Raporto de André Grossmann
en "La Informilo"
marto 2005 (Espéranto France Est)
20-a Internacia Festivalo en Kiel
27.12.2003 - 3.1.2004
Por partopreni la jubilean 20-an Internacian Festivalon fine de 2003 ja
necesis veturi ĝis la nordo de Germanio, al la haven-urbo KIEL ĉe la
fjordo de la Balta maro. Tamen la vetero estis relative milda sen neĝo
kaj frosto en la unuaj tagoj. Sed kio ja estas tiu tradicia Internacia
Festivalo, kiu jam atingis la 20an jaron? Ĝi estas Internacia
Esperanto-ferio-semajno, dum kiu kunvenas gesamideanoj, familioj el
diversaj landoj por kune ĝui feriojn, interesajn prelegojn, agrablan
kaj amikan etoson, por kune festi la transiron al la nova jaro en amika
internacia Esperanto-rondoj, amuze, gaje kaj solene. La majstro de tiu
aranĝo estas la senlaca organizanto Hans-Dieter Platz, kiun oni pli
amike nomas HDP (hodopo). Li organizas tute profesie kun multe da
entuziasmo tiujn Internaciajn Festivalojn kaj meritas la laŭdojn de la
partoprenantoj.
Ĉi-foje aliĝis 200 partoprenantoj el 21 landoj. La ĉefa temo estis
Rusio. Jam dum la unua akcepta vespere oni proponis al ni bongustajn
rusojn manĝaĵojn. Poste Harald Schicke kaj Hans-Dieter Platz
bonvenigis nin por la solena inaŭguro per ŝaŭm-vino kaj anoncis
tombolon kun valoraj premioj, la unua premio estis senpaga partopreno en
IF.
En la vesperoj ni ĝuis la talenton de la rusaj kantistoj. Inter ili
Elena Puĥova (Ĉeĥio) Mikaelo Bronŝtejn, Oksana Zvereva kaj Vitalik
Malenko kun "Oraj kantoj el Rusio". Ankaŭ koncertis Ĵomart kaj Nataŝa
el Kazaĥio (nun loĝantaj en Svedio). Post tiuj oficialaj programeroj
la IF-trinkejo, la Knajpo, restis malfermita ĝis malfrue en la mateno.
Ĉi-jare ĝi proponis ankaŭ rusajn trinkaĵojn, bieron kaj limonadon
"Baltika", sed ankaŭ koktelojn kun Esperanto-nomo, kiel "ruĝulino",
"verdulino", "irgulino" ktp.
Ekestis diversaj rondoj por kune trinki, babili kaj ankaŭ ludi per plej
diversaj societaj ludoj. Ĉe iuj tabloj sonis la gitaroj kaj ariĝis
kantemuloj. Alia fenomeno: pli kaj pli da partoprenantoj kunportis siajn
teko-komputilojn kaj tiel ĉe iuj tabloj oni interŝanĝis dokumentojn,
fotojn, programojn kaj spertojn pri la uzado de komputiloj.
En la posttagmezo estis ankaŭ proponitaj promenadoj al la urbo aŭ al
proksima kvartalo. La vetero estis favora por tiaj promenadoj, ĉar nur
malofte pluvis. La IF-domo estis relative proksima al la ŝiphaveno.
Certe ĝi estis malpli impona ol lastjare en Borken (kie ni troviĝis en
ĉarma kastelo). Sed la loĝ-ĉambroj estis proksimaj kaj facile
alireblaj. En la 3 salonoj de la suba etaĝo okazis la diversaj prelegoj
(kelkfoje kun ioma reciproka ĝeno). Por iuj programoj kaj ĉefe por la
silvestra vespero, la 3 salonoj iĝis granda kaj bela salonego, kiu
povis akcepti ĉiujn partoprenantojn. La endoma bufedejo estis iom
malgranda kaj ne-racie organizita. Necesis adaptiĝi kaj iom ĵongli por
teni pleton, glason, kaj ĝin plenigi per teo aŭ akvo.
Por la tuttaga ekskurso ni veturis per aŭtobuso al la ĉarma urbo
Lübeck. Ĝi estas fama pro la marcipano, farita per sukero kaj migdaloj.
Ni manĝis en la komforta restoracio de la fama kafejo Niederegger, kaj
pli poste vizitis ties muzeon pri marcipano. La kafejo kaj vendejo ĉiam
plenplenis. La vetero estis tre favora kaj ebligis fari agrablan viziton
en la urbo, d-ro Werner Bormann estis nia tre sperta ĉiĉerono.
Same kiel en Borken, Danuta Leyk el Pollando proponis ekzerci pri parada
danco polonezo. Dudeko da paroj akceptis tion, kaj sukcesis tre impone
malfermi la silvestran dancvesperon. Ni parade eniris la grandan salonon
kaj ĉe la fino ricevis varmajn aplaŭdojn de la ceteraj partoprenantoj.
La granda kela salono estis tre taŭga por tiu lasta vespero de la jaro.
La manĝoj ja ne estis speciale bongustaj kaj neĝusta-vice prezentitaj.
Sed ni tamen ĝuis agrablan silvestran vesperon. Dum tiu vespero oni
bondeziris la novan jaron ne nur je noktomezo, sed ankaŭ je la 22a, 23a
kaj je la 1a, kiam en la landoj de iuj partoprenantoj okazis la
jarŝanĝoj. Sed kiam ekestis noktomezo, tiam ĉiuj interŝanĝis
bondezirojn per tostado de glasoj kaj ĉefe per interkisado. Jen IF
refoje ebligis transiri al la nova jaro kaj ĝui dancadon ĝis la 6a
matene.
La unuan de januaro oni refoje proponis la novjaran promenon kun iom da
neĝo apud la stratoj. Sed la tagoj pasis kaj ja proksimiĝis la lasta
tago. Tamen ĉi-jare mi decidis ankaŭ resti por la plilongiga tago, la
3-an de januaro. Restis ankoraŭ trideko da partoprenantoj. Ni vizitis
submaran ŝipon kaj monumenton. La lasta vespero okazis en tre amika
rondo, kiun agrabligis diversaj kantemuloj kaj muzikistoj. Certe ankaŭ
iom helpis ne tute malplenaj boteloj da vino kaj divers-specaj vodkoj.
HDP jam invitis nin por la 21a IF, kiu refoje okazos en Magdeburg.
Surloke jam aliĝis pli ol 50 homoj. Ankau vi estos bonvenaj.
André Grossmann, Francio