Raporto de André Grossmann, Francio
en "La Informilo" (Espéranto France-Est), aprilo 2001
17-a Internacia Festivalo en Trier
27.12.2000 - 3.1.2001
» Ni inaŭguras novan jarmilon «
IF
(Internacia Festivalo) certe ne estas vintra UK (Universala Kongreso),
tamen ĝi estas la plej grava jarfina Esperanto-aranĝo kun jam longjara
tradicio. Ĝi estas agrabla vintra ferio-semajno en pli familia kaj
amika etoso. Preskaŭ ĉiujare la nombro da partoprenantoj plialtiĝas kaj
en la lasta aranĝo ĝi atingis pli ol 230. La 17-a IF okazis en
2000-jara urbo Trier, fama kiel malnova romia urbo, eble pli malnova ol
Romo mem. La plej grava monumento de tiu romia epoko, kiu karakterizas
la nuntempan Trier, estas "Porta Nigra".
La
ĉefa organizanto de la aranĝo, Hans-Dieter Platz, atingis
profesian kornpetentecon en organizado kaj disponigas altkvalitajn
dokumentojn, kiel la prograrno-libro, la trinkaĵo-listo en la knajpo
kaj eĉ persona libro-kalendaro disponigita al ĉiu partoprenanto por
la nova jaro. Krome la tuta aranĝo esta mirrinde bone organizita. En
la unua vespero li bonvenigis la partoprenantojn laŭ fideleco al IF,
de la plej oftaj ĝis la plej novaj (unuafojaj partoprenantoj).
Laj junulargastejo de
Trier estis plene rezervita por tiu aranĝo. Tre taŭga konstruaĵo
kun bone ekipitaj ĉambroj kaj diversaj salonoj. La programo
estis tre ampleksa kaj proponis diversajn prelegojn ofte samternpajn,
posttagmezajn promenojn al la urbo, danco-kursojn, danc-vesperojn,
distrajn vesperojn, tuttagan ekskurson kaj eble la plej grava estas
la knajpo (trinkejo). Tie, durn la paŭzoj en la posttagmezo, vespere
antaŭ kaj post la programoj eblis trinki kafon, bieron kaj eĉ
trinkajoĵn kun Esperanto-nomoj kiel “ruĝulino“,
"verdulino“, ktp. La knajpo estas ĉefe la loko, kie oni
retrovas geamikojn por babili, por ludi, por kunesti. Ĉi-jare estis
aparte rnultaj ludemuloj kaj facile eblis aliĝi al iu ludrondo. La
varia nombro da proponitaj ludoj estis surprizige granda. Tiel la
noktoj ofte finiĝis por iuj ege malfrue, je la tria aŭ eĉ la kvara
matene.
Certe ĉiu unuopa
partoprenanto kreis sian propran programon elektante laŭ deziro kaj
laŭ ebleco la plej taŭgajn programerojn, tial eblas rakonti nur pri
propraj spertoj. Mi ĉeestis prelegon pri mitologiaj rakontoj de
d-rino Vera Barandovska-Frank. Tre interesaj kaj vere fantaziaj
rakontoj pri la ekesto de konstelacioj sekve al iuj mitologiaj
herooj, kiuj anstataŭ rnorti iĝis steloj. Dum tiu serio de 3
prelegoj de AIS (Akademio Internacia de la Scienco) la prelegantino
sukcesis kapti la atenton de la ĉeestantoj per tre interesaj
rakontoj. Tarnen, kiom da fantazio, kiom da malracio.
El
Francio venis Floréal Martorell, fakulo pri Esperanto-rnuziko. Li
estas redaktoro de Rok-gazeto en Esperanto. Durn unu el liaj prelegoj
li sukcesis rnontri kiorn en la lastaj 10 jaroj kreskis la nombro da
kornpakt-diskoj en Esperanto laŭ plej diversaj genroj. El tiuj certe
elstaras la grupo Kajto, kiu kreis jam pli ol 4 kompakt-diskojn.
Eblis partopreni danc-kursojn por eklerni relative facilajn dancojn,
kiel “Merengo“ kaj “diskosvingo“, sed tre interesaj. Lerte
kaj bone gvidis nin Bart Demeyere el Belgio. Teo-serninarion proponis
Aĥmad Nagizadeh el Irano kaj eblis gustumi tre bongustan teon.
Wolfram Diesteh el Gerrnanio
prezentis “ReVo“ la retan vortaron. Kiel funkcias tiu ret-vortaro
kvazaŭ “vivanta“ fak-terminaro, kiu iorn post iom ampleksiĝas
dank‘al al la partopreno de diversaj fakuloj kaj al novaj teknikoj
uzeblaj per la reto. Certe okazis ankaŭ aliaj interesaj prelegoj pri
kiuj iel necesis rezigni pro alia samtempa programero. Diversaj
prelegoj pri Esperanto kaj infanoj, pri raketoj, pri nombroj, pri
pentroarto, pri kuirarto, pri sorobano, pri origamio, pri japana
skribo ktp. ktp. Tiu programo certe povis kontentigi multajn homojn.
Apartaj programeroj estis prizorgita kaj plezurigis multajn
partoprenantajn infanojn.
Dum la tuttaga ekskurso
ni aŭtobuse veturis al Mozelo-valo, kie abundas vitejoj kaj tipaj
vinber-kultivistaj vilaĝoj. Jam rornianoj siatempe produktis vinon.
Ni prornenis en Piesport, en Bernkastel ni vizitis la urban centron
kai ĝian “transmozelan“ urbooparton Kues. Ni tagmanĝis en Kröv,
vizitis vinkelon kaj gustumis diversajn mozelajn vinojn.
Por la distraj vesperoj
eblis ĝui folklorajn dancojn, spektaklon de magiisto, diskotekon,
pupteatraĵon kaj la internacian vesperon kun kontribuoj de
partoprenantoj. La kulmino de la semajno estis certe la silvestra
vespero kun impona bufedo kaj silvestra balo. La bufedo estis
memserva, kaj la organizanto vokis la gastojn laŭ tablo-numeroj. La
manĝo estis abunda kaj la kvanto laŭplaĉa. Jam je la 22a horo oni
bondeziris novan jaron al rusaj ĉeestantoj (relative nombraj). Kaj
tiel preskaŭ ĉiuhore. Dume komenciĝis la balo kun plej diversaj
dancoj. La muzikon prizorgis Floréal Martorell. Dancebla
muziko, sed kelkfoje tro da tekno-muziko kaj je la 4a matene kiam
necesus pli romantika muziko por allogi la lastajn dancemulojn,
restis nur kelkaj gejunuloj, kiuj iel sukcesis moviĝi... Noktomeze
ĉiuj bondeziris al ĉiuj feliĉan novan jaron kaj interkisado longe
daŭris. Tiel alvenis nova jaro, nova jarcentro kaj eĉ jarmilo.
Jam pretas la dokumentoj
por venonta IF, kiu okazos en Magdeburg de la 27a de decembro 2001
ĝis la 3a de januaro 2002. Ankaŭ eblas trovi informojn pri pasintaj
kaj venonta IF per interreto. Fine de februaro 2001 jam aliĝis pli
ol 90 personoj el 13 landoj. Eble baldaŭ ankaŭ vi.
André Grossmann, Francio

En la Knajpo, dekstre André Grossmann