Raporto de Irina Galicyna, Rusio
en "La Ondo de Esperanto", n-ro 1, januaro 2002
18-a Internacia Festivalo en Magdeburg
27.12.2001 - 3.1.2002
» Refoje en IF «
De 27 dec ĝis 3 jan en Magdeburgo (Germanio) okazis la tradicia 18-a Internacia
Festivalo. La Festivalon partoprenis pli ol 200 geesperantistoj kaj ties
familianoj el ĉ. 20 landoj - de Ruslando ĝis Brazilo.
Por la kadra temo "Unu mondo - kvin kontinentoj" tre interesajn prelegojn
prezentis dudek diverslandaj kompetentuloj, i.a. d-ro Werner Bormann (Germanio)
kun prelego-ciklo "Tutmondiĝo". Krom tio okazis amaso da tradiciaj kaj novaj
programeroj, ĉiumomente, krom vesperoj, la partoprenantoj devis elekti inter
tri-kvar efektive saminteresaj aranĝoj - prelegoj, ludoj, danc- aŭ kuirartaj
kursoj. Kaj ne malgravas, ke post la dudekunua ĉiujn dezirantojn bonvenigis la
plej esperanta drinkejo, la fama Knajpo.
Magdeburgo prezentas apartan intereson por promenanta turisto kun siaj ĉarmaj
stratoj, monumentoj, muzeoj - dezirantoj ĝuis multajn traurbajn promenojn kaj
ekskursojn. Okazis ankaŭ tuttaga ekskurso al Wittenberg, la urbo kie agis Martin
Luther.
Ni ĝuis la koncertajn vesperojn kaj certe la novjaran silvestran balon, kiam la
Novjaro venadis al ni kvarfoje: komence la rusa, poste - litova, mezeŭropa kaj
brita. Ne restis jam la forto por festi la usonan kaj brazilan.
Jam la trian fojon mi partoprenas tiun ĉi brilan renkontiĝon, ĉiufoje trovante
multan novan por mi. Kion do mi diru pri tiuj, kiuj ne rifuzas veni ĉi tien dum
dek, dekkvin aŭ eĉ dum dekok jaroj por renkonti la Novjaron en la rondo ne nur
amika, sed jam preskaŭ familia. Cetere, multaj partoprenantoj venas kutime
tutfamilie al la Internacia Festivalo.
Mi volas esprimi koran dankon al la konstanta organizanto kaj animiganto de
ĉiuj dekok Internaciaj Festivaloj, Hans-Dieter Platz, pli konata al la IF-anoj
kiel HDP, kaj diri, sen troa agitado, ke mi nepre strebos veni al la 19a IF.
(Irina Galicyna, Ivanovo, Rusio)
Silvestra nokto: HDP kaj Irina anoncas la precizan
tempon per
radio-kontrolita horloĝo ...
(en la mezo: Aĥman Junusov)