IF estas la tutmonda E-kongreso en miniaturo: ĉiutage paralele okazis 5 - 6 programeroj, kiuj antaŭvidis ankaŭ E-paroligan kurson kaj kurseton pri briĝo, dancan atelieron kaj Jumeiho-gimnastikon, konkurson de legemuloj kaj origami-paperfaldadon, porinfanan programon, ekskursojn tra Borken kaj la tuttagan ekskurson al romi-epokaj Xanten kaj Kevelaer (kiujn ne malebligis la preskaŭ senĉesa pluvo), kaj multon alian.
Tagojn kronis la distraj vesperoj, dum kiuj la IF-anoj varme aplaŭdis al la folklora grupo de Gemen, la fama "Kajto" el Nederlando, la rusa bardo Mikaelo Bronŝtejn kaj la profesia komponistino Elena Puĥova el Ĉeĥio, la hispana teknomuzikisto Solotronik. Iam ĝis frua mateno fluis konversacioj en la tradicia E-gastejo "Knajpo". En kasteloj dum baloj oni dancas. Nian novjaran balon inaŭguris majesta polonezo en plenumo de dekpara partoprenantaro. Arte ornamita Silvestra bufedo, dancado kaj gaja rido venigis nin al nova 2003-jaro. Rapide pasis unusemajna restado en amika E-rondo. Venis la lasta tago kaj la plejmulto forveturis, sed restis entuziasmuloj, tiuj, kiuj scivolemis pri la temo de la sekva IF-o.
La Jubilea 20-a Internacia Festivalo estos dediĉita al Rusio, do ni, rusianoj, provis skize prezenti nian landon per prelegoj, diapozitivoj, rusaj kantoj, al kio aldoniĝis la rusdevenaj manĝoj "soljanka", "pelmeni" (kun iom da vodko por apetito). Mi esperas, ke ankaŭ la vica IF pasos same sukcese, kiel la ĵusa. Tiu ĉi E-forumo, tre konata delonge ne nur en Germanio, sed ankaŭ en aliaj landoj de la tuta mondo, ĉiam allogas "veteranojn" de E-movado kaj la novicojn dank' al fervora kaj arda agado de ĝia organizanto Hans-Dieter Platz kaj liaj kunlaborantoj. Dankon al ili pro la vere riĉiga E-festo, kiu restos porlonge en la memoro de ĉiu, kiu almenaŭ unufojon partoprenis ĝin. Venu ankaŭ vi por ĝui la etosoplenan E-renkontiĝon!

Tatjana gvidas paroligan kurson