Raporto de Liba
Gabalda (Francio)
en "Magdeburga folio", jan / feb 2004
20-a Internacia Festivalo en Kiel
27.12.2003 - 3.1.2004
» Kiel danci kaj festi en Kiel? «
Jubilean IF-on ni atingis jam,
ĝoje ni revenis festi kun flam',
gajan jarfinon en amika rondo,
agrablan etoson en Esperanto-mondo,
multaj el ni jam plurajn
IF-ojn ĉeestis,
nenio mankis,
agrable ni ĉiuj festis ...
Kiel
danci kaj festi en Kiel?
Amuze,
gaje, vigle, solene! Tiel okazis. La nuna IF jubileis en germana
havenurbo. Jes, jam 20 jarojn senlace, profesie kaj entuziasme nia kara
Hans-Dieter Platz, amike nomata HDP, organizas Internaciajn
Festivalojn. La ĉi-jara estis festa kaj digna je laŭdo. Dum la solena
inaŭguro ni estis regalitaj per glaso da ŝaŭmvino, okazis tombolo kun
valoraj premioj. La unua estis senpaga partopreno.
Al la ĉi-jara IF aliĝis 200 personoj el 21 landoj, sed la originaj
naciecoj superis tiun ĉi nombron. Unuafoje ni havis la plezuron
bonvenigi samideanon Anatoli Ionesov el Uzbekio. Li prezentis tre
interesajn prelegojn akompanitajn de lumbildoj pri la Internacia Muzeo
de Paco, kiu troviĝas en Samarkando kaj pri la urbo mem. Estas agrable
konstati, ke la intereso por IF kreskas. Tio montriĝas per partopreno
de novaj homoj, kiuj facile kaj rapide adaptiĝas kaj sentas sin bone
akcpetitaj en varma amika rondo. Aperis denove deko da novuloj, kiuj
bone integriĝis kaj ĝuis la eventon.
La prelegtemoj variis kaj oni ĉiam diskutis multe pri la koncerna temo.
Tre interesa estis prelego pri ginsengo, ĝia kuraca efiko konata jam
dum jarmiloj ĉefe en Koreio kaj Ĉinio. Prelegoj pri komputilado celis
spertigi partoprenantojn kiel uzi la reton kaj retteknikojn ĝenerale.
Paroliga kurso kuraĝigis kelkajn komencantajn esperantistojn. Ĉiuj
IF-oj en retrospektivo rememorigis agrablajn eventojn junaĝe. El la
programo ankoraŭ menciindas: prelego pri Prusoj, Baltio, Dagestano,
edukado al demokratio, scienco-ludo-instruado, interkulturaj rilatoj
Rusio-Okcidento, la filozofio de AIS, naturkuracado, la ludo "Marsa
ŝako", amuza dancvespero kaj multaj aliaj ...
La kadra temo "Rusio" estis amplekse prezentita. Ni havis okazon
ĝisfunde konatiĝi kun tiu ĉi vasta lando pere de interesaj prelegoj,
lumbildoj, manĝaĵoj, ekspoziciaĵoj. Dum la "Ronda tablo" la rusoj
respondadis al variaj kaj abundaj demandoj de la ĉeestantaro. Muziko,
danco kaj kantoj aŭdiĝis ne nur dum vesperaj prezentadoj. En la
"Knajpo" eblis aĉeti diversajn rusajn trinkaĵojn. Ĉefe bongustis variaj
rusaj vodkoj.
La balo komenciĝis per majesta polonezo forte aplaŭdata de ĉiuj
ĉeestantoj. En agrabla etoso kaj varia muziko ni dancis ĝis mateniĝo.
Ni ne restis indiferentaj por ekstera publiko; dum la balo venis loka
ĵurnalisto por intervjuado kaj fotado. Sekvatage la loka gazeto
informis pri la aranĝo ankaŭ per trafaj fotoj dum novjara festado.
Ege sukcesa estis ekskurso al la urbo Lübeck. La vetero favoris nin.
Tre amplekse kaj interese rakontis pri tiu pitoreska urbo d-ro Werner
Bormann. Ankaŭ en la marcipana muzeo ni ricevis adekvatajn sciojn de
li. En fama kafejo Niederegger ni tagmanĝis kaj surloke ni povis aĉeti
marcipanajn produktojn. La kafejo kaj vendejo ĉiam plenplenis.
IF ĉiam
pretas servi por via ĝojo, bonfarto kaj kleriĝo. Ĝi ofertas agrablan
etoson, neforgeseblajn travivaĵojn. Ne hezitu kaj venu sperti tion ĉion
denove en Magdeburgo! Venu multnombre, vi estas kore invitataj kaj
bonvenaj!
Liba Gabalda, Francio