablotenisa turniro kaj kelkaj promenoj tra la
urbo. La apartan mencion meritas la tuttaga ekskurso al Lübeck, al unu
el la plej belaj nordgermanaj urboj, la "reĝino de la Hanso", sub
majstra ĉiĉerono de d-ro Werner Bormann. La famaj vidindaĵoj alternis
kun la vilaĝecaj stratetoj, la marcipana muzeo - kun la paradiza
vendejo kun ĉ. 300 marcipanaj kreaĵoj. La lastaj du troviĝas en la
pompa kafejo (pro la kristnaskaj kaj novjaraj dekoroj) "Café
Niederegger", kiu proponis al ni lunĉan bongustan bufedon.
La pinto de IF - la Silvestra balo. Necesas mencii, ke nia E-forumo
estis jubilea, do ĉiuj per aplaŭdoj salutis la plej oftajn
partoprenintojn de la tradicia Novjara aranĝo. La balo komenciĝis per
majesta polonezo sub gvido de Danuta Leyk (Pollando). Per ĉampano kaj
ĝojaj bondeziroj ni bonvenigis la Novan 2004-jaron ! Tion ni faris
multfoje, ĉar la ĉeestantaro reprezentis kelkajn horzonojn. Nur matene
finiĝis la balo. IF-fine, pli ol 30 personoj ĝuis la plilongigan tagon
kun la vespera "sveda tablo".
Reveninte hejmen al neĝa Rusio, restas en la memoro la neforgeseblaj
tagoj pasigitaj en malproksima Kiel, ĝia varma etoso, kiun ne
malbonigis kelkaj pluvoj kaj iom laciga multhora (kelktaga)
trajnvojaĝo. Ĉu ankaŭ vi deziras sperti IF? Aŭ (denove) reveni al
ĉarma E-renkontiĝo?