Pri la altkvalita programo por infanoj kaj gejunuloj respondecis ĉefe Christoph Frank, profesia magiisto kaj pupteatristo, kiu laboregis dum la tuta semajno: li kaj prezentis proprajn vesperajn spektaklojn kaj partoprenigis la infanojn mem en diversaj ludoj kaj teatraĵoj. Pli faktece prilumis la ĉeftemon en siaj prelegoj membroj de la komisiono por Rondo Familia de UEA.
La programo por la plenkreskuloj enhavis i.a. studadsesion de Akademio Internacia de la Sciencoj kaj plurajn unuopajn prezentojn pri plej variaj temoj, de tradiciaj japanaj kalkuliloj ĝis diversaj gimnastikoj kaj sportoj. Infanoj kaj plenkreskuloj povis kune lerni diversajn manlaborojn, ekzemple triki ludbestojn, faldi paperon origame aŭ munti fotojn. Tute Esperant-lingvan diskovesperon aranĝis la korifeo de nia populara muziko Floréal Martorell.
Nia familio -- la gepatroj kaj tri malgrandaj infanoj -- partoprenis Internacian Festivalon la duan fojon, kaj ĝia Silvestra Balo jam ŝajnas al ni la plej bona Esperanta maniero akcepti ĉiun novan jaron. La 18-a IF okazos ĉirkaŭ la jarŝanĝo 01/02 en Magdeburg. Informoj riceveblas de Hans-Dieter Platz, Pf. 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio.
Jouko Lindstedt (Finnlando)
... kaj ĝia Silvestra Balo jam ŝajnas al ni la plej bona Esperanta maniero akcepti ĉiun novan jaron.