Raporto de Claude Nourmont, Luksemburgio
en revuo Esperanto", februaro 2003


19-a Internacia Festivalo en Borken

» Reĝa festivalo en kastelo «

Kiuj bonŝanculoj silvestrumis en historia akvokastelo, ĉiutage manĝis en historiaj keloj, inaŭguris balon per polonezo en kavalira salonego, kies muroj estas ornamitaj de aŭtentaj 18a-jarcentaj tapetoj ?

Ne temas pri princoj aŭ reĝoj, ne temas pri ŝtataj altranguloj, temas pri la partoprenantoj de la 19-a Internacia Festivalo, kiuj ne povus havi pli belan kadron ol la junularkastelon Gemen (Borken, Vestfalio, proksime al la nederlanda landlimo). Oni ne venas pro la loko, sed certe la 200 partoprenantoj ĝuis tian eksterordinaran ejon, malgraŭ la pluvo kaj vento, malgraŭ la diseco de la ejoj, malgraŭ foja malvarmeco de iuj salonoj.

Ĉi-jare la festivalo vere meritas sian nomon, se oni konceptas festivalon kiel serion de artaj prezentoj: ĉiu vespero estis okazo por altkvalitaj spektakloj. La artistoj estis tiom multnombraj, ke iuj el ili eĉ ne povis havi propran programon. La konata grupo Kajto ĝuigis la partoprenantaron per siaj belaj kantoj, Elena Puĥova pretigis spektaklon pri La Eta Princo kaj prezentis ĝin kun Mikaelo Bronŝtejn, Solotronik tekno-muzikis, loka folklora grupo dancigis dancemulojn; kaj ankaŭ dum la lasta vespero, t.n. internacia, la partoprenantoj kiuj iris sur la scenejon estis talentaj.

Oni ja ne venas por la temo, sed ja estis temo Religioj kaj konfliktoj, kiu tamen estis nur pretere traktita: oni prezentis diversajn prelegojn, prelegis pri konfliktoj, sed ne ĉiam rilatigis ilin. Laŭ mia ateisma gusto estis tro da religiaĵoj en la oficiala programo (diservo, preĝoj); sed la etoso tute ne estis religia. Multaj eroj de la programo ne rekte rilatis al la temo, kio donis abundon da ebloj ĉerpi ion por sia gusto: prelego de A. Wandel pri la pra-astronomio en Sudameriko, prelegoj de Paul Peeraerts kaj André Grossmann pri komputilaj temoj, seminarieto pri komunikado, trejnado al Jumeiho-masaĝo, kursetoj pri kaligrafio, paperfaldado, sorobano, briĝo kaj aliaj societaj ludoj, legokonkurso, pluraj dancokursoj ...

Ĉiutage estis proponita ekskurseto, sed bedaŭrinde preskaŭ akurate kun la komenco ekis la pluvo ... Tiu fenomeno inkluzivis ankaŭ la tuttagan ekskurson al Xanten, krom escepta momento kiam sur la ŝtupoj de la romia templo la ekskursantoj faris komunan foton. Oni vizitis la romiaĵojn kaj la katedralon, kaj ankaŭ la pilgrimejon de Kevelaer.

Infanoj kaj junuloj havis paralele propran programon, sed feliĉe ankaŭ estis diversaj komunaj interesoj, kiel ekzemple societaj ludoj, kiuj helpis kunvivigi la diversaĝajn partoprenantojn, kaj tiel kreis bonegan etoson.

Kaj ni ne forgesu la plej gravan ejon de ĉiu IF: la Knajpon (el la germana Kneipe), etosoplenan trinkejon, kie oni trinkas, babiladas, ludas societajn ludojn, kantas, muzikludas ... Ĝi funkcias ĝis fruaj horoj de la mateno, dank' al nelaciĝema teamo kiu pluhelpas al la servado, kaj al nelaciĝema aro da soifaj babilemuloj ...

Eble tio estas la plej ŝatata tradicio de IF. La aranĝo tiom plaĉas, ke multaj partoprenantoj de jaro al jaro revenas por re-tosti la novan jaron kun la malnovaj kaj novaj gekonatoj. Hans-Dieter Platz, kiu lanĉis la aranĝon kaj ĉeforganizas ĝin, faris statistikon, kiu montras ke nur unu kvinono de la partoprenantoj venis por la unua fojo. Fakte komence la aranĝo estis konceptita por ke la porjunulara renkontiĝo Internacia Seminario de GEJ, restu porjunulara, dum tamen pli aĝaj homoj inter 25 kaj 55, kaj i.a. familioj kun junaj infanoj, havu plaĉan manieron pasigi silvestrajn feriojn en esperantista etoso. Sed nun la homoj prenis la kutimon veni al IF, kaj pli kaj pli venas tiuj paroj, kiuj iam venis kun siaj infanoj, sed nun sen la infanoj, ĉar la pliaĝiĝintaj infanoj partoprenas propran programon sen la gepatroj. Kaj malgraŭ transpaso de la aĝlimo por IF oni ŝatas pluveni por ĝui tian viglan Esperantujon.

Claude Nourmont, Luksemburgio