Raporto de André Weber, Germanio
en "La Ora Rajdanto" (Esp-Klubo Schwerin), n-ro 58 (2/2002)


18-a Internacia Festivalo en Magdeburg

» 18-a IF - miaj impresoj «

Entute 207 personoj el 19 landoj (laŭ la IF-broŝuro) partoprenis la 18-an Internacian Festivalon (www.internacia-festivalo.de) en Magdeburg. Ĉi-foje, kiel novulo, ankaŭ mi partoprenis. Post ĉirkaŭ 1,5-jara paŭzo mi deziris renkonti laŭeble multajn eksterlandajn samideanojn kaj plibonigi miajn Esperanto-kapablojn, ĉefe la voĉan uzon.

Jam tuj post la aliĝo, kiam mi poŝte ricevis la unuajn informojn resp. prenis ilin el la interreto, mi havis la impreson, ke temas pri bonege organizita renkontiĝo. La voj-priskribo ekzemple estis tiom perfekta, ke mi tuj kaj senprobleme trovis la mallarĝan strateton kondukanta al la malantaŭa flanko de la renkontejo. Tio des pli mirigis min, ĉar mi la unuan fojon en mia vivo veturis per aŭtomobilo en Magdeburg. Krome, mi alvenis dum malluma, vespera horo, sen akompananto.

La junulargastejo, kie la IF okazis, tre bone taŭgis kaj pro la kelk-etaĝa konstruaĵo mem kaj pro la situo en la urbocentro. Tuj ĉe la alveno mi estis afable akceptita, kaj HDP (la organizanto) mem venis kun mi eksteren por elekti taŭgan parkejon por mia aŭto. Mia impreso pri perfekta organizado denove estis konfirmita kaj eĉ superita! La ŝtuparejoj, la lifto, la necesejoj - ĉio ajn facile troveblis pro okulfrapaj, flavaj ŝildoj. Ĉiu pordo surhavis grandajn slipojn kun la vortoj "tiru" resp. "puŝu", kun la etaĝo-numero, la nomo de la salonoj ktp. Sur la du pordoj de la manĝejo legeblis la manĝo-horoj.

Krom la UK en Berlin mi ĝis nun neniam ĉeestis renkontiĝon, en kiu partoprenis tiom granda kvanto da eksterlandanoj! Ĵus tio, renkontiĝi, diskuti, babili, interŝanĝi informojn kaj opiniojn kun laŭeble multaj ne-germanoj estis mia ĉefa intenco, kaj denove la realo superis miajn imagojn!! Jam dum la unua vespero mi sidis kaj babilis kun samideanoj el Rusio, Usono, Litovio kaj Ĉeĥio.

Krome, mi konatiĝis - ankoraŭ dum la unua vespero - kun sinjorino Grossmann. Ŝi estas japanino vivanta en Francio kaj dum du vesperoj ni intence kaj interesege parolis pri Hiragana kaj la aliaj japanaj skribsistemoj. Mia intereso pri japana skribsistemo aperis pro du faktoj: unue ambaŭ miaj filoj trejnas sin en Karate-sporto, kie la trejn-gvidantoj nombras kaj ordonas parte japane. Due ambaŭ pli-malpli enuas en la lernejo kaj interesiĝas pri tre diversaj kromaj temoj.

Dum ĉiu tago - escepte de la ekskurso-tago - tre diversaj prelegoj, seminarioj, kursoj ktp. estis ofertitaj al la ĉeestantoj. Okazis la "instruhoroj" trifoje tage kaj ĉiu programero daŭris 90 minutojn. Sed samtempe en malsamaj salonoj oni ofertis kvar aŭ kvin programerojn !! La ununura problemeto, kiun mi alfrontis dum ĉi-renkontiĝo, estis, elekti el la multaj ofertoj la plej interesan. Inter alie mi partoprenis la rondiron tra la urbocentro, kiun tre lerte gvidis Dieter Dungert. Li gvidis nin ĉefe al la katedralo, poste al la fama monaĥejo, sed li atentigis nin ankaŭ al multaj aliaj interesaj konstruaĵoj. Amplekse kaj interese - tamen ne tro detale, kio ofte lacigas la aŭskultantojn - li klarigis la ni la vidindaĵojn. Dua, tre interesa prelego estis tiu de sinjoro A. Grossmann (Francio), kiu montris al ni per komputilo, kiel efike prilabori esperantlingvajn tekstojn. Ankaŭ la aplikon de modeloj (*.dot-dosieroj), programoj kaj makrooj (ĉefe de li mem programitaj) li konvinke montris. Kvankam mi mem jam dum jaroj laboras per WORDPERFECT(r); WINWORD(r) kaj aliaj textprilaboraj sistemoj, mi lernis multajn novajn faktojn. Ankaŭ la kurso pri Eo-instruado de Mag. I. Gonĉarova (Rusio) kaj la prelego pri Israelo de d-ro A. Wandel estis tre interesaj.

Diversaj muzikaj, literaturaj kaj aliaj prezentadoj distris, amuzis kaj entuziasmigis la ĉeestantojn ĉiuvespere. Parkere sciante la esperantlingvan Goethe-poemon "La sorĉfuŝulo", kiun mi jam antaŭ jaroj trovis sur la t.n. "EsperRom", mi interkonsentis kun la magiisto Trixini, enkonduki ties prezentadon per deklamo. Eble vi konas la sepan verson, kiu tekstas: "Aŭdu, majstro, helpo-vokon! La demono premas, ne obeas plu!". Post tiu kapvorto la magiisto Trixini venis de malantaŭ la scenejo, finis per konvenaj vortoj la fuŝ-sorĉadon kaj transprenis la scenejon. La kulmino de la vespera programo laŭ mi estis la magia programo de Trixini! Kelkfoje li eĉ kunlaborigis infanojn kaj plenkreskulojn el la spektantaro. Lerte, gaje kaj ĉiam denove surprizige, li magiis per tre diversaj objektoj, kaj la tempo rapidege pasis. Per transiro de la bildo de ludkarto al antaŭe blanka tuko, li atingis la kulminon kaj finon de sia programo kaj rikoltis la meritan, longdaŭran aplaŭdon.

Ĉu venante el la malseke-malvarma ekstero, ĉu sidante en (kelkfoje tro varma) seminaria salono, mi tre ofte ĝojis pri la eblo tuj aĉeti varmegan teon aŭ kafon, manĝi vaflon k.s.. Dum la tuta tago, vespero, kaj eĉ nokto, la IF-gastejo "Knajpo" bonege funkciis kaj grave subtenis la intensan diskuton pri diversaj temoj, la liberan babiladon, ŝerc-rakontadon ktp. Eĉ proksime de la noktomeza horo mia peto pri freŝe re-bakita pico tute ne kaŭzis problemon. La manĝo-kartoj, produktitaj en sufiĉa kvanto nur por ĉi-IF estis plast-kovritaj por ne malsekiĝi pro "ĉetabla katastrofo".

Kiel nefumanto mi - kaj verŝajne ankaŭ la gepatroj de la multaj partoprenantaj infanoj - tre ĝojis, ke krom unu "angulo por fumantoj" ĉiuj aliaj lokoj estis agrable senfumaj !

Kvankam mi bedaŭrinde devis adiaŭi jam dum la 31-a posttagmeze mi treege ĝojas, esti partopreninta la 18-an IF-on. Mi ĝuis la etoson, la bonajn servojn kaj la perfektan organizadon. Ĉefe mi tre ĝojis, renkonti kaj paroli kun tiom multe da eksterlandaj samideanoj.

André Weber, Wittenburg, Germanio

André Weber deziras feliĉan novan jaron al ĉiuj IF-anoj