La kadra temo de ĉi tiu 16-a IF estis "Eŭro-po" - diversaj prelegoj prezentis diversajn alirojn ekonomiajn, kulturajn, politikajn kaj historiajn al la eŭropa unuiĝado. Danke al la propra subtena fonduso de IF, povis partopreni ankaŭ pluraj esperantistoj el ekster Eŭropa Unio, precipe el Rusujo.
La semajno enhavis multajn kulturajn programerojn (inter kiuj elstara estis la koncerto de la kantgrupo "Akordo"), kursojn kaj ekskursojn, tablotenisan turniron, romantikan dancejon kaj diskodancejon, kaj apartan infanan programon. La Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino aranĝis studsesion dum la semajno.
La kulmino de la semajno estis kompreneble la Silvestra Balo, dum kiu la partoprenantoj akceptis la novan 2000-an jaron per ĝojaj tostoj kaj gaja dancado. Sed la vervo ne elĉerpiĝis per tio, ankaŭ la sekvaj vesperoj (israela kaj internacia) enhavis spektindajn programerojn.
Kiel unuafojaj partoprenantoj, nia familio (ni gepatroj kaj du malgrandaj infanoj) estis impresita de la varma kaj facila etoso de la festivalo: neniu rigardis la multajn ĉeestantajn infanojn kiel ĝenon, kaj la tradicia Esperanto-bierejo "Knajpo" iĝis la ŝatata babilejo de partoprenantoj plej diversaĝaj, en plej diversaj horoj de la tagnokto.
La 17-a IF okazos ĉirkaŭ la jarŝanĝo 00/01 en Trier. Informoj riceveblas de Hans-Dieter Platz, Germanujo.
J. Lindstedt, Lahti, Finnlando